Enkondukante la temon, D-ro Boris Kolker emfazas, ke malgraù sia emo vivi en paco, ghenerale, la homoj multe pli volonte pensas pri milito kiel pri heroa tempo. Tion atestas sennombraj libroj, kinofilmoj kaj ech operoj kaj baletoj pri militoj ekde la antikvaj grekoj ghis la nuna tempo. Tion atestas multego da esprimkoloraj epitetoj pri la vorto "milito". Kaj aliflanke, tion atestas mizera kvanto da epitetoj pri la vorto "paco" kaj ghenerala enueco de verkoj, traktantaj la problemon de paco. La esperantistoj, kiuj, laù la difino de Ludoviko Zamenhof, estas "pacaj batalantoj", kiuj strebas al interkultura komunikigho kaj forigo de negativaj stereotipoj inter la popoloj, aktive partoprenu en la internacia movado por la kulturo de paco kaj toleremo, por solvo de problemoj per pacaj rimedoj.
Prof. D-ro Humphrey Tonkin en sia ghenerala kaj pensinstiga parolado sub la titolo "Kia Kulturo? Kia Paco? Kia Lingvo?" celas difini la limojn de tiuj tri terminoj kaj apliki ilin al la monda situacio. Kiel aspektus mondo, en kiu oni ne nur ne havus militon, sed efektive kreus la malon de milito, do aktivajn pacajn kondichojn? Ni sukcesas plejparte evoluigi niajn familiajn rilatojn aù niajn rilatojn ene de niaj propraj komunumoj, kun kompreno kaj sen perforto. Chu tio eblas sur tutmonda tereno? Kreo de kulturo de paco necesigas akcepton de malsameco, de diferenco. Kiel kredantoj je la valoro de komuna lingvo, ni en multaj kazoj uzas tiun lingvon ghuste por transponti malsimilecojn kaj por kompreni ilin. Sen diferencoj, do en mondo sameca, eventuale tiun ponton ni ne bezonus -- sed tiam mankus ankaù la riveroj, en kiuj la potenco de la kultura diverseco fluas, kaj per kiuj la floroj kaj arboj de tiuj kulturoj estas nutrataj.
Prof. D-ro Amri Wandel en la prelego "La du lingvoj de Abrahamo: lingvaj aspektoj de kunekzisto" priparolas la rolojn de la novhebrea kaj araba lingvoj en Israelo en la sferoj de edukado, socio, kaj tradicio. Li traktas la problemon el ambaù vidpunktoj: tiu de la judoj, kiuj devas elekti inter la araba kaj la franca kiel dua fremdlingvo en la lernejo (aparte interesa estas la sinteno de la Sefardoj, el kiuj parto parolas la araban kiel hejman lingvon), kaj tiu de la araboj, kiuj konservas sian araban tradicion kaj kulturon per la araba, sed devas lerni la hebrean por eniri la israelan socion kaj por havi karieron kaj laboron. Alia interesa aspekto estas la influo, kiun la araba lingvo havis pri la evoluo de la novhebrea kaj aparte la slango. Sed la influo ne estas nur lingva: la araba lingvo, kulturo kaj muziko spegulighas en la nova arto kaj muziko en Israelo, speciale en la lastaj jaroj, en la t.n. "orientala" direkto en muziko, kanzonoj kaj arto.
Prof. D-ro Christer Kiselman en sia prelego "La lingva situacio en Svedio kaj Finnlando" skizas la lingvan situacion de la sveda kaj finna lingvoj en ambaù shtatoj, kiuj antaù 1809 estis unu regno, same kiel de aliaj tie parolataj lingvoj, notinde la samea (lapona), meänkieli (variajho de la finna en la valo de la rivero Tornio), la jida kaj romaneo (cigana lingvo). Prilingvaj konsideroj iam ludis rolon en la solvo de konflikto. Nun centoj da lingvoj estas parolataj de enmigrintoj, kaj la angla estas multe uzata en scienco, edukado kaj industrio. Chio chi estas nur ekzemploj de lingvaj kondichoj kaj rilatoj, sed, surbaze de specifajhoj, oni eble povos formuli pli gheneralajn demandojn kaj iom konkludi pri la kondichoj por aliaj lingvoj. Ekzemple, la lingva distribuo laù semantikaj kampoj kaj sociaj situacioj shajnas nun farighi pli esenca ol tiu laù geografiaj regionoj.
Alex Karkovsky en la prelego "J. Conrad, V. Nabokov kaj V. Eroshenko - la trio, kiu frakasis la lingvajn barojn" parolas pri tri verkistoj, kiuj sukcesis frakasi la lingvajn murojn kaj forlasi la gepatrajn lingvojn por krei elstarajn verkojn en lingvoj de alia lando. Chu kaj kiomgrade Vladimir Nabokov, eminenta Rusa kaj Usona verkisto, alportis al Usono la kulturon de Rusio aù chu li jam laboris en la Usona, la Angla aù tutmonda kulturo? Joseph Conrad kaj Vasilij Eroshenko estas du aliaj fenomenoj: antaù sia alveno -- la unua al Britio, la dua al Oriento (Japanio, Chinio, Hindio) - ili tute ne verkis en siaj gepatraj lingvoj. Do ili kvazaù naskighis en aliaj, chu naciaj kulturoj, chu la Internacia kulturo. La plej altan muron frakasis Vasilij Eroshenko, kiu farighis masonisto de la tutmonda kulturo de futuro. Tiuj tri neordinaraj verkistoj multe kontribuis al interpenetro de kulturoj de diversaj landoj.
La prelegoj donas abundan materialon por stimuli la publikon apliki esprimitajn ideojn al aliaj mondopartoj, al interpopolaj kaj interlingvaj rilatoj, kio povas vastigi la diskutadon kaj efike prilumi la kongresan temon.