USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

Unikodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-cxemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Sxercoj kaj Ludoj

Vikio

Retposxtu al ni!

Fotoj de USEJ-anoj Uzante Esperanton

Se vi havas por prezenti fotojn de vi aux geamikoj uzante Esperanton cxe Esperanto-kongreso, en la hejmo de PasportServa gastiganto, kun Esperanto-parolantoj en urbo kiun vi nur travojagxis, aux ecx cxe loka kunveno, kontaktu nin kaj ni aldonos ilin al nia pagxo.
  • La Internacia Semajnfino Esperantista (konata ankaux kiel Okemo) estas cxiujara auxtuna okazajxo de la Esperanto-Societo Kebekia kaj la societoj de Novjorko kaj Novanglio. Tiu cxi estas bonega okazajxo por junuloj, kiuj kutime amasigxas en unu el la logxejoj nokte, faras fajron, kaj babilas kaj ludas tra la nokto. Enrique Ellemberg kolektis detalojn kaj fotojn de Okemo 2001 kaj Okemo 2002. Fotoj de 2002 rete haveblas danke ankaux al John Spickes, Martin Benoit, kaj Clay Smith.

  • Junaj Esperanto-parolantoj el la tuta nordoriento renkontigxis spontanee en Novjorkurbo dum la unua semajnfino de oktobro 2001. La okazajxo komencigxis vendrede kiam cxiuj kunvenis cxe la Kafejo Esperanto en Greenwich Village. Fotoj de la okazajxo videblas cxi tie.

  • Centoj da junaj Esperanto-parolantoj el cxiuj kontinentoj de la mondo vojagxis al Strasburgo, Francio, por la 2001 Internacia Junulara Kongreso (IJK). Strasburgo, estante la hejmo de kaj la Konsilantaro de Euxropo kaj la parlamentejo de la Eropa Unuigxo, tre tauxgas por internacia renkontigxo. Pli ol duondeko da USEJ-anoj cxeestis. Kontrolu cxu vi povas vidi ilin en tiu cxi kolekto de fotoj de la 57a IJK.

    Pli ol deko de usonaj kaj kanadaj Esperanto-parolantoj cxeestis la IJK-n 2003 en Lesjöfors, Svedio. Kontrolu cxu vi povas vidi ilin en tiuj fotoj de la 59a IJK.

  • Estraranoj Amanda Higley kaj Jacob Schwartz reprezentis USEJ-n cxe la 5a Tut-Amerika Kongreso Esperanta en Meksikurbo, kie estis signifa junulara cxeestado. Bildojn kaj rakontojn de la emocia okazajxo kolektis rete Enrique Ellemberg.

  • Malgraux malfrua avizo, la NordOrienta Junulara Esperantista Semajnfino (NO-JES) en Bostono, Marte 2001, amuzegis kaj ni havas la fotojn por pruvi, dank' al James Russell kaj Conrad Cook.

  • La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas bonega maniero por USEJ-membroj studi Esperanton kaj sperti la internacian Esperanto-komunumon en sia propra lando. Multaj USEJ-membroj trovigxas en la fotoj de NASK 2000, NASK 2001, NASK 2002, kaj NASK 2003.

  • Fotoj de Pasporta-Servaj gastigantoj kiuj gastigis USEJ-aninon Amanda Higley dum sxia 16-monata vojagxego tra Euxropo uzante Esperanton.