Utilaj informoj pri Israelo kaj Tel-Avivo

Kongresejo. Hotelo Dan-Panorama Tel-Aviv, 10 Kaufman-str., IL-68012 Tel-Aviv, tel. +972-3-5 19 01 90. Bonvolu neniam skribi al la kongresejo (tie ne trovighas esperantistoj) sed chiam al la CO de UEA!

La israela mono estas la (nova) siklo (hebree: shekel), internacia simbolo ILS (en Israelo estas uzata ankaù NIS). Ghi valoras (dec.1999) 0,22 eùrojn kaj dividighas en 100 agorojn (agorot). Ekzistas monbiletoj je 20, 50, 100 kaj 200 sikloj, kiujn oni dum la jaro 1999 shanghis al novaj, pli falsimunaj biletoj. La malnovaj eksvalidighos la 1-an de julio 2000! Krome ekzistas moneroj de 5, 10 kaj 50 agoroj kaj de 1, 5 kaj 10 sikloj. La kaskalkuloj estas rondigataj je 5 agoroj. En la plimulto de vendejoj oni akceptas la gravajn internaciajn kreditkartojn (Visa, Mastercard, k.a.), kaj per ili ankaù eblas preni el la propra konto siklajn monbiletojn el la multnombraj aùtomatoj che bankoj kaj grandaj butikcentroj.

Monshangho. En la apudkongresejaj konstruajhoj situas filioj de kelkaj bankoj, kaj en la regiono de la chemaraj hoteloj troveblas multaj bankoj kaj monshanghejoj, kies kurzoj estas ofte pli favoraj ol la bankaj, kaj des pli ol la hotelaj.

Lingvoj. La oficialaj lingvoj estas la hebrea kaj la araba. La rusa kaj la angla furoras, sed eblas interkomprenigh ankaù france, hispane kaj per pluraj aliaj lingvoj.

Vetero. Somere la mediteranea klimato estas varme (30-32° C) kaj humida (65%), sed la marvento helpas elteni. Nokte estas pli facile: nur 23-25° C kaj 55% respektive. En la montara regiono (Jerusalemo, Galileo) estas iom malpli varme kaj ankaù malpli humide; ju pli oriente (Jordano) aù sude (Negevo), la vetero ighas ankoraù pli varma kaj pli seka. Ekster la chemara strio la tagaj-noktaj diferencoj estas pli grandaj. Tamen, unu bonega informo: lasu pluvombrelojn hejme! Male, kunportu ombrodonan chapon, sunum-kremon kaj sunokulvitrojn. Prefere ne portu vestojn el artefaritaj shtofoj, sed el kotono. La sunsentivaj el inter vi portu ech longmanikajn vestojn. Chiuj publikaj konstruajhoj kaj transportiloj estas plene klimatizitaj.

Tempo. Kiel orienteùropa somera tempo: UTC + 3 horoj.

Telefono. Landkodo por Israelo: 972; urboprefiksoj: por Tel-Avivo (0)3, por Jerusalemo (0)2.

Kurento. La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktingoj estas ghenerale tripolusaj, sed taùgas por dupolusaj, chu rondsekcaj chu rektangulsekcaj kontaktiloj. Por platsekcaj kontaktiloj necesas adaptiloj.

Medikamentoj. Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina aù la angla.

Sabato.(Grave!)La oficiala ripoztago en Israelo estas sabato (sed kompreneble ne-judoj havas en siaj loghlokoj siajn apartajn ripoztagojn). char laù la judismo la tago komencighas ekde la antaùa vesperigho, chiuj oficejoj, bankoj, vendejoj (inkl. nutrajhajn) ktp fermighas jam vendrede posttagmeze kaj remalfermighas nur dimanche matene (la unua tago de la semajno en Israelo!). Dum chi tiu semajnfino funkcias nur parto de la restoracioj, kafejoj kaj alispecaj distrejoj. Tamen, en urboj kaj kvartaloj kun nejuda loghantaro multaj vendejoj funkcias ankaù tiam. Kun kelkaj esceptoj (en nejudaj regionoj) la aùtobusaj servoj chesas inter la 15h00 kaj 17h00 vendrede, kaj reekfunkcias (tamen ne chiuj) inter la 16h00 kaj 18h00 sabate. Sur kelkaj el la aùtobusaj linioj funkcias (ne nur semajnfine) navetaj taksioj (hebree: monit sherut) je aùtobusa tarifo (sabate pli alta). Ankaù la trajnaj servoj chesas vendrede posttagmeze kaj renovighas sabate vespere.

Koshereco. En plimulto de la israelaj restoracioj kaj manghejoj (en la hoteloj chiuj!) oni observas certajn manghajh-rilatajn jud-religiajn regulojn de t.n. koshereco. Tio signifas, ke tie ne eblas mendi pladojn entenantajn viandajhojn kaj laktajhojn kune. Tie ne haveblas ankaù porkajhoj nek marmanghajhoj (krom skvamhavaj fishoj). Pro tio ni rekomendas ke, se vi deziras manghi nekosherajhojn, vi demandu anticipe, chu la restoracio estas koshera aù ne (misada' kshera' / lo kshera' respektive). Semajnfine chiuj eksterhotelaj restoracioj povas esti kompreneble nur ne-kosheraj! Pro chio chi supre dirita la 85-a UK ne okazas, kiel kutime, de sabato ghis sabato sed de mardo ghis mardo.

Artistoj bv atenti: Internacia Arta Vespero okazos ankaù chi-kongrese. Se iu volas prezenti sian talenton, tiu nepre sendu sian programproponon (laùeble kun fotoj) ghis la 30-a de marto. Surlokajn sinproponojn oni nur escepte akceptos. Ni ankaù invitas aliajn artistojn: muzikistojn, aktorojn k.s. proponi eventuale prezentotajn programerojn.


Fine kelkaj , laù ni, utilaj kontaktligoj, kiuj povas helpi Vin pli bone orientighi en la Kongresa Lando ( pardonu , ke kelkaj el ili estas en angla ):

Ree al kovrilpagho