Por eniri la landonLa civitanoj de jenaj eùropaj landoj bezonas la israelan enirvizon: Albanio, Bulgario, Pollando, Rumanio, Turkio, chiuj eks-sovetiaj kaj de iamaj jugoslaviaj respublikoj (krom Slovenio). La aliaj eùropaj landoj estas senvizaj. La vizon ne bezonas ankaù la civitanoj de Argentino, Aùstralio, Brazilo, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Kostariko, Mongolio, Nov-Zelando, Sud-Afriko, Urugvajo kaj Usono. Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laù la landoj, kaj ke ili konstante shanghighas. Tial bv. nepre mem kontroli che la plej proksima israela diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via chefurbo aù najbara lando), chu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondichoj. Pro la tre striktaj vizreguloj en Israelo, ni devas averti la alighintojn el landoj ne listigitaj supre, ke sen mendo de loghado pere de UEA ili apenaù havos shancon ricevi la vizon. Tial UEA kaj LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de Majo 2000. Konfirmiloj kaj invitleteroj. Normale la Kongresa Konfirmilo devus sufichi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. Israelaj konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos al chiuj alighintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al nealighintoj oni ne povas sendi invitleterojn nek aliajn konfirmajhojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj. Datoj: Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaùro (25 de Julio -- 1 de Aùgusto, eventuale plus daùro de menditaj antaù- kaj/aù postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranghi private. Mongarantioj. Senkonsidere chu oni havas aù ne la vizon, necesas pruvi che la eniro en Israelon, ke oni posedas sufichajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loghadon pere de UEA (aù venas je aparta invito de UEA), oni sendos konfirmon pri pagitaj servoj, kio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufichaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj el nepagipovaj landoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufichaj rimedoj por restado en la kongresa lando. Transporto de la flughaveno al la hoteloj kaj de hoteloj al la kongresejo La plimulto de la kongresanoj alvenos al Israelo tra ties chefa pordego, la flughaveno Ben-Gurion. Tie estos organizita transporto al la hoteloj por chiuj kongresanoj. La biletoj por busoj estas mendeblaj per la mendilo aldonita al la Dua Bulteno. Bv. ne forgesi indiki la numeron de via flugo, la daton kaj la alvenhoron. Bv. ne iri rekte al la kongresejo, sed unue al via hotelo por lasi la valizojn. De la hoteloj estos organizita chiutaga busa servo matene kaj vespere. |