![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
||
SERVOJ USEJ
|
Esperanto estas konstruita lingvo. GXi estis inventita antaux pli ol 100 jaroj por esti komuna kaj neuxtrala dua lingvo per kiu homoj de malsamaj unuaj lingvoj povas interkomuniki. Esperanto estis desegnita esti ankaux facile lernebla. GXi estis inventita sen la malregulajxoj kaj komplikajxoj de multaj jam ekzistantaj lingvoj. Ankaux la leksiko estas pli facile lernebla pro la sistemo por konstrui novajn vortojn. Homoj lernas Esperanton pro multaj malsamaj kialoj. Per Esperanto, oni povas kontaktigxi kun homoj el la tuta mondo. Oni povas legi librojn kaj periodajxojn de aliaj landoj kaj auxskulti internaciajn radio-elsendojn. Per Esperanto, oni povas ankaux vojagxi tre utile kaj rekompence. Kaj, kompreneble, lerni logikan lingvon povas esti bonega ekcerzo por la cerbo kaj preparado por lerni aliajn lingvojn. Por pli da informo pri Esperanto, legu kion TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, prezentas pri Esperanto. Kaj por pli detala informo, legu la verkitan de Don Harlow superrigardon de Esperanto, elektitaj cxapitroj el lia La Esperanto-Libro, aux la libro de Sylvan Zaft Esperanto: Lingvo por la Monda Vilagxo. Tiuj cxi ligoj kaj pli trovigxas cxe la multlingva TTT-ejo esperanto.net, kiu tenas ligojn al informo pri Esperanto en 57 lingvoj. USEJ estas organizajxo de junaj Esperanto-parolantoj en Usono. La nomo estas mallongigo de Usona Esperantista Junularo, kiu havas la signifon "Esperanto Youth Organization" en la angla. USEJ estis fondita en 1992 kiel la junula sekcio de la Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko (ELNA). USEJ estas ankaux la landa sekcio de TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La laboro de USEJ estas subteni la Esperanto-movadon en Usono, servi junajn Esperanto-parolantojn per informo kaj agado, kaj organizi la instruadon de Esperanto al junuloj tutlande. Por informigxi pli pri USEJ, gxiaj projektoj, kaj gxia historio, vizitu niajn Viki-retpagxojn.. Kiel mi povas lerni Esperanton? SXajnas interesa, cxu? Do kiel vi povas lerni gxin paroli? Klaku cxi tie por pli da informo pri kiel lerni Esperanton. USEJ estas nur la junula parto de ELNA, ne aparta organizajxo. Do cxiu kiu aligxas al ELNA kaj estas 27-jaragxa aux pli juna auxtomate farigxas membro de USEJ. Ne estas aparta membrigxa procezo por USEJ. Por aligxi al ELNA, vizitu la TTT-ejon de ELNA. Alia maniero por "aligxi" al USEJ estas aboni niajn elektronikajn dissend-listojn kaj partopreni niajn eventojn. CXar tio vere vere estas USEJ. USEJ temas pri Esperanto-parolantaj junuloj el la tuta lando kunlaborante kaj helpante unu la alian. Vi povas partopreni en USEJ ankaux per kontribui al niaj Viki-retpagxoj. Vikio estas komunume redaktata retpagxaro, kiu helpas grupon teni kontakton kaj kunlabori por fari planojn kaj verki dokumentojn. USEJ uzas vikion por havi aktualajn informojn pri siaj membroj, pri sia historio, kaj pri siaj dauxrantaj projektoj. Se vi volas envolvigxi, vi vizitu la vikion de USEJ, krei retpagxon pri vi, kaj eku aldoni viajn pensojn! Sentu vin libera rekomendi novajn projektojn aux helpi pri ekzistantaj projektoj. Por pli da infomo, vizitu la TTT-ejojn de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (ELNA), kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Por informo pri kiel homoj uzas la lingvon, vagrigardu tra nia pagxo de ligoj. Se vi havas iujn ajn demandojn kiuj ne respondigxis cxi tie, bonvolu retposxtu al ni. Informo por parolantoj de Esperanto Parolantoj de Esperanto eble opinios la jenajn TTT-ejojn esti utilaj fontoj de aktuala informo pri la Esperanto-komunumo:
En la angla versio sekvas informilo titolita "Superaj 10 Faktoj Pri Esperanto" kiun oni ankoraux ne tradukis al Esperanto. |