Jen ĉi-tie vi trovos kelkajn kuriozaĵojn okazintajn dum la 85a Universala Kongreso. Se vi memorfiksis aliajn - sendu ilin al paĝprizorganto. Dankon!
Josef Ŝemer, kiu konis persone tiujn du israelajn forpasintojn M. kaj
D., rakontis kun rideto, ke ĝuste I. Dratwer ne ŝatis katojn, dum D-ro
H. Masĉler ege amis ilin (kaj eĉ tenis kelkajn siahejme!), sed ege ne
ŝatis la komunisman reĝimon: li eĉ verkis esperantlingvan anekdotan
libreton pri tiu reĝimsistemo ("La necenzurita humuro").
Sed la sorto diktis alie kaj komunistoj iris al M., dum katamantoj iris
al Dratwer.