USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

X-metodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-ĉemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Ŝercoj kaj Ludoj

Vikio

Retpoŝtu al ni!


Reen al la KTP!-paĝo.

El Esperanto-USA numero 2/2001:

Ĉeestindaj Eŭropaj Kunvenoj

Multaj (se ne ĉiuj) Esperantistoj scias pri la Universala Kongreso (UK, la ĉiujara kongreso de UEA) kaj la Internacia Junulara Kongreso (IJK, la ĉiujara kongreso de TEJO, la junulara sekcio de UEA). Sed kiom da Esperantistoj -- aparte la novuloj -- scias pri la aliaj grandaj internaciaj kunvenoj? Mi nur lastatempe eksciis pri tri gravaj junulaj kunvenoj en Eŭropo -- IS, IJF, kaj IJS -- kaj havis la okazon partopreni IS-n ĉijarfine en Germanio.

IS estas mallongigo de Internacia Seminario, kio estas freneza, semajndaŭra, junulara kunveno en Germanio. Ĝi estas aranĝita de la Germana Esperanta Junularo (GEJ) kaj okazas ĉiujare en malsama urbo en Germanio. Partoprenas ĉirkaŭ 200-300 junuloj de 20-30 landoj, plejparte de Germanio kaj Francio. Ĝi okazas dum la jarŝanĝo, do estas silvestra balo je la lasta nokto de la jaro, kio estas kostumbalo kun konkurso por la plej bona kostumo. Eble en la komenco IS estis vera seminario, sed nun ĝi estas pli konata kiel granda diboĉa festo. Ankoraŭ estas dumtagaj prelegoj kaj okazaĵoj, sed mi aŭdis ke la veraj partoprenantoj dormas dum la tago kaj festas dum la nokto. Estis sufiĉe da ambaŭ tiuj specoj da homoj ke ĉiuj ĝuis la IS-n, ĉu dum la tago aŭ dum la nokto aŭ ambaŭ.

La IS okazas en granda junulargastejo. Estas ĉambro nomita la diskoteko, kio estas malfermita dum la tuta nokto kaj kie oni povas danci al kutimaj dancmuzikoj. (Mi surpriziĝis malkovri ke la muziko estis tute same kiel en Usono! Ne estis tiom da ne-anglalingvaj kantoj.) Estas ankaŭ ĉambro nomita la trinkejo, kie multaj fumegas. Mi estas ofte en fumplenaj usonaj trinkejoj sed mi neniam antaŭe spertis tia aŭ tiom da fumo! Mi ne povis spiri tie do mi ne estis en la trinkejo multe. La trinkejo estis unu el nur du lokaj kie oni rajtis fumi, do ĝi estis preskaŭ ĉiam plena je tia forta eŭropa fumo. Mi tre bedaŭras tion ĉar la plejparto de la nokta konversacio okazis tie, kaj mi ne povis partopreni. La alia loko por konversaciado estis la Gufujo. Tio estas la nomo de la senfuma ĉambro rezervita por trankvila konversaciado. Ĝi estas te-ejo kie oni nek rajtas fumi nek trinki alkoholaĵojn aŭ kafon. La Gufujo estas malhela, lumigita plejparte de kandeloj, kaj kun nur trankvila muziko -- ne kiel la trinkejo kie kelkfoje homoj eĉ dancas sur la tabloj. Ankaŭ ĉiujare ĉe IS estas grandega libro servo, ĉijare trovita en la koridoro inter tiuj aliaj lokoj. Do ĉiam kiam oni piediras inter la okazaĵoj, oni povas vidi tablojn kaj tablojn da libroj, libretoj, kaj muzikaĵoj.

Dum la vesperoj, okazis amuzegaj programoj, ofte koncertoj ĉar multaj talentaj homoj ĉeestis -- inter aliaj, membroj de la rokgrupoj Persone kaj Esperanto Desperado. Je unu nokto ĉiujare estas granda profesia koncerto. Ĉijare ludis la nova grupo Dolĉamar, kiu famiĝis lastatempe ĉe la lastatempa Kultura Esperanta Festivalo (KEF). La bonega nova muzikgrupo Esperanto Desperado (enhavanta unu membron de la fama rokgrupo Amplifiki) havis eta spontanea koncerto en la dancejo. Aliaj vesperaj programoj inkluzivis skeĉojn kaj prezentadojn de aliaj talentoj de la partoprenantoj. Ĉio estis bonega kaj amuzega. Kiu sciis kiom mi povus amuziĝi en Esperantio?!

La kunveno estis vere internacia. Fakte, ĝi estis mia unua multnacia kunveno kaj mi havis la okazon babili kun personoj de Germanio, Francio, Italio, Hispanio, Rusio, Hungario, Nederlando, Svedio, Danio, ktp! Ĝi estis nekredebla sperto! Mi nur bedaŭras ke estis pli da krokodilado ol mi iam ajn aŭdis. Mi aŭdis ege tro de la germana kaj la franca. Eĉ kiam mi sidis apud ili, tro da homoj ne uzis Esperanton. Malgraŭ tio mi havis sufiĉajn kaj sufiĉe diversajn spertojn Esperante. Mi ludis multajn ludojn en Esperanto, diskutis politikon, diskutis Esperantion, eĉ diskutis amon. Ĝi estis nekredeble miriga. Mi kuraĝigas ĉiujn junajn usonajn esperantistojn partopreni IS-n se vi ankoraŭ ne ĉeestis internacian kunvenon.

Ĉe IS mi informiĝis ke IS estas nur unu el tri similaj eŭropaj kunvenoj. La aliaj du estas la Internacia Junulara Festivalo (IJF), kiu okazas en Italio en aprilo, kaj la Internacia Junulara Semajno (IJS), kiu okazas en Hungario en julio.

Jacob SCHWARTZ (Somerville MA)

Ligoj:


Reen al la KTP!-paĝo.