USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

X-metodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-ĉemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Ŝercoj kaj Ludoj

Vikio

Retpoŝtu al ni!

Fotoj de USEJ-anoj Uzante Esperanton

Se vi havas por prezenti fotojn de vi aŭ geamikoj uzante Esperanton ĉe Esperanto-kongreso, en la hejmo de PasportServa gastiganto, kun Esperanto-parolantoj en urbo kiun vi nur travojaĝis, aŭ eĉ ĉe loka kunveno, kontaktu nin kaj ni aldonos ilin al nia paĝo.
  • La Internacia Semajnfino Esperantista (konata ankaŭ kiel Okemo) estas ĉiujara aŭtuna okazaĵo de la Esperanto-Societo Kebekia kaj la societoj de Novjorko kaj Novanglio. Tiu ĉi estas bonega okazaĵo por junuloj, kiuj kutime amasiĝas en unu el la loĝejoj nokte, faras fajron, kaj babilas kaj ludas tra la nokto. Enrique Ellemberg kolektis detalojn kaj fotojn de Okemo 2001 kaj Okemo 2002. Fotoj de 2002 rete haveblas danke ankaŭ al John Spickes, Martin Benoit, kaj Clay Smith.

  • Junaj Esperanto-parolantoj el la tuta nordoriento renkontiĝis spontanee en Novjorkurbo dum la unua semajnfino de oktobro 2001. La okazaĵo komenciĝis vendrede kiam ĉiuj kunvenis ĉe la Kafejo Esperanto en Greenwich Village. Fotoj de la okazaĵo videblas ĉi tie.

  • Centoj da junaj Esperanto-parolantoj el ĉiuj kontinentoj de la mondo vojaĝis al Strasburgo, Francio, por la 2001 Internacia Junulara Kongreso (IJK). Strasburgo, estante la hejmo de kaj la Konsilantaro de Eŭropo kaj la parlamentejo de la Eropa Unuiĝo, tre taŭgas por internacia renkontiĝo. Pli ol duondeko da USEJ-anoj ĉeestis. Kontrolu ĉu vi povas vidi ilin en tiu ĉi kolekto de fotoj de la 57a IJK.

    Pli ol deko de usonaj kaj kanadaj Esperanto-parolantoj ĉeestis la IJK-n 2003 en Lesjöfors, Svedio. Kontrolu ĉu vi povas vidi ilin en tiuj fotoj de la 59a IJK.

  • Estraranoj Amanda Higley kaj Jacob Schwartz reprezentis USEJ-n ĉe la 5a Tut-Amerika Kongreso Esperanta en Meksikurbo, kie estis signifa junulara ĉeestado. Bildojn kaj rakontojn de la emocia okazaĵo kolektis rete Enrique Ellemberg.

  • Malgraŭ malfrua avizo, la NordOrienta Junulara Esperantista Semajnfino (NO-JES) en Bostono, Marte 2001, amuzegis kaj ni havas la fotojn por pruvi, dank' al James Russell kaj Conrad Cook.

  • La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas bonega maniero por USEJ-membroj studi Esperanton kaj sperti la internacian Esperanto-komunumon en sia propra lando. Multaj USEJ-membroj troviĝas en la fotoj de NASK 2000, NASK 2001, NASK 2002, kaj NASK 2003.

  • Fotoj de Pasporta-Servaj gastigantoj kiuj gastigis USEJ-aninon Amanda Higley dum ŝia 16-monata vojaĝego tra Eŭropo uzante Esperanton.