La israela televido preparis longan raporton pri la kongreso. Ĝi estis
elsendita en la unua kanalo, en la programo "Roim Olam" (oni vidas la
mondon), kiu estas la plej vidata kaj respektata novaĵprogramo de la
publika televido en Israelo. Lunde (la 31a de aŭgusto) postagmeze kaj
vespere la redaktorino Tova Biala kun kamero-skipo dum pli ol kvin horoj
filmadis en la kongresejo. La elsendo okazis en la sekva sabatvespero, kaj
daŭris 10 minutojn (kiu estas senprecedenca informa atingo, ĉar tiu
programo havas ĉirkaŭ milionon da spektantoj).
Komence estis enkonduko pri Esperanto kaj la Kongreso prezentita de
Yaakov Aĥimeir, unu el la plej
seriozaj kaj respektataj en la Israela televido.
Sekvis bunta kaj vigla mozaiko el la kongresa etoso, kiun oni zorge
elektis el la abundo de filmita materialo.
Malfermis ĝin longa sceno kun la energia aukcianto Tonkin kaj la
nostalgia aĉetanto Pompiplio (KKS en 1967), kiu klarigis kial li pagis
150 siklojn por folio de kongresaj glumarkoj de la ne-okazinta kongreso en
la jaro 1967: por li temis pri fermo de ciklo.
Verkisto Geraldo Mattos entusiazme parolis pri siaj verkoj en la
libroservo kaj sekve, sub la akademia ĉapelo, same entusizame klarigis la
lingvajn meritojn de E-o. Estas menciinde ke oni konservis la esperanto-
parolojn aldonante subtitolojn en la hebrea. Sekvis scenoj el la
konversacia rondo kaj el manlaboro, kaj poste spontanea internacia
konversacio inter Barbara el Pollando, Gbeglo el Togolando, Silvia el
Nederlando kaj Hortensio el Koreio, kiu en la internacia vespero ankaŭ
vidiĝis prezentante korean dancon.
LKK-anoj Ŝemer kaj Wandel rakontis pri la sociaj aspektoj de la E-movado,
kaj oni konkludis per la kanto "Se mi estus riĉa..." prezentita de Vida
Jerman en la teatraĵo de Shalom Alejchem, notante ke E-o eble ne estas
tre enspeziga negoco, sed jes ja grandioza revo.
Amri Wandel