USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

X-metodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-ĉemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Ŝercoj kaj Ludoj

Vikio

Retpoŝtu al ni!

Amuzaĵoj kaj Ludoj

  • Skrablo - Ludu Skrablon interrete en Esperanto! Tiu ĉi belega TTT-ejo ebligas al vi ludi Skrablon kontraŭ aliaj Esperanto-parolantoj el tra la tuta mondo.

  • Volapüg'! - Ne, neniu volapuka TTT-ejo. Tiu ĉi estas tutnova reta gazeto de komiksoj, bildaĵoj, kaj ĉiaj humuraĵoj. Kiel "Mad Magazine" por la Esperanto-komunumo! Eĉ Zamenhofo estas parodiita! (Atentu: Kun nomo kiel "Vola Pug'", ĝi ne estas por pruduloj.)

  • La paĝo de Ludoj ĉe la Esperanto-portalo Ĝangalo nuntempe havas 11 ludojn tradukitajn al Esperanto kaj ludeblajn interrete, kiel Pokero, Damludo, Marbatalo, ktp.

  • Freeciv - Tiun ĉi senpagan Linuksan version de la populara komputila ludo Civilization (Civilizo) tradukas al Esperanto membro de USEJ. Baldaŭ vi povos roli kiel Zamenhof de la Esperantistoj kaj konkeri la mondon!

  • Ludoj en Esperanto - Malgrandaj simplaj ludoj diversspecaj, tradukitaj al Esperanto.

  • Por pli da ludoj, vizitu la paĝon de Esperanto-ludoj ĉe la katalogo DMOZ.

  • Lernu je Esperant'! Esperant' estas amuzega stilo por paroli Esperanton, inventita ĉe junulara renkontiĝo en Germanio en 1999. Ĝi estas tute gramatika, sed tute stranga. Kontrolu!

  • La Virtuala Esperanto-Biblioteko havas malaktualan paĝon de ligoj pri Esperanto-Muziko. Ĉar ĝi malaktualas, vi eble volas kontroli ankaŭ la sekcion pri Esperanto-muziko en la katalogo DMOZEsperanto Panorama.

La sekvaj enigmoj kaj bildstrioj estas el nia antaŭa TTT-ejo. Ili estas tre malnovaj, sed ni ne havis la malkompaton forĵeti ilin. Do jen ili por eventualaj kuriozemuloj:

Enigmoj


Bildstrioj de Matthew Horton

Aliaj amuzaj ttt-ejoj