Salutvortoj de la urbestro de Tel-Avivo

La okulkuracisto d-ro Lazaro Zamenhof havis revon. Li revis pri firma kaj stabila ponto kiu ligas inter kulturoj, popoloj, nacioj kaj religioj, ponto kiu superas diferencojn de kredoj kaj opinioj. Ne ponto de la fero kaj betono, sed ponto de vortoj kaj frazoj. Zamenhof esperis al unu mondo parolanta unu lingvon.

La lingvo kreas kompletan mondon de konceptoj kaj terminoj. Ĝi estas la bazo por ĉiu kulturo kaj la instrumento por interkomunikado. Trovi komunan lingvon estas kondiĉo por interparolo kaj bazo por dialogo. D-ro Zamnehof kreis lingvon kiu pli ol ĉio alia estas lingvo de paco. Li kredis ke Esperanto proksimigos la popolojn kaj plibonigos la internacian komunikadon.

La tutmonda Esperanto-movado kredas en paco kaj strebas por homaj rajtoj, libereco de opinio kaj lingvo. En Tel-Aviv-Jafo estas aplikataj ĉiuj tiuj humanismajn principoj, kiuj troviĝas en la bazo de Esperanto. Tiu-ĉi urbo akceptas ĉiun personon kaj ĉiun opinion. En ĝi vivas en paca kunekzisto judoj kaj araboj, religiaj kaj sekularaj personoj, veteranaj civitanoj kaj novenmigrantoj kaj ĉiuj vivas en toleremo kaj reciproka respekto.

La ĉi-jara kongreso temas pri "lingvo kaj kulturo de paco". En ĝi oni parolos i.a. pri la reviviĝo de la juda popolo kaj la renoviĝo de la hebrea lingvo kaj estas simbole ke la kongreso okazas en la unua hebrea urbo, en kiu granda strato portas la nomon de d-ro Zamenhof.

Tel-Aviv-Jafo aliĝas al longa listo de urboj en la mondo kiuj gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto, kio estas konsiderata honoro.

Mi deziras al ĉiuj partoprenantoj sukcesan kaj fruktodonan kongreson kaj multan ĝuon de la urbo Tel-Aviv-Jafo.

Via,
Ron Ĥuldai
Urbestro de Tel-Aviv-Jafo

Ree al kovrilpaĝo