Tut-Kalifornia Esperanto-Konferenco (TKEK)

San Francisco, Kalifornio, Usono

7an - 9an de majo 2004

Oni povas nun trovi informilon kaj aliĝilon (en PDF-formato) ĉi tie.

La Tut-Kalifornia Esperanto-Konferenco okazos 7-9 majo, 2004 ĉe Fort Mason en San Francisco proksime al la Ora Pordega Ponto. Estas junulargastejo ("hostel") en unu parto de Fort Mason kie partoprenantoj povos loĝi dum la du noktoj de la konferenco. La programoj de TKEK okazos en ĉambro en Fort Mason Center, nur kelkcent metroj for. La kunvenĉambro havas bonan vidon de la golfo kaj la verdaĵoj de Fort Mason.

Provizora, malneta programo por TKEK estas jene:

Vendredo 7a de majo, interkona vespero en ĉambro 210 de Fort Mason. Haveblos trinkaĵoj kaj kuketoj.

Sabato 8a de majo, kunsidoj de la 10a matene ĝis 5.45 ptm en ĉambro 210. Ni manĝos saklunĉon provizitan de Fort Mason Hostel al ĉiuj partoprenantoj. Kafo, teo kaj akvo haveblos en la kunvenĉambro. (Saklunĉo estas inkluzivita en la prezo.) Je la 6a ptm ni "bankedos" en apuda ĉambro. La provizanto estos altkvalita loka ĉina restoracio, kiu cetere promesas havigi ankaŭ specialajn vegetaranajn pladojn. Programo dum la bankedo anoncota, sed tre eble okazos la kutimaj aŭkcio kaj kantado.

Dimanĉo 9a demajo, Kunvenoj en ĉambro 210 de la 8a ĝis 11a atm.

Matenmanĝo haveblos ĉe Fort Mason Hostel sabaton kaj dimanĉon. Ankaŭ estas malgranda kafejo ĉe Fort Mason Center kiu servas ovaĵojn ktp. (Tiuj kiuj loĝas en la Hostel devos malregistri ĝis la 11a,)

Probable dum la TKEK okazos ekskurso ene de Fort Mason - estas multe tie por vidi. Ĝi ne plu estas funkcianta kiel milita instalaĵo; male ĝi nun enhavas plejparte "verdajn" organizaĵojn kaj artistajn butikojn.

Kvankam la fina buĝeto ankoraŭ ne tute pretas, vi povas antaŭsupozi, ke la kostoj estos proksimume jene:

Por tiuj ne loĝantaj en la Hostel, la konferenckotizo estos proks. $50, inkluzive bankedon, du matenmanĝojn kaj saklunĉon.

Por tiuj loĝantaj en la Hostel: En "privata" 2-persona ĉambro, po $115, inkluzive litojn por du noktoj, saklunĉo sabaton, matenmanĝojn sabaton kaj dimanĉon, kaj bankedon.

Por tiuj loĝantaj en la Hostel en la samseksaj amasĉambroj, po $90, inkluzive liton por du noktoj, saklunĉo sabaton, matenmanĝojn sabaton kaj dimanĉon, kaj bankedon. Oni ne permesas dormsakojn. Estas ŝlositaj kestetoj en ĉiu ĉambro, por kiu oni devas porti propran seruron. (Ankaŭ lueblaj ĉe la Hostel.)

Eblos piediri al Fiŝista Kajo, la Ĉina Kvartalo, la Orpordega Ponto, kaj Ghiradelli Placo.