STEL-AVIVO
Senpaŭze
7
REZOLUCIO
DE
LA 85-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
La 85-a Universala Kongreso
de Esperanto, kunveninta en Telavivo, Israelo, de la 25-a de julio ĝis la 1-a
de aŭgusto de la jaro 2000-a, kun
1212 partoprenantoj el 61 landoj,
deklaras ke:
- en tiu ĉi Internacia
Jaro de Kulturo de Paco necesas refortigi la tutmondajn klopodojn trovi komunajn kulturajn
valorojn kaj interkonsentojn cele al konstruo de tutmonda Kulturo de Paco;
- tio ĉi okazos nur se
en la mensoj de la homoj ni komune kreos tiun kulturon, ĉar daŭra paco estas
konstruata nur en la mensoj de homoj;
- en tiu ĉi mondoparto,
la Meza Oriento, kie kunvenas malsamaj kulturoj, kaj kie riĉa historio samtempe
unuigas kaj dividas homojn, apartaj streboj estas bezonataj kaj jam farataj en
serĉado de paco;
- kondiĉo por paco
estas la respekto de ĉiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj inkluzive de
la lingvaj rajtoj de ĉiuj konfliktantaj grupoj;
- la internacia lingvo
Esperanto estas kreita ĝuste por ebligi kulturon de paco inter malsamaj gentoj
kaj pro sia neŭtraleco kaj pro sia rekono de la digno kaj samvaloro de ĉiuj homgrupoj
ĝi donas grundon, sur kiu valoroj de paco povas flori;
alvokas
ĉiujn internaciajn
organizaĵojn, ĉiujn registarojn kaj ĉiujn homojn
- ke ili decide ekrespektu
la lingvajn homajn rajtojn cele al lingva kaj kultura demokratio en la mondo
kaj subtenu la klopodojn de la Esperanto-movado en tiu kampo;
deklaras
la
pretecon de la Esperanto-movado:
- plulabori por kulturo
de paco en la mondo surbaze de reciproka respekto kaj egalvaloro de ĉiuj gentoj
kaj homgrupoj grandaj kaj malgrandaj;
- agi ĉie, kie paco
estas minacata, apoge al la ceteraj klopodoj de la internacia komunumo;
esprimas
- sian admiron kaj
subtenon al la klopodoj de la homoj de ĉi tiu regiono, kiuj laboras por krei la
eblecon de kulturo de paco, kiu estas antaŭkondiĉo por alveni al situacio de
paca kunvivado kaj de respekto ambaŭflanka de la homaj rajtoj kaj de la
fundamentaj liberecoj por ĉiuj.
EKSKURSO
E6
Post longa tempo mi denove
spertis interesan ekskurson, kiu ne konsistis nur el longa busveturado,
tagmanĝo, rapida trarigardo de la koncerna loko kaj longa reveturado. Temis pri
la ekskurso al la kavernoj de “Bejt-guvrin”, kie ni promenadis preskaŭ dum 4
horoj. Unue ni veturis kaj haltis en kibuco “Zora”. Post la vizito de interesa
kaj unika nacia parko ni daŭrigis al la termala centro ”Hamej Yoav”, kie ni
tagmanĝis. Kelkaj poste baniĝis en varmaj kaj sanigaj akvoj ĝuante la masaĝon
per forte ŝprucanta akvo. Malbonŝanculoj estis tiuj kiuj ne havis bankostumon.
Tamen estis ebleco aĉeti ĝin surloke sidi en apuda ĝardeno sub sunprotektiloj
kaj trankvile ripozi ĉe lageto. Revene ni traveturis la urbon Ashkelon kaj
haltis en la urbo Ashdod por rigardi ŝiphavenon. Dank’ al nia gvidanto, s-ro
Karpati, ni havis agrablan ekskurson.
Liba Gabalda
HELPU UNUIĜON DE
KOREIOJ. - Se vi scias nomon kaj adreson de iu nordkorea esperantisto, bonvolu
sciigi al LEE Chong-Yeong, interrete: Lee@esperanto.net, fakse: +82-53-165-0881
aŭ poŝte. (k.n. 229, LEE
Chong-Yeong).
