USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

X-metodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-ĉemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Ŝercoj kaj Ludoj

Vikio

Retpoŝtu al ni!

Okazaĵoj por junaj Esperanto-parolantoj


Tiuj ĉi estas nur elektitaj okazaĵoj. Por plena listo de Esperanto-aranĝoj de la tuta mondo, vizitu la plenan kalendaron de Esperanto-aranĝoj en la TTT-ejo de Eventoj.

TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, tenas kalendaron de junulaj aranĝoj organizitaj de TEJO kaj ĝiaj landaj sekcioj.


Venontaj Okazaĵoj

  • 31a Internacia Junulara Festival (IJF, de IEJ)
    • Unu el la kvar ĉefaj ĉiu-jaraj junularaj Esperanto-eventoj. Legu artikolon pri ili el KTP!
    • Okazos en Lignano Sabbiadoro, norda Italio
    • 5-10 aprilo 2007

  • Printempa Regiona Esperanto-Renkontiĝo ĉe NCSSM
    • La Esperanto-Klubo ĉe la Nord-Karolina Lernejo pri Scienco kaj Matematiko (NCSSM) invitas vin al sia printempa semajnfino!
    • Okazos ĉe NCSSM en Durham, Nord-Karolino, Usono
    • 28-29 April 2007
    • Pliaj detaloj ĉe la retejo de la Esperanto-Societo de la Karolinoj kaj Virginio
    • La biblioteko de NCSSM posedas unu el la plej grandaj kolektoj de libroj, revuoj, kompakt-diskoj, ktp en Esperanto en sudorienta Usono. library has one of the largest collections of Esperanto books, magazines, CDs, etc in the region. Kaj Esperanto estas instruata en la lernejo de unu el la lingvaj profesoroj.

  • 5a Mez-Kanada Renkontiĝo (MeKaRo, de ESK)
    • Okazos en Montrealo, Kebekio, Kanado
    • 19-21 majo 2007 (festo-semajno de reĝino Victoria)
    • Ĉi tiu regiona renkontiĝo de Esperantistoj en Ontario kaj Kebekio okazas ĉiun jaron sinsekve en la urboj de Montrealo, Otavo, kaj Toronto.

  • 38a Nord-Amerika Somera Esperanto Kursaro (NASK)
    • Okazos ĉe la Universitato de Kalifornio en la urbo San Diego, Kalifornio, Usono
    • 9-27 julio 2007
    • Fotoj de NASK 2000, 2001, 2002, kaj 2003

  • 20a Internacia Junulara Semajno (IJS, de HEJ)
    • Unu el la kvar ĉefaj ĉiu-jaraj junularaj Esperanto-eventoj. Legu artikolon pri ili el KTP!
    • Okazos en Tab, Hungario
    • 19-25 julio 2007

  • 29a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)
    • Okazos en la montara feriejo Tiszafüredi Ifjúsági Tábor, en la vilaĝo Nagyvisnyó, en nordorienta Hungario
    • 22 julio - 4 aŭgusto 2007

  • Usona Landa Kongreso (55-a kongreso de ELNA)
    • Okazos en Tijuana, Meksiko (trans la landlimo de San Diego, Kalifornio, Usono)
    • 27-30 julio 2007

  • 63-a Internacia Junulara Kongreso (IJK, de TEJO)
    • Okazos en Hanojo, Vjetnamio
    • 27 julio - 3 aŭgusto 2007
    • La ĉefa junulara Esperanto-evento

  • 92a Universala Kongreso de Esperanto (UK, de UEA)
    • Okazos en Jokohamo, Japanio
    • 4-11 aŭgusto 2007
    • La plej granda ĉiu-jara Esperanto-evento

  • 38a Internacia Infana Kongreseto (IIK)
    • Okazos en Yatsugatake, Japanio
    • 4-11 aŭgusto 2007
    • La infana kongreseto okazas ĉiun jaron kun la UK (vidu supre) kaj estas oportuno por Esperanto-parolantaj infanoj interkonatiĝi dum la gepatroj faras same ĉe la UK.

  • Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Kongreso (NOREK)
    • Okazos en Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado
    • 21-23 septembro 2007
    • Por informiĝi kaj aliĝi kontaktu esperanto(ĉe)shaw(punkto)ca

  • 13a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE, de ESK kaj ESNE kaj ESNY)
    • Okazos en Silver Bay, Lake George, Novjorkio, Usono
    • 5-8 oktobro 2007
    • Spektu reklam-filmeton pri ARE kaj fotojn de ARE 2006.
    • Fotoj kaj rakontoj de ARE 2001 and 2002 (sub la nomo Okemo) haveblas de nia paĝo de fotoj.

  • 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE)
    • Okazos en Montrealo, Kebekio, Kanado
    • 12-18 julio 2008
    • TAKE7 okazos samtempe kun la 56a ELNA-kongreso (vidu sube)

  • Usona Landa Kongreso (56-a kongreso de ELNA)
    • Okazos en Montrealo, Kebekio, Kanado
    • 12-18 julio 2008
    • La ELNA-kongreso okazos samtempe kun TAKE7 (vidu supre)

Lastatempe Pasintaj Okazaĵoj

  • Ago-Semajno (AS, de PEJ)
    • Okazos en Nowy Sacz, Pollando
    • 26 decembro 2006 - 1 januaro 2007

  • 50a Internacia Seminario (IS, de GEJ)
    • Unu el la kvar ĉefaj ĉiu-jaraj junularaj Esperanto-eventoj. Legu artikolon pri ili el KTP!
    • Okazos en kastelo Wewelsburg proksime al Paderborn, Germanio
    • 27 decembro 2006 - 3 januaro 2007
    • Ĉi-jare, IS festas sian 50-an jaron en histori-plena kastelo kiu fariĝis junular-gastejo.

Pasintaj Okazaĵoj de: 2006, 2005, 2004, 2003, 2002