Unikodo
SERVOJ
|
|
Bonvenon al USEJ!
La Usona Esperantista Junularo
Cxi tiu TTT-ejo provizas informon pri Esperanto, gxia junulara kulturo, kaj okazajxoj.
Esperanto estas lingvo kiu helpas krei internaciajn komprenigxon kaj
amikecojn.
Klaku cxi tien
por lerni pli pri USEJ kaj Esperanto en Usono kaj la mondo.
Nova TTT-ejo por lerni Esperanton!
Lernu! estas la fina TTT-ejo por
lerni Esperanton. Gxi enhavas tekston kaj ekzercojn por
kelkaj kursoj, ofte kun sondosieroj, kaj oni povas klaki iun ajn
vorton en la lecionoj por aperigi gxian difinon en sercxebla
vortaro je angulo de la pagxo. Je alia angulo estas
tuj-mesagxilo per kiu oni povas paroli kun aliaj cxeestantoj,
por starigi demandojn aux nur babili. Estas vortlerniloj por helpi
internigi vortojn, rete legebla gramatiko, kaj Esperanto-muziko
elsxutebla kun la tekstoj, ankaux kiujn oni povas klaki
por vidi la tradukon en la vortaro. Gxi estas alloga kaj
plenkapabla TTT-ejo, kiun ni forte rekomendas.
Provu gxin!
|
Montru vian fieron per T-cxemizo de USEJ!
T-cxemizoj kun la USEJ-marko kaj citajxo sur la dorso nun haveblas.
Klaku cxi tie por vidi la desegnojn kaj
por informo pri mendado.
|
La adreslibro de la Pasporta Servo estas acxetebla de ELNA!
ELNA transprenis la vendado de la Pasporta Servo en Usono de USEJ.
Oni povas nun mendi per la libroservo de ELNA. Vizitu la
TTT-ejon de Pasporta Servo
por pli da informoj pri la servo.
|
|