Salutvortoj de la Alta Protektanto

Mi ĝojas saluti la partoprenantojn de la 85-a UK de Esperanto, kiu unuafoje gastas en Israelo, lando en kiu la nomo de Zamenhof estas bone konata kaj ornamas grandajn stratojn en multaj urboj. Tiu ĉi estas ankaŭ la unua fojo kiam la UK gastas en la Mezoriento, en tempo kiam komuna lingvo speciale gravas, kaj multe da reciproka respekto estas bezonata en la regiono.

Pri la lingvo per kiu parolis la unuaj homoj estis skribita: "Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero" (Genezo 11,1), sed kiam la homoj provis konstrui altan turon kaj atingi la ĉielon, ili estis punitaj: "Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia." (Genezo, 11, 7).

Tiun punon - tiel mi komprenas - vi provas mildigi, tasko tute ne simpla. De mia sperto mi admonas vin, ke sonĝoj estas la plej bonaj planoj. Mi deziras al ni ĉiuj sukceson. Unue ni repaciĝu kaj starigu pacon en la Mezoriento; ni lernu aŭskulti unu la alian, ni flegu la kunlaboron en la regiono kaj ni agu en ĉiu ebla lingvo por flegado de kulturo de paco kaj de kreado.

Ŝimon Peres
Ministro pri regiona kunlaboro
Nobel premiito pri paco

Ree al kovrilpaĝo