KVIZO
Dimanĉon
posttagmeze okazis kvizo en kiu konkuris kelkaj “saĝuloj” pri diversaj temoj. La lastan
stadion atingis Heide Martha Otto
(k. n. 103) el Albanio kaj Giorgio Denti (k. n. 587) el Italio. Ili
mirigis la publikon per siaj vastaj scioj. La gajninto fine estis Giorgio (“Ĉampiono de la
kleruloj”). La premio estis la rajto aĉeti librojn en la Libroservo de UEA por
100 eŭroj. Jen defio por venontaj LKK-oj.
ĈU
VI KONTROLIS LA RENDEVUAN TABULON ANTA› VIA
FORIRO
HEJMEN?
Kelkaj gekongresanoj
ankoraŭ ne prenis la mesaĝojn kiuj atendas ilin jam de kelkaj tagoj. Bonvolu
rigardi la rendevuan tabulon antaŭ ol adiaŭi la kongresejon.
La Ligo de Samseksamaj
Geesperantistoj (LSG) gastigis pli ol dudek gastojn, amikojn, kaj anojn dum sia
ĉiujara informkunveno lundon en la salono Maschler. Tie estis diskutata la ĉeftemo
de gegejoj en la regiono. Ankaŭ tuŝitaj estis la temo Interreto kaj la liga
agado. Estis diversaj demandoj, petoj, kaj intervenoj laŭ la temaro.
(Arnold Victor,
k. n. 497)
MUZIKA
ESPERANTO-LIGO
MEL kunvenis lundon, sed ĉeestis nur 4
interesatoj. Aferoj iom krizas, ĉar profesoro Terziev (k. n. 246), kiu dum
multaj jaroj dediĉe gvidis kaj MEL-on kaj la internacian ĥoron, ne povis
partopreni ĉi tiun kongreson. Ni ĝojas, ke eĉ ĉi-jare la internacia ĥoro povas
bone funkcii dank’ al la dediĉo de s-ino Jelena Puĥova, de s-ino Tova Ben- Cvi
kaj de tiuj kiuj preparis la muzikon. Se vi proponas helpon al la ligo, bonvolu
kontakti la kongresaninon kun la kongresa numero 781.
ATEISTOJ
La 31-an de julio je
la 11h00 kunvenis 27 kongresanoj (el deko da landoj) kiuj interesiĝis pri la
fakasocio ATEO, kiu celas kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn.
Inter la lasta UK, kie okazis neformala kunsido de interesiĝantoj kaj la nuna,
kie okazas fakkunveno enkadre de la kontrakto inter UEA kaj ATEO, iuj el la
kunvenintoj klopodis revivigi la asocion, nur per informiĝo ĉe la iamaj estraranoj.
Evidentiĝis, ke necesas
novaj kunlaborantaj fortoj. La partoprenantoj de la kunveno proponas novan
provizoran estraron: vicprezidanto: CLAUDE NOURMONT (k.n. 659), sekretario:
HELGA RAPLEY, kasisto: DIETER ROOKE, redaktoro de “Ateismo”: JESUS DE LAS
HERAS, helpanto por specifaj taskoj: ANNA LOEWENSTEIN.
Dum la kunveno oni
iom diskutis pri la celoj de la asocio. Ne temas, ke ni estas kontraŭ religioj, sed kontraŭ la premoj de
religioj en la socia vivo. Ni estu toleremaj, sed nia toleremo havas limojn: ni
ne povas akcepti la maltoleremon.
Konkretaj planoj de
la asocio estas revivigi la revuon, sendota al ĉiuj konataj adresoj de iamaj
kaj nunaj membroj, krei ttt-ejon kaj retliston, kaj post formala reorganizo de
la asocio, kontakti samcelajn neesperantistajn asociojn.
Pluaj informoj
kaj sinproponoj por kunlaboro ĉe la raportinto.
(k. n. 659)
GRAVA
INFORMO
S-ro MOSHE KATSAV, eksa
ministro pri turismo kaj parlamentano, membro de la Honora Komitato de la 85-a
Universala Kongreso de Esperanto, estis elektita la 31-an de junio, far la
Kneset (la israela parlamento), al la posteno de la Prezidanto de Israelo (8-a
laŭvice). Li superis la alian kandidaton, nian Altan Protektanton, sinjoron
Shimon Peres, en la fina baloto (63 kontraŭ 57 voĉoj).
PLUAJ
SUKCESOJ DE INFORMADO
• Ĵaŭde, la 27-an de
julio, vizitis nin ĵurnalisto el la ĉefa israela taggazeto, “Ma’ariv”. Li
interparolis kun pluraj e-istoj. la raporto aperos en la sekvonta kultura revuo
de tiu gazeto, venontvendrede.
