Unu posttagmezo kun AKVO

Cxi tiun someron mi havis la eblecon paroli kun Regxo, la kantisto de AKVO. Ni parolis dum pli ol unu horo (ofte interrompate, cxar ni estis cxe la ELNA-kongreso en Novjorko) Li ankaux faris koncerton cxe la ELNA-kongreso por la felicxigo de la junularo. Kiam ni unue konversis mi demandis al li iom similajn demandojn ol al la novaj estraranoj de USEJ.

Kio estas via plej sxatata glaciajxo? Frago.
Bildstrio? Care Bears.
Gazeto? Rok-gazet'.
Ferivojagxa loko? Cxie en la mondo estas natura.

Oni povis antauxe legi iomete pri la historio de AKVO en malnova Rok-gazet, sed kio estas via nuna stato? Ekde kelkaj monatoj, mi estas profesia muzikisto kaj laboras por AKVO kaj unu alia grupo. Mi ludas la klaviaron kaj kantas. La du fratoj, Roger CHAUMA kaj Robert CHAUMA ludas la gitaron kaj la respektive basgitaron. Nia antauxa kantisto estis Patris LORD, sed li ne plu estas kun la grupo. Antaux la koncerto cxi tie nia plej lasta koncerto estis cxe St.-Catherine de Atle en Kebekio por la Esperanto-Societo de Kebekio.

Kaj nun kion vi faros?
Mi komencis muzike pere de Esperanto cxar mi opiniis ke gxi plibonigas kaj grandigas la Esperanto- movadon. Por la Kebekia movado. Mi estis inspirita de Patris GERME, sed li ne plu estas kun la grupo. Nun ni jam verkis sep kantojn kaj laboras pri la arangxoj de du kantoj. Ni opinias ke bendo venos kiam ni havos pli da mono. Sed mi volas iri al Euxropo en alia jaro kaj ludi kun alia persono (de Amplifiki) iom da muziko. Eble krei ion novan kun li.

Kiu aspekto de la Koncerto mem vi sxatas, cxu la spektaklo?
Jes, certe. Se ne estas reago, mi provokas gxin. Kiam estas la spektaklo, mi sentas la animecon de la homamaso. Mi sxatas ke ili ludas kaj dancas, kaj provas pli instigi ilin fari tion. Mi ankaux sxatas danci sed cxar mi klavas, mi ne povas movi min tro, do mi plauxdas miajn manojn kaj parolas kun la homamaso.

Cxu vi uzas "La Bamba"?
"La Bamba" estas himno de Esperantistaj gejunuloj de la tuta mondo. Kiam mi ludis cxe la IJK antauxe, "La Bamba" estis regula, ili cxiam dancis "La Bamba" cxiun duan horon. Mi opinias ke estas devo ludi gxin cxe cxiu Esperanto-evento.

Kiun muzikon vi sxatas kaj auxskultas kiam vi estas en auxtomobilo?
Mi sxatas Amplifiki kaj Team en la Esperanto-movado. De angla muziko, mi auxskultas "SuperTramp" de Journey; "Sweet Madam Blue"; Pink Floyd, la plejn lastan; Use Your Illusion I & II de Gun's 'N' Roses, speciale "November Rain"; "Unplugged" de Eric Clapton; kaj ENYA, mi havas du de sxiaj bendoj. Mi ankaux ofte auxskultas nian muzikon cxar mi povas plibonigi la kantojn. Fakte, mi verkas multe en la auxto mem kaj eksercas mian vocxon per la Tibeta praktiko (mi zumas de alta al malalta).

Kiam vi verkas kantoj kion vi pri pensas? Ekzemple, kiam vi verkis vian kanton, Dauxrigxu Nagxi?
Estis pri trafiko, mi ne sxatas ...oni devas provi! Eble estis iomete pro tio ke mia patro mortis, kaj mi sentas ke tio okazis tro frue. Mi pensas ke vi cxiam devas klopodi, nagxi, aux vi dronas sen kompletigi vian vivon. Sed mian vivon mi plejparte vivas per la kanto, "cxiutage", cxar mi estas iu, kiu decidis plenumi miajn revojn. Oni devas faru kion tion oni volas hodiaux. Vi elektis vian felicxon. Mi trovis "energio venos de amo" (dirite al mi de Mikaela Namovoc, nee-Esperantisto). Oni devas havi sagxecon uzi amon. Amo sen sagecon estas bombo, kaj se vi bone komprenas tion, vi povas bone vivi felicxe.


Back to the USEJ homepage
Page by Sybil Harlow (espero@unforgettable.com)
There is an old article about AKVO available online.
Check out some of the other KTP! articles available online.