Se vi vidas supersignojn premu chi-tie | listo de temoj |
85-a Universala Kongreso de Esperanto
Tel-Avivo, Israelo
Unuafoje en la Mezoriento, unuafoje en la tria jarmilo, unuafoje en la
Sankta Lando,
kie antaù 4000 jaroj vivis Abrahamo kaj antaù 2000 - Jesuo
Kristo. Israelo estas turisme unika: mediteranea marbordo, urboj modernaj
kiel la 90 jara Tel Avivo, kaj historiaj kiel la 4000 jara
Jerusalemo. Varia naturo - maro, montaro, dezerto kaj verdeca lando.
Se vi jam alighis, vi povos en tiuj paghoj legi pri utilaj informoj rilate
la alvenon kaj restadon en la lando, pri la turisamj eblecoj kiujn ofertas
la kongresaj ekskursoj, pri
la antaù kaj post kongresaj programoj en Jordanio, kaj pri la Infana
Kongreseto, se vi konsideras kunporti la junan generacion.
Se vi ne jam alighis, tiuj paghoj eble konvinkos vin ne maltrafi tiun
unikan eblecon - viziti la Sanktan Landon dum la Jubilea jaro 2000, en
esperanta etoso kaj dum historia epoko, kiam la shtatoj kaj popoloj de la
regiono provas komune konstrui pacan estontecon, epokfara pagho kiu ankaù
spegulighas en la kongresa cheftemo: kulturo de paco.
Ni kore invitas vin viziti Israelon kaj la kongreson en la jaro dumil!
Amri Wandel
Prezidanto de la LKK