Salutvortoj de la urbestro de Tel-Avivo

La okulkuracisto d-ro Lazaro Zamenhof havis revon. Li revis pri firma kaj stabila ponto kiu ligas inter kulturoj, popoloj, nacioj kaj religioj, ponto kiu superas diferencojn de kredoj kaj opinioj. Ne ponto de la fero kaj betono, sed ponto de vortoj kaj frazoj. Zamenhof esperis al unu mondo parolanta unu lingvon.

La lingvo kreas kompletan mondon de konceptoj kaj terminoj. Ghi estas la bazo por chiu kulturo kaj la instrumento por interkomunikado. Trovi komunan lingvon estas kondicho por interparolo kaj bazo por dialogo. D-ro Zamnehof kreis lingvon kiu pli ol chio alia estas lingvo de paco. Li kredis ke Esperanto proksimigos la popolojn kaj plibonigos la internacian komunikadon.

La tutmonda Esperanto-movado kredas en paco kaj strebas por homaj rajtoj, libereco de opinio kaj lingvo. En Tel-Aviv-Jafo estas aplikataj chiuj tiuj humanismajn principoj, kiuj trovighas en la bazo de Esperanto. Tiu-chi urbo akceptas chiun personon kaj chiun opinion. En ghi vivas en paca kunekzisto judoj kaj araboj, religiaj kaj sekularaj personoj, veteranaj civitanoj kaj novenmigrantoj kaj chiuj vivas en toleremo kaj reciproka respekto.

La chi-jara kongreso temas pri "lingvo kaj kulturo de paco". En ghi oni parolos i.a. pri la revivigho de la juda popolo kaj la renovigho de la hebrea lingvo kaj estas simbole ke la kongreso okazas en la unua hebrea urbo, en kiu granda strato portas la nomon de d-ro Zamenhof.

Tel-Aviv-Jafo alighas al longa listo de urboj en la mondo kiuj gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto, kio estas konsiderata honoro.

Mi deziras al chiuj partoprenantoj sukcesan kaj fruktodonan kongreson kaj multan ghuon de la urbo Tel-Aviv-Jafo.

Via,
Ron Hhuldai
Urbestro de Tel-Aviv-Jafo

Ree al kovrilpagho