Pri kunekzisto en oazo de paco

Tuj antaŭ la Tel-Aviva UK, la 25-an de julio, ĉ. 50 kongresanoj el 12 landoj partoprenis la tuttagan seminarion "Paco kaj kunekzisto" pri la araboj en Israelo kaj pri jud-araba kunekzisto.

Kvankam la lasta tago de la oficiala antaŭkongreso okazis en Israelo, ĝi estis kvazaŭ daŭrigo de la seminario "Tutmondiĝo kaj la arabaj landoj" en Amano (vidu septembran numeron de "Esperanto", p. 146). Ĉi ties partoprenantoj kuniĝis kun kongresanoj alveturintaj el Tel Avivo en la jud-araba miksita vilaĝo Neve Ŝalom/Wahat al-Salam ("Pac-oazo", vidu martan numeron de "Esperanto", p. 42). La prelegoj okazis en la hebrea, kun E-interpretado, en belpejzaĝa salono kun la simbola nomo "La Blanka Kolombo", kadre de la "Lernejo de Paco" - internacie renoma institucio kiu esploras pri la jud-araba konflikto kaj edukas pri paca solvo de konfliktoj. (Pliaj informoj ĉe http://nswas.com , kie eblas legi ankaŭ pri nia seminario.) Bonvenigis la programdirektorino Sigalit Giv'on, kaj Amri Wandel, iniciatinto de la seminario, kiu emfazis ke ĉi tiu aranĝo montras la deziron de UEA dediĉi atenton ankaŭ al la alia popolo de la kongreslando, la araba malplimulto. D-ro Adel Manaa, direktoro de la centro por esploro de la araba socio en la prestiĝa instituto Van Leer, prezentis la demografian historion kaj disdividon de la palestina popolo inter Israelo, la palestina aŭtonomio kaj la najbaraj arabaj landoj. Amri Wandel prelegis pri "La du lingvoj de Abrahamo: lingvaj aspektoj de kunekzisto de judoj kaj araboj en Israelo" (prelego kiun li ripetis en la UK). Temis pri la multoblaj cikloj de la araba identeco en Israelo: la nacia-palestina, la ŝtata-civitana, la tradicia-kultura, la lingva kaj la religia. Li klarigis la rolon kaj interrilaton de la du lingvoj - hebrea kaj araba - en la edukado, kariero kaj kulturo. Konkreta ekzemplo de tiu aspekto estis la sekva prezentaĵo de Wafa Seror de Pac-oazo, kiu parolis pri la vilaĝo kaj pri la defioj kaj problemoj de ĉiutaga vivo kaj kunlaboro en miksita socio. La sekva programparto, diskuto en kvar grupoj, emociis ne nur la gastojn, sed ankaŭ la gvidantojn. Normale grupaj diskutoj fluas en unu lingvo, dum ĉi-foje la gvidantoj devis adaptiĝi al interpretado, sed tio neniel malhelpis liberan esprimon de ĉies pensoj kaj demandoj kaj rakontadon de spertoj pri konfliktoj kaj solvoj en aliaj landoj aŭ regionoj. Laŭ la programdirektorino Giv'on, la grup-gvidantojn tre impresis la partoprenantoj pro ilia konscio kaj kompreno de la konflikta dinamiko. Ŝi aldonis ke la Esperanto-grupo estis tre interesa por la stabanoj, pro ĝia internacieco kaj pro la lingva solvo - temoj kiuj multe okupas ilin en la propra medio. Ŝi tamen ne kredas ke Esperanto havos praktikan rolon en la kontakto inter judoj kaj araboj.

Lingva malegaleco

Post la tagmanĝa paŭzo Rabaĥ Ĥalabi, direktoro de la Lernejo, prelegis pri "Lingvo kiel ponto aŭ obstaklo: la hebrea kaj la araba en la rilato inter majoritato kaj minoritato". Li traktis la mankon de egaleco inter la hebrea kaj la araba lingvo en tri sferoj: Israelo, Pac-oazo kaj la Lernejo de Paco, kie judoj kaj araboj ja deziras kunlabori en lingva egaleco, sed efektive la laborlingvo plej ofte estas la hebrea, ĉar araboj bone konas la hebrean, dum judoj malpli bone aŭ apenaŭ konas la araban. Taŭge fermis la seminarion la kundirektorino Nava Sonnenshein, kiu prelegis pri "Modeloj de konflikto-solvado", prezentante la metodojn kaj procedurojn de la Lernejo.
Survoje al la kongresurbo Tel Aviv-Jafo - alia ekzemplo de jud-araba kunekzisto - la partoprenintoj povis mense rerigardi al pli kompleta bildo de la konflikto kaj kunekzisto inter la du popoloj de Israelo, desegnita en tiu oazo de paco.

Amri Wandel

Ree al la Postkongresa paĝo