La Morta MaroNur la nomo povas erarigi vin: la regiono de la Morta Maro estas fakte plena da vivo. Tio estas la akvo de tiu maro, situanta 400 metrojn sub la marnivelo, kiu estas richa je mineraloj. Tiuj estas la termaj fontoj, resanigaj kaj mineralo-havaj. Tio estas la fama nigra koto, bona por resaniga flegado. Tiuj estas la sunradioj. Tio estas la aero, kiun vi spiras. Krome, apud chiuj resanigaj kvalitoj de la regiono, ghi ofertas eblecojn por aventuroj, malkovro, turismado kaj ripozo en kvinstelaj kondichoj. Dorlotu vin aù elektu unu el la multaj disponeblaj specoj de flegado. Ghuu la donacojn de la naturo kaj la trezorojn de la pasinteco, dum la tuta jaro, en kondichoj de chiamaj printempo kaj somero: pli ol 330 sunaj tagoj jare. Chiu ekskurso al Israelo devas inkludi viziton aù restadon en la regiono de la Morta Maro, la plej malalta loko en la mondo. Beleco el la naturo Se vi flankenmetos la terminon Terapio, vi havas chi tie la plej agrablan variecon de dorlotaj kaj plibeligaj flegadoj, kiun vi povus imagi. Sunbrunighu plezure, ne timante brulvundojn. Serenighu en la mineraloza akvo de la maro aù de la termobasenoj. Lasu vin ghui la kotajn banojn kaj kotan shmiradon, kiuj lasos vian haùton glata. La kvalitoj de la regiono rilate plibeligon estis konataj jam en la tempo de Kleopatro. Arkeologoj malkashis restajhojn de entrepreno de kosmetiko, kiu laùateste servis la reghinon de Egiptujo. Laùlonge de la bordoj de la Morta Maro abundas diversstilaj kuracaj akvo-fontoj, ekde tre popularaj ghis la plej luksaj kaj prestighaj. Ech dum nur unutaga ekskurso restas chiam tempo por flosi sur la akvo de la maro kaj ech okazo por shpruci sur vin iom de tiu tiel unika nigra koto. Hodiaù, kosmetikajhoj kaj produktajhoj por flegi la vizaghon estas denove eksportataj el tiu regiono. Kelkaj kompanioj ellaboris larghan varion de produktajhoj, bazitaj je elakvaj mineraloj kaj materialoj de la dezerta vegetajharo, inkluzive de salo-banoj, koto por maski la vizaghon, sapoj, pomadoj (kremoj) kaj shampuojn. Vi povas acheti ilin en via lando, sed vizito en la Morta Maro estas vizito en la originalo. Sano Tiu-chi regiono estas origino de sano kaj beleco. Krom la jam menciitaj flegadoj, ghi servas ankaù por kuraci personojn kiuj suferas je diversaj haùtomalsanoj, kiel psoriazo, kaj je artikomalsanoj, inkluzive de reùmatismo kaj inflamo de la artikoj. La kuraca povo de la maro fontas de la tiea alta koncentrigho de mineraloj kaj saloj, kiuj venas el subteraj varmaj akvofontoj kaj el la enfluanta rivero Jordano. La speciala koto entenas mineralojn kaj tial havas kuracajn kvalitojn por la haùto kaj la artikoj. Alia afero estas la preskaù eterna sunbrilado kaj la dezerta chirkaùajho, kiuj kontribuas al rapida elvaporigho de la akvo, tiel formante altan koncentrighon de oksigeno kaj bromo en la aero, kiun ni enspiras. Ankaù tio helpas kuraci certajn alergiojn. Malsanuloj el la tuta mondo, precipe psoriazuloj, venas tien por kuracighi dum almenaù dek tagoj. Turismaj vidindajoj ce la Morta Maro Oni atingas la regionon per duhora bus- aù autoveturado el Tel-Avivo, unuhora el Jerusalemo. Diversgradaj lokaj hoteloj, gastejoj, kampadejoj kaj ferivilagho akceptas la vizitantojn dum la tuta jaro. La plej impresa vidindajho estas la palaco kaj fortreso Masada ( Mecada ), kiu staras sur monto. Konstruis ghin la regho Herodo dum la romia regado kaj ghi havas tre interesan tragikan historion de heroeco de la judaj sieghitaj ribelantoj. Oni atingas ghin per telfero. Nur pro la spirhaltiga panoramo elsupre vidata, valoras viziti ghin! Tre gravaj arkeologiaj elfosajoj trovighas sube de ghi: Kumran, kie en kavernoj loghis antaù du jarmiloj, laù tre strikta religia vivmaniero, la Esenoj, membroj de juda sekto. Tie oni malkovris antaù kelkaj jardekoj la mondfamajn Pergamen-rulajhojn de la Morta Maro . Diversaj ekskursoj kondukas la turistojn al monto Sodomo, al kavernoj kaj fontoj, naturrezervejoj, arkeologiaj sitoj, dezertaj pejzaghoj kun rokaro, senakvaj riveroj ktp; pejzaghoj kaj etoso kiuj elvokas bildojn de la Biblio. La vetero estas varma: ekde 20 gradoj en januaro ghis 39 gradoj en julio. Kaj fine: kial fakte oni nomas la Mortan Maron tiel? Char la alta kvanto de la saloj kaj mineraloj en ghi, ebligas neniun animalan vivon. Hebree ghi nomighas Jam Ha-melah , Maro de la Salo. |