X-metodo
SERVOJ
|
|
Pasintaj Okazaĵoj de 2004
Jen listo de okazaĵoj kiuj estis en nia event-kalendaro dum 2004.
Ni listigas ilin por ke oni povu vidi kiaj eventoj okazas ĉirkaŭ
la mondo por Esperanto-parolantoj. Por trovi venontaj okazaĵoj,
vidu nian ĉefan
paĝo de
okazaĵoj.
- 6a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE)
- Temo: "Kia Esperanto-movado por Ameriko?"
- Okazos en Havana, Cuba
- 21-27 marto 2004
- IK-seminario (de TEJO, E@I, kaj ILEI)
- Printempa Semajno Internacia (PSI, de GEA)
- Tiu ĉi estas Esperanto-renkontiĝo por la tuta familio. Gepatroj de Esperanto-parolantaj infanoj portas ilin ĉi tien por ludi kun aliaj junaj parolantoj.
- Okazos en Duderstadt, Germanio
- 5-12 aprilo 2004
- 28a Internacia Junulara Festivalo (IJF, de IEJ)
- Temo: "Muziko kunigas homojn"
- Okazos en Abetone, Italio
- 7-13 aprilo 2004
- Mez-Usona Regiona Esperanto-Konferenco
- Okazos en Sankta Luiso, Mizurio, Usono
- 14-16 majo 2004
- Nord-Amerika Somera Esperanto Kursaro (NASK)
- 60a Internacia Junulara Kongreso (IJK, de TEJO)
- Okazos apud Kovrov, Rusio
- 10-17 julio 2004
- Bicikla Karavano de Nanto al Bresto (de BEMI)
- Okazos laŭ kanalo de Nanto al Bresto en Bretonio, Francio
- 12-18 julio 2004
- Usona Landa Kongreso (de ELNA)
- Komuna kongreso kun la Kanada Esperanto-Asocio (KEA)
- Okazos en Sidney, Brita Kolumbio, Kanado
- 16-19 julio 2004
- 17a Internacia Junulara Semajno (IJS, de HEJ)
- Okazos en Miskolc, Hungario
- 23-29 julio 2004
- 89a Universala Kongreso de Esperanto (UK, de UEA)
- Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Kongreso (NOREK)
- Okazos en Boise, Idaho, Usono
- 10-12 septembro 2004
- Trejn-seminario pri Projekt-mastrumado (de TEJO kaj EGTYF)
- TEJO-seminario pri "Projekt-mastrumado" kunlabore kun la Eŭropa Junulara Federacio "Good Templar"
- Okazos en Strasburgo, Francio
- 3-10 oktobro 2004
- 11a Internacia Semajnfino Esperantista (ISE, de ESK kaj ESNE kaj ESNY)
- Okazos en la Okemo Ski Resort en Ludlow, Vermont, Usono
- 9-11 oktobro 2004
- Fotoj kaj rakontoj de Okemo 2001 kaj 2002 haveblas de nia paĝo de fotoj.
- 2a Ĉiu-jara Tut-Teksasa Renkontiĝo
- 48a Internacia Seminario (IS, de GEJ)
- Okazos en Wetzlar, Germanio
- 27 decembro 2004 - 3 januaro 2005
|