La organizo pri #Esperanto por Norda Kalifornio, de inter Fresno kaj la limo de Oregono.
SFERO ekzistas por: plu studi, ekzerci, kaj uzi La Internacian Lingvon, Esperanto; doni al komencantaj kaj spertulaj parolantoj, oportunojn aŭdi kaj paroli Esperanton; prezenti programojn pri gravaj temoj; kaj por bonvenigi vizitantajn Esperantistojn.
Would you rather read this information in English? Go here.
Want to learn Esperanto for free? By postal mail, ask for the free ten-lesson postal course. Be sure to include your name and street or PO box address. You can start learning Esperanto online, for free, right now, at Lernu.net, or by using the Duolingo app!
Kunvenoj
- Kunvenoj estas malfermataj! Komencantoj kaj kuriozemuloj estas bonvenaj! Bonvole venu por renkonti nin.
- La regula kunveno okazas je 1:30 - 3:30 ptm ĉe la senkosta, publike havebla, kunvenejo de Golden Gate Park, malantaŭ la policejo de stadio KEZAR (1899 Waller St, San Francisco, CA 94117). Vidu 511.org pri BART kaj amas-transportiloj.
- Ni kunvenas inter 1:30 - 3:30 ptm ĉiu unua sabato de la monato krom:
- Dum januaro ni kutime havas la Zamenhofan "bankedon" aliloke, kaj alitage - decidota.
- Dum majo ni kutime kunvenas en Oakland. Bonvole kontaktu pri detaloj.
- Dum julio kaj aŭgusto ne estas formala kunveno. Sed iam dum la somero ni kuniĝas por ia amuzaĵo.
- Dum septembro, pro semajnfino de "labortago", ni EBLE kunvenas dum la DUA sabato.
Restu informita por detaloj.
Konversaciaj Rondoj
- Sakramento: Monate. La tempo kaj loko varias. Informo: Amanda Schmidt, [916] 709- 7207.
- San Francisko: Monate, ĉiuj 2a kaj 4a merkredo vespere, ĉe Cafe International, 508 Haight Street, San Francisco 94117. Se vi volas partopreni, nepre unue kontaktu Steĉjo schwichs@gmail.com aŭ [415] 680-0848!
- Stanford: Estas kurso "Konversacia Esperanto", kun diskutrondo, ĉe la Internacia Centro de Stanford University marde vespere dum la akademia jaro. Vidu Esperanto ĉe Stanford por ĉiuj detaloj.
Por pliaj informoj:
- Prezidento, George BAKER
- Sekretario, Steĉjo SCHWICHOW (415) 680-0848
- Charles E. Galvin Jr. Viceprezidento pri Publikaj Rilatoj
- Kasisto and retlaboristo Trio
Vi povas ricevi lastatempajn informojn pri Esperanto en Norda Kalifornio, kaj aliloke, aboninte al la reta poŝtolisto esperanto-nordkalifornio.
Ĉi tiun aliĝilon ni pruntis de la paĝo de "Esperanto en Respubliko Srpska". Dankon!
|