Pri kunekzisto en oazo de paco

Tuj antau la Tel-Aviva UK, la 25-an de julio, ch. 50 kongresanoj el 12 landoj partoprenis la tuttagan seminarion "Paco kaj kunekzisto" pri la araboj en Israelo kaj pri jud-araba kunekzisto.

Kvankam la lasta tago de la oficiala antaukongreso okazis en Israelo, ghi estis kvazau daurigo de la seminario "Tutmondigho kaj la arabaj landoj" en Amano (vidu septembran numeron de "Esperanto", p. 146). Chi ties partoprenantoj kunighis kun kongresanoj alveturintaj el Tel Avivo en la jud-araba miksita vilagho Neve Shalom/Wahat al-Salam ("Pac-oazo", vidu martan numeron de "Esperanto", p. 42). La prelegoj okazis en la hebrea, kun E-interpretado, en belpejzagha salono kun la simbola nomo "La Blanka Kolombo", kadre de la "Lernejo de Paco" - internacie renoma institucio kiu esploras pri la jud-araba konflikto kaj edukas pri paca solvo de konfliktoj. (Pliaj informoj che http://nswas.com , kie eblas legi ankau pri nia seminario.) Bonvenigis la programdirektorino Sigalit Giv'on, kaj Amri Wandel, iniciatinto de la seminario, kiu emfazis ke chi tiu arangho montras la deziron de UEA dedichi atenton ankau al la alia popolo de la kongreslando, la araba malplimulto. D-ro Adel Manaa, direktoro de la centro por esploro de la araba socio en la prestigha instituto Van Leer, prezentis la demografian historion kaj disdividon de la palestina popolo inter Israelo, la palestina autonomio kaj la najbaraj arabaj landoj. Amri Wandel prelegis pri "La du lingvoj de Abrahamo: lingvaj aspektoj de kunekzisto de judoj kaj araboj en Israelo" (prelego kiun li ripetis en la UK). Temis pri la multoblaj cikloj de la araba identeco en Israelo: la nacia-palestina, la shtata-civitana, la tradicia-kultura, la lingva kaj la religia. Li klarigis la rolon kaj interrilaton de la du lingvoj - hebrea kaj araba - en la edukado, kariero kaj kulturo. Konkreta ekzemplo de tiu aspekto estis la sekva prezentajho de Wafa Seror de Pac-oazo, kiu parolis pri la vilagho kaj pri la defioj kaj problemoj de chiutaga vivo kaj kunlaboro en miksita socio. La sekva programparto, diskuto en kvar grupoj, emociis ne nur la gastojn, sed ankau la gvidantojn. Normale grupaj diskutoj fluas en unu lingvo, dum chi-foje la gvidantoj devis adaptighi al interpretado, sed tio neniel malhelpis liberan esprimon de chies pensoj kaj demandoj kaj rakontadon de spertoj pri konfliktoj kaj solvoj en aliaj landoj au regionoj. Lau la programdirektorino Giv'on, la grup-gvidantojn tre impresis la partoprenantoj pro ilia konscio kaj kompreno de la konflikta dinamiko. Shi aldonis ke la Esperanto-grupo estis tre interesa por la stabanoj, pro ghia internacieco kaj pro la lingva solvo - temoj kiuj multe okupas ilin en la propra medio. Shi tamen ne kredas ke Esperanto havos praktikan rolon en la kontakto inter judoj kaj araboj.

Lingva malegaleco

Post la tagmangha pauzo Rabahh Hhalabi, direktoro de la Lernejo, prelegis pri "Lingvo kiel ponto au obstaklo: la hebrea kaj la araba en la rilato inter majoritato kaj minoritato". Li traktis la mankon de egaleco inter la hebrea kaj la araba lingvo en tri sferoj: Israelo, Pac-oazo kaj la Lernejo de Paco, kie judoj kaj araboj ja deziras kunlabori en lingva egaleco, sed efektive la laborlingvo plej ofte estas la hebrea, char araboj bone konas la hebrean, dum judoj malpli bone au apenau konas la araban. Tauge fermis la seminarion la kundirektorino Nava Sonnenshein, kiu prelegis pri "Modeloj de konflikto-solvado", prezentante la metodojn kaj procedurojn de la Lernejo.
Survoje al la kongresurbo Tel Aviv-Jafo - alia ekzemplo de jud-araba kunekzisto - la partoprenintoj povis mense rerigardi al pli kompleta bildo de la konflikto kaj kunekzisto inter la du popoloj de Israelo, desegnita en tiu oazo de paco.

Amri Wandel

Ree al la Postkongresa pagho