Tut-Kalifornia Esperanto-Konferenco en 2005 [TKEK-2005]

25-27 februaro, 2005

(vendredon vespere ĝis dimanĉo tagmeze)

en bela Santa Barbara, Kalifornio, Usono

ĉe "The Sandman Inn"
3714 State Street
Telefono: (805-687-2468)

Temo: HARMONIO

Petu informojn kaj aliĝilon de Doroteo Holland
Telefono: (805) 967-5241
E-poŝto: <dorothyh@west.net>


Programo Aliĝilo Rezervilo por ĉambro (anglalingva)

In English

KONFERENCAJ NOVAĴOJ ― 27 januaro 2005

• La limdato por rezervi hotel-ĉambron jam pasis ― la 25-an de januaro (unu monato antaŭ la Konferenco). Se vi maltrafis tion sed ankoraŭ volas ĉeesti, eble ni povus helpi vin.*
• Aukciaĵoj
Sabatan vesperon okazos aŭkcio, kiun estros veterana aukciisto Vilĉjo Harmon. La enspezon oni uzos por pagi por ekstra laboro ĉe la Centra Oficejo de ELNA. Ni bezonas viajn kontribuaĵojn ― Esperanto-libroj, pingloj, KD-oj, ktp, kaj ion alian kiun Esperantisto ĝuus.
• Programeroj
Ankoraŭ restas ebleco por unu-du pliaj programeroj sabaton.*
• Distraĵoj Sabaton Vespere
Post la aŭkcio, ankoraŭ restas ebleco por viaj skeĉoj kaj muzikaĵoj (per voĉo, instrumentoj, dancado)*
• Viaj Petoj por la Libro Servo
Ĉu estas Esperanto-libro, T-ĉemizo, vortaro, bufro-strio, aŭ romano kiun vi volus rigardi antaŭ ol decidi ĉu aĉeti ĝin? Se jes, informu nin, kaj ni petos al Joel Brozovsky, Direktoro de la Centra Oficejo de ELNA, kunporti ĝin por la Libro Servo kiu okazos dum Konferencaj paŭzoj.

*Komuniku viajn propojojn al Doroteo Holland per telefono (805-967-5241) aŭ e-poŝto ().
Antaŭdankon!