USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

X-metodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-ĉemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Ŝercoj kaj Ludoj

Vikio

Retpoŝtu al ni!

Kiel Lerni Esperanton

Estas kelkaj manieroj por lerni Esperanton. Oni povas ĉeesti kurson, studi libron, aŭ studi per komputilo.

Kursoj

Depende je kie vi loĝas, eble estas kurso en via loko aŭ loka klubo kiu povas helpi vin praktiki. Kontaktu ELNA por informiĝi pri klubaj proksime al vi. ELNA listigas multajn lokajn klubojn ĉe sia TTT-ejo.

Se ne estas kursoj instruataj en via loko, vi povas vojaĝi al iu el la Esperanto-kursoj instruataj tra la mondo. Estas fama Esperanto kursaro en Usono, nomite NASK, aŭ la Nord-Amerika Somera (Esperanto) Kursaro. NASK ofertas kelkajn semajnojn da densa instruado en Esperanto. NASK estas bonega ĉar ĝi provizas mergan, internacian etoson. Ĝi allogas studantojn kaj instruistojn el la tuta monda, kiu instigas la partoprenantojn paroli en Esperanto. Ekster la klasĉambroj, studantoj kaj instruistoj kune pasigas tempon en la manĝejo, en la dormejo, en ekskursoj, kaj en vesperaj aktivaĵoj, kaj tiel la mergado daŭras tra la tuta programo.

Se vi ne povas ĉeesti kurson, ankoraŭ restas libroj, retaj kursoj, kaj komputilaj programoj kiujn vi povas provi.

Retaj kaj Korespondaj Kursoj

Lernu! estas la fina TTT-ejo por lerni Esperanton per la interreto, kaj eble anstataŭigos ĉiujn aliajn interretajn kursojn listigitajn sube. Lernu! enhavas la tekston kaj ekzercojn por kelkaj kursoj, ofte kun sondosieroj, kaj oni povas klaki iun ajn vorton en la lecionoj por aperigi ĝian difinon en serĉebla vortaro je angulo de la paĝo. Je alia angulo estas tuj-mesaĝilo per kiu oni povas paroli kun aliaj ĉeestantoj, por starigi demandojn aŭ nur babili. Estas vortlerniloj por helpi internigi vortojn, rete legebla gramatiko, kaj Esperanto-muziko elŝutebla kun la tekstoj, ankaŭ kiujn oni povas klaki por vidi la tradukon en la vortaro. Ĝi estas alloga kaj plenkapabla TTT-ejo, kiun ni forte rekomendas. Provu ĝin!

Se vi volas provi komputilan programon por Windows, provu tiun ĉi programon el Brazilo nomitan Kurso de Esperanto. Ĝi tradukiĝis al deko da lingvoj, inkluzive la anglan. La Kurso havas son-dosierojn por helpi praktiki prononcadon kaj sufiĉe da muziko kaj plurmediaĵojn por amuzigi la lecionojn.

ELNA ofertas poŝtan kurson nomitan la "Senpaga 10-Leciona Poŝta Kurso". Se vi kontaktus ELNA-n por infomo pri Esperanto, ELNA sendus al vi la unuan lecionon (nur unu-paĝa faldfolio), kaj vi farus la ekzercojn kaj reen sendus kaj instruanto korektos ĝin kaj sendos ĝin al vi kun la sekva leciono por provi. Estas nun reta versio de tiu ĉi kurso, por kiu vi povas registri rete. Vi ricevos la retadreson de instruanto kiu kontrolos viajn respondojn kaj respondos al viaj demandoj kaj tiel plu. La plena teksto de la kurso elŝuteblas de tiu ĉi aŭstralia TTT-ejo. Se vi finos tion, estas sekva post-komencanta kurso nomita Gerda Malaperis ankaŭ por kiu vi povas akiri instruanton.

Alia populara reta koresponda kurso nomiĝas Esperanto Viva!. Tiun ĉi kurson kreiĝis en Britio kaj uzas verajn legaĵojn el la Esperanto-komunumo por doni al studantoj guston de kiel oni uzias Esperanton.

ELNA, kun la helpo de AAIE (la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto), ofertas ankaŭ korespondajn kursojn bazitajn sur la lernolibroj kaj kasedoj Jen Nia Mondo. Kontraŭ malgranda kosto, studentoj ricevas la librojn, sonbendojn, kaj personan instruiston por helpi ilin tra la kurso.

Libroj

Aliokaze, se vi volas libron pruntepreni el biblioteko aŭ aĉeti de loka librovendejo, estas kelkaj kiujn ni rekomendas.

La serio Teach Yourself (Instruu vin) de lingvaj lernolibroj inkluzivas Esperanto-lernolibron. Ĝi enhavas dekon da lecionoj kun dialogoj por legi kaj ekzercoj por fari. Oni povas ankaŭ aĉeti la libron kune kun sonbendo de la dialogoj. La serio Teach Yourself inkluzivas ankaŭ Esperanto-vortaro, kiu sufiĉas por komencanto. La teksto de la vortaro troviĝas ankaŭ en la reto, ĉe TTT-ejoj kiel TravLang.

Alia interesa libro estas Esperanto: Learning and Using the International Language (Esperanto: Lerni kaj Uzi la Internacian Lingvon) de David Richardson. La unua triono de la libro estas historio de Esperanto, la dua triono estas deko da lecionoj pri Esperanto, kaj la fina triono (aŭ pli kiel duono) estas aro de mallongaj legaĵoj por helpi praktiki legi Esperanton.

Fine, oni povas elŝuti mallongan lernolibron de Esperanto el la TTT-ejo de la Societo por Esperanto de MIT. Antaŭ iuj jaroj, studento en la klubo verkis propran lernolibron por uzi dum instri kurson por la klubo. Ĝi estas mallonga kaj malneta, sed senpage elŝutebla.

Pli da Informo

Espereble, tiu ĉi paĝo donas al vi sufiĉe por komenci. Se vi volas pli da informo pri io ajn menciita ĉi tie, aŭ se vi havas aliajn demandojn, bonvolu retpoŝtu nin!

Ankaŭ ELNA tenas sian propran liston de manieroj lerni Esperanton.

Revenu al la Informo-Paĝo