Malmultekosta loĝado - Junularaj gastejoj

Kongresanoj kun tre limigita buĝeto povas tranokti en malmultekostaj gastejoj, kiuj aparte taŭgas por gejunuloj, laŭaĝaj kaj laŭanimaj. Ĉiuj gastejoj troviĝas en la okcidenta parto de la urbo, je distanco de 1km ĝis 3km de la kongresejo, kaj je promen-distanco (maksimume 10 minutojn) de la plaĝo. Oni dormas en ĉambroj de 6- ĝis 8-litaj. Duŝejo kaj nececejo estas komunaj, ekster la ĉambro. La gastejo provizas littukojn, sed ne viŝ-tukojn. Ne en ĉiuj gastejoj estas matenmaĝo, kvankam tamen en la plimulto de ili.
Prezoj: loko en ĉambro kvar- ĝis ses-lita 13 EUR.

Ree al paĝo "Loĝado"