• En la Tel-Aviva revuo
“Ha’ir” (la urbo) aperis 2 sciigoj pri la UK en la sama tago (la 28-an de
julio): unu 15-linia raporto, kaj alia sciigo pri la forumo de gegejoj kadre de
la kongreso, en la rubriko de gejoj de la revuo.
• Kiam Doron Modan
intervjuiĝis ĉe la fama televida programo “Nova vespero” (unua kanalo, la 25-an
de julio je la 17h00), kune kun la denaska esperantistino Maja Wandel, li
subite ekvidis ekster la studio la infanan stelulinon Hhani Nahhmias. Li tuj
konigis al Nahhmias Majan kaj ŝian fratinon Tali. La stelulino entuziasmiĝis
pri la ĉarmaj knabinetoj kaj pri la ideo de la Infana Kongreseto, kaj invitis
ilin intervjuiĝi post la kongreso.
• La 30-an de julio
okazis kelkminuta ero kun Tova Ben-Cvi pri Esperanto, en la Jida programo en
la radio. Estis intervjuo kaj kanto en Esperanto.
• Du programoj de po unu horo estas
planataj por la radio en Ondo A.
• La flagŝipa evento de
nia informado okazis lunde, posttagmeze, kiam skipo de la unua kanalo (programo
“Mondrigardo”) filmis en la kongresejo por raporteto kiu devas esti dissendita
ĉi-vendrede en la unua kanalo iam inter 20h00 kaj 21h50.
• La anglalingva
ĵurnalo “The Jerusalem Post” menciis lunde (la 31-an de julio) la “hieraŭ
komenciĝintan” kongreson de “Internacia Esperanto-Societo”.
• Eksterlandaj
kongresanoj kunlaboras: Ni dankas la 2 usonanojn kiuj helpis kontroli la anglan
version de la gazetara komuniko, kaj la 2 armenanojn kiuj tradukis ĝin por ni rusen.
VENONTA UK – EKFUNKCIIS
Dum la 85-a U.K. de
Esperanto, okazinta en Tel Avivo, la salono de “LAPENNA” estis tro malgranda
por ĉiuj kiuj interesiĝis pri venonta U.K. okazonta en Zagreb.
Ĉefan enkondukon pri Kroatio donis s-ro
Nikola Raŝiĉ, konstanta kongresa sekretario. Partoprenis reprezentantino de
“Generalturist” la plej grava kroata turisma agentejo.
S-ino Spomenka ŝtimec la
LKK-sekretariino prezentis membrojn de LKK. ŝi prezentis ankaŭ du prospektojn
pri Zagreb kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj E-poŝtmarkon kaj moneron de 25 kunaoj, kiujn
la Kroata ŝtata poŝto kaj Nacia banko lanĉis okaze de 1-a kongreso de kroataj
esperantistoj.
Estis prezentito 7-minuta
filmo pri Zagreb kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
S-ano Faruk Islamoviĉ prezentis
lumbildojn pri Zagreb kaj pri la plej interesaj lokoj en Kroatio, kien la
kongresanoj ekskursos; nome pri la okcidenta parto de Kroatio, pri la lagoj de
Plitvice ktp.
Se ni scios ke la kongreso
okazos sub alta protekto de Stjepan Mesiĉ, prezidanto de la Respubliko
Kroatio, ne mirigas granda intereso de la ĉi- jaraj kongresanoj pri la venonta
UK, pri kiu oni faris apartajn demandojn (loĝado, klimato, kongresejo ktp.).
Respondadis LKK-anoj pri siaj respektivaj laborkampoj.
Davor Grgat (k. n. 670)
La ĉi-jaran kongresan
kurieron redaktis por vi Josip Pleadin el Kroatio (k.n. 487) kaj kunhelpis Cvi Ŝolt
kaj Aleks Kerbel el Israelo.
DEFIO
NE NUR AL AKADEMIANOJ ...
ĈU LA ESPERANTISTA
MOVADO KAJ LA ESPERANTISTOJ MEM ESTUS PRETAJ?
En la
publika kunveno de la Akademio de Esperanto venis kiel preskaŭ ĉiujare la
demando al la Akademio pri la nekongrua sistemo de landaj nomoj kaj popoloj
kaj pri la logiko en la uzado de oficialaj ŝtataj nomoj.
