Tel-Avivo

Tel-Avivo estas urbo che la marbordo, kiu neniam "ripozas". Ghi situas ideale en la centro de Israelo, kaj estas facile atingebla de chie en la mondo. La flughaveno Ben-Gurion - la chefa enirejo al Israelo - trovighas je veturdistanco de nur dudek minutoj de TA; Jerusalemo - malpli ol unu horo; Nazareto en la norda parto de Israelo - malpli ol du horoj; kaj Ejlat, la suda urbo - nur duonan horon da flugo. Preskaù chiuj lokoj estas atingeblaj je unutaga ekskurso.

TA estas mediteranea feriejo kun multaj sablaj plaghoj. Preskaù de chie en la urbo vi proksimas al la marbordo. Tiu kombinajho de raviga maro kaj la proksimeco de TA al chiuj lokoj en Israelo igas ghin ideala loko por libertempi, elvojaghadi kaj enkongresi.

En TA estas multaj hoteloj. La varieco inkluzivas unuflanke malmultekostajn hotelojn kaj je la alia flanko tre luksajn hotelojn.

Irante ekstere en Tel-Avivo - mondo da aventuroj kaj ghuoj atendas vin. Per sia tepida mediteranea akvo, la maro agrable invitas por bano kaj marsportoj. La altaj konstruajhoj kiuj tranchas la chiellinion apud la marbordo, iom respegulas la naturon kaj la ritmon de la urbo. Promenejo che la marbordo, haveneto, kafejoj, restoracioj kaj nokta vivo igas chi-tiun urbon nerezistebla por turistoj kaj lokuloj.

Vespere, la urbo lumighas kaj vekighas al nokta vivo. En TA estas diverstipaj restoracioj, multaj el ili luksaj, kaj multe da mediteranestilaj orientaj restoracioj. Distrajhoj furoras en TA. La urbo ofertas multajn kafejojn, diskejojn kaj trinkejojn, kiuj funkcias ghis la malfrunoktaj horoj. Nokta promenado che la marbordo ankaù estas agrabla travivajho, precipe somere aù printempe.

En la suda rando de la promenejo (post 30 minutoj da promenado) kushas la antikva urbo Jafo. De chi-tie, nova TA evoluis ekde la komenco de la nuna jarcento. Jafo estas urbo el la biblia epoko. De chi-tie la biblia profeto Jona ekis la vojaghon al la gorgho de la baleno. Ankaù la greka mitologio pritemas tiun lokon: la maro de Jafo estas la loko en kiu Andromeda farighis roko.

Absolute nemaltrafinda loko estas la triangulo de la stratoj Shejnkin, Nahalat- Binjamin kaj la Karmel-bazaro. La strato Shejnkin situas en la koro de Tel-Avivo; tie vi povas rigardi homojn kaj enspiri la junulecan "strat-vivon". En la alia flanko trovighas la strata vendejaro de Nahalat-Binjamin. Tie vi povas renkonti muzikon, etoson, homojn kaj belajn artajhojn. Tushante la straton Nahalat-Binjamin situas la plej granda israela subchiela Bazaro, "Karmel". Tiu chi loko konsistas el kaoso da komerco, odoroj kaj koloroj.

Alia alloga loko estas la pulbazaro en Jafo. Ghi estas unika mediteranea pulbazaro, kiu havas preskaù chion. Oni neniam scias kiun trezoron oni povas trovi tie...

Achetado: Lokoj kiel placo Kikar Hamedina kaj La krucvojo de Dizengof- kaj Zamenhof-stratoj estas centroj de la plej moderna modo. Vi povas trovi tie vestajhojn de lokaj kaj de internacie famaj dezajnistoj.

Arkitekturo: Unu el la stiloj de arkitekturo kiu allogis internacian intereson estas la eùropa "Bau-Hauz", kiu furoris en Tel-Avivo dum la tridekaj jaroj. Tel-Avivo estas konsiderata kiel la chefa urbo de "Bau-Hauz" en la mondo, kie multaj perloj de tiu stilo konservighis.

Muzeoj: En Tel-Avivo estas multaj muzeoj. Kelkaj el ili estas unikaj. Ekzemple, la Muzeo de Diasporo, kiu prezentas la historion de dumil jaroj de juda diasporo, estas unu el la plej interesaj. Apude situas Muzeo Erec-Israel, dedichita al la historio kaj arkeologio de la regiono. Ghi estas la nura muzeo kiu estas konstruita chirkaù aktiva arkeologia sito- la antikva urbo de Tel Kasila. La Tel-Aviva Muzeo de Arto estas la chefa muzeo de vidaj artoj. Ghi fondighis en 1971 kaj prezentas modernajn israelajn pentrajhojn kaj internacian arton. Tiu chi muzeo gastigas kulturajn eventojn, kaj estas unu el la chefaj kulturaj pivotoj de la urbo.

En TA vi ankaù povas amuzighi per teatrajhoj kaj diversaj podi-artoj. La Filharmonia Orkestro de Tel-Avivo kun ghia fama dirigento Zubin Mehta akiris mondan renomon.

Bonvenon al charma Tel-Avivo!

Ree al kovrilpagho