Kiel
Humphrey Tonkin bone rimarkis, en la tempo de Zamenhof oni pensis nacie kaj
ekiris de la ideo de homogena kultura kaj lingva nacia ŝtato, kiu ne faris
diferencojn inter ŝtatanoj kaj nomoj de etnoj aŭ geografiaj popoloj, malgraŭ en
tiama epoko tio jam ne estis la realo.
Rilate
al la nuna evoluo de ŝtatoj kaj federacioj, ne nur en Eŭropo, enhavante plurajn
etnojn aŭ popolojn, mi lanĉis en tiu publika diskuta rondo de la Akademio la
sekvan defion:
Pensu
- por unu momento - ke iu internacia
instanco aŭ la Europa Unio decidas morgaŭ organizi ide-konkurencon pri komuna
lingvo sur bazo de universala planlingvo. Samtempe oni publikigas kriteriojn al
kiuj tiu planlingvo devas respondi; krome la bone konataj kriterioj kiel
esprim-, evolu- kaj facila lern-kapableco, estas do kriterioj al kiuj la internacia
lingvo Esperanto ne respondas kaj pri kiuj ekzistas ene de la Esperantista
movado diskutoj kaj disputoj ekde jaroj.
Tiu
defio ne estas teorio aŭ nova ideo, ĉar jam ekzistas franca asocio “Unite” kiu
demandas, krome modelon federalisman, demokratan decid-proceson pri komuna
lingvo en Eŭropo laŭ specifaj
kriterioj (interalie, tiu movado pensas, ke Esperanto malsukcesis en la
pasinteco, sed ĝi povas partopreni en tiu demokrata proceso ankaŭ) - Do, se
finfine spertulaj komisionoj prezentas plurajn proponojn de universala
planlingvo, la demokrata selekto fariĝas laŭ la anoncitaj kriterioj.
Pensu
nun, ke unu el tiuj kriterioj estu la kondiĉo por uzi latinan alfabeton sen iu
ajn supersingo; la motivo de tiuj instancoj estas simpla kiel universala;
supersignoj en la diversaj lingvoj donas diversajn prononc-manierojn en ĉiu
lingvo kaj ne eniras en la logikon de facila universala planlingvo.
La dua
kriterio estu la kondiĉo uzi la
oficialajn nomojn de ŝtatoj, landoj, geografiaj nomoj ktp. en la originala(j)
lingvo(j) de la koncerna ŝtato, regiono aŭ komunumo, eble trans-skribita
en latinaj literoj laŭ la oficiala prononcado; la
motivo ankaŭ estas federala, universala kaj simpla; oni ne nur
akceptas la federalan principon (diversecon en la unueco aŭ
demokratio en diverseco), ke ĉiu kultura aŭ
lingva grupo konservas siajn proprajn oficialajn nomojn tiamaniere retrovi
sian kulturan kaj lingvan identecon en la internacia komunumo, sed ankaŭ
permesas tiamaniere konservi la alfabetan ordon en internaciaj organizoj aŭ
internaciaj kunvenoj, listoj, parol-ordoj ktp.
Samtempe
tiu universala kaj federala solvo de uzado de originalaj nomoj faciligas la
inter-kulturan komunikadon, ĉar, se fremdulo vojaĝas en la lando mem, li aŭ
ŝi nur trovas survoje ŝildojn al urboj aŭ vilaĝoj aŭ
en la stacidomoj aŭ flughavenoj direkto-indikilojn en la lingvo(j) de
la lando aŭ hodiaŭ, eĉ pli ofte tiujn nomojn
tradukite en la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj
bone konas la problemon de miskompreno, se iu fremdlingvano tradukas en diskuto
oficialan nomon de bone konata urbo, sed nerekonebla en la formo de tiu fremda
lingvo.
Por
tiuj-ĉi motivoj la Eŭropa Unio (Komunumo) kiu
nuntempe rekonas 11 oficialajn lingvojn, uzas ekde sia komenco la oficialajn
nomojn en la originala(j) lingvo(j) de la koncerna ŝtato en specifaj kampoj
kiel alfabeta ordo kaj ŝildoj de landaj delegitoj, en kunvenoj kaj statistikaj
tabeloj, geografiaj mapoj, listoj kaj adresoj ktp.
La
defio estas klare videbla, ne nur al la akademianoj:
Aŭ,
la spertuloj en nia movado adaptas la lingvon de doktoro Zamenhof al la
nuntempaj kondiĉoj de internacia lingvo kiu plenumas la teknikajn
kaj politikajn kriteriojn por universala planlingvo, aŭ, la
Esperanta movado restos lingva sekto kiun la nuna socia kaj mondskala evoluo
preterpasos!
Kial
ne organizi opinian enketon inter la esperantistoj en la Esperanto bulteno pri
tiu defio?
La
akademianoj instigis pli viglan diskutadon en la Esperanta movado; jen, la
defio estas lanĉita por prepari la lingvon de Zamenhof de 1887 al
la pli komunikad-intensa kaj pli identec-konscienca societo de nia hodiaŭa
mondo!
Michael
Cwik, Kongresa numero 1175
AZIA
MOVADO
KAEM (la komisiono pri Azia
Esperanto- Movado) okazigis kunsidon por azia agado je la 14h45 la 31-an de
julio. En ĝi partoprenis kelkdeko da partoprenintoj, inter kiuj ne mankis ankaŭ
ne-aziaj esperantistoj. Oni aŭdis la raporton de movado de KAEM dum la lasta
jaro, inter kiu plej grava evento estis la sukcesa okazigo de la 2-a Azia
kongreso okazinta lastjare en Hanoj, Vjetnamio kun la partopreno de pli ol 500
esprantistoj el 12 landoj.
Oni raportis pri la organo
de KAEM, “Esperanto en Azio”, kiu eldoniĝas tri-foje en la jaro kaj kiu tamen
ne plu senpage estas dissendata al riĉaj ne-aziaj landoj, sed sendata kun la
pago de 20 eŭroj da helpmono por azia movado. S- ino Syozi raportis, ke dum la
lasta jaro KAEM senpage membrigis al UEA 42 aktivajn esperantistojn el Azio,
kaj ĝoje anoncis, ke UEA ankaŭ estas preta plu akcepti la membrojn laŭ la
permeso de fonduso.
Ĉina, japana, korea, nepala
reprezentantoj raportis pri siaj landaj movadoj dum la lasta jaro, kaj s-ro Yu Tao raportis
koncize pri IJK, kiu baldaŭ okazos en Hongkongo. D-ro Lee Chongyeong el Koreio
raportis pri la prepar- situacio de la 3-a Azia kongreso, kiu okazos en la jaro
2002. Aparte menciindas, ke Nepala E- Asocio ĉi-jare sendis al KAEM la
oficialan proponon por gastigi en sia lando la 4-an Azian kongreson en la jaro
2005, kiun oni findecidos en venonta kongreso en Seŭlo.
NATURKURACADO
INA
(Internacia Naturkuraca Asocio) kiel tradicie okazigis sian jarkunsidon, en
kiu partoprenis pli ol 30 membroj kaj interesloj. Judita Rey, ĝenerala
sekretariino, prezentis la laborojn de INA dum la lastaj jaroj ankaŭ
kun la prezento de nova jarlibro, Naturkuracado 2000, 100-paĝa, kiu havis riĉajn
diversajn informojn pri naturaj kuracmetodoj en la mondo. ŝi klarigis, ke la
individuaj membroj kun la pago de 20 eŭroj en la jaro ricevas senpage
la gazeton, kaj la gazeto ankaŭ estas libere aĉetebla
en libroservo de UEA je prezo de 10 eŭroj.
Sekvis la faka prelego de
d-ro Puramo Chong, prezidanto de INA pri la temo de konstitucia medicino, kiu
estas kore- devena unika kaj tradicia medicino. la prelego akiris multajn
atentojn de la partoprenintoj, kaj sekvis viglaj demandoj kaj respondoj kun
diskutado. Oni povas ankaŭ informiĝi pri la movado de
naturkuracado kaj de la organizo ankaŭ en ties TTT-paĝo de INA;
www.esp-ina.com.
SUKCESO
ĈE LA
URBESTRO
DE TEL AVIVO
Dimanĉe posttagmeze okazis
la akcepto de 160 kongresanoj ĉe la urbestro Ron Ĥuldai. La akcepto okazis en
la centro Enav, apud la urbodomo. La parolada parto inkluzivis saluton de la
urbestro, vortojn de la prezidanto de UEA Kep Enderby, kaj dankovortojn al la
urbestraro de LKK prezidanto Amri Wandel, kiu ankaŭ interpretis.
La urbestro diris ke li
demandas sin kial en la erao de interreto kaj angla kiel internacia lingvo oni
bezonas ankoraŭ alian lingvon, sed tuj aldonis ke li kredas ke per ilia
evidenta fervoro kaj persisto la kongresanoj kaj la esperantistoj sukcesos
disvastigi la konnon de Esperanto en la mondo. Kep Enderby dankis por tiuj
vortoj kaj por la varma akcepto, kaj donacis amason da libroj, kiujn la
urbestro akceptis danke kaj kun humura demando ĉu okazos ekzameno venontjare.
Amri Wandel dankis al la diversaj departmentoj en la urbestraro kiuj helpis al
la kongreso nome de la LKK kaj ĉiuj kongresanoj, kaj donacis al la urbestro praktikan
kaj malpezan donacon - ĉapon de la 85a UK. Survoje reen al la kongresejo la
kongresanoj vidis la 10-metran salutŝildon kiun la urbestraro fiksis sur la
urbodomo ĉe la placo Rabin, kies teksto bone resumas la akcepton: La urbo
Tel-Aviv Jafo salutas la partoprenantojn de la 85a Universala Kongreso de
Esperanto” en la hebrea kaj en Esperanto.
LA
UK EN LA
ISRAELA
TELEVIDO
Granda atingo por la
informado pri la UK: longa programo pri la UK estos dissendota en unu el la
plej popularaj programoj de la nacia televido, “Roim Olam” (oni vidas la
mondon). La kameraa teamo filmadis dum pli ol ses horoj en la kongresejo lunde
posttagmeze. Interalie estis filmita la aŭkcio, la internacia vespero, la
konversacia rondo, la libroservo kaj la radio- stacio, kaj estis intervjuitaj
multaj kongresanoj, inter ili Geraldo Mattos, la iama KKS Pompilio, Gbeglo
Kofi, Vida Jerman, kaj LKKanoj Moŝe Ben-Porat, Josi Ŝemer, Rami Ŝlain kaj Amri
Wandel. La programo estos elsendota la 5an de aŭgusto, sabate vespere je la 20a
horo.
NI
TRAVIVU LA
ISRAELAN
KONGRESON ANKORAŬFOJE
Ankaŭ ĉi-jare
jam post la finiĝo de la Universala Kongreso eblos reĝui la kongresetoson ankoraŭfoje
danke al la sonraportoj de la E-Redakcio de Pola Radio - Radio Polonia. La
ampleksaj sonraportoj pri la inaŭguro de la kongreso kaj ĝia
fermo, pri kelkaj elektitaj debatoj kaj interparoloj kun famaj kaj mezaj
esperantisoj, surbendigitaj en Telavivo, Esperanto-Redakcio liveros dum la
tuta aŭtuna periodo. Ni memorigu do, la elsendotempon kaj
frekfencojn de la varsoviaj E-elsendoj.
08,30-08,59 UT SAT
13,30-13,55 UT m 41.18 41,23
kHz 7285 7275
18,00-18,25 UT m 41.98
kHz 7145
19,00-19,29
SAT
Por aŭskulti
satelite vi devas elekti EUTELSAT II-F Hot Bird 13 – Oriento, Frekvenco 11.474
GHz, polarizado H, subportanto 7.38 MHz.
Konsideru, ke por aŭskulti
laŭ
la mezeŭropa tempo vi bezonas aldoni 2 horojn, ekzemple
08.30 + 2 h = 10.30.
La
Esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio estas ankaŭ aŭskulteblaj
per ret-radio: http://www.wrn.org/ondemand. Nia retadreso estas:
esperantoredakcio@radio.com.pl
La nunjara kongreso estis
la denova ŝanco por la ĉeestantaj redaktoroj de
publikaj kaj lokaj radiostacioj, en rektaj interparoloj kun la aŭskultantoj
kaj dum la faka kunsido de AERA, dividi opiniojn pri la situacio en diversaj
radiostacioj, programinformoj. La kunsido ebligis ekscii pri la utiligo de la
Esperantlingvaj programoj en la instruprogramoj kaj disvastigado de ili inter
la esperantistoj ne disponantaj pri aŭdeblecokapabloj.
Ampleksa sonraporto
pri tiu renkontiĝo aŭdiĝos ankaŭ
en la elsendoj de la E-redakcio de Pola Radio.
Pro la fakto, ke en la raporto
pri la renkontiĝo de AERA enŝteliĝis kelkaj eraroj mi ĝustigu, ke en la printempa
elsendo, tempo kiu ankaŭ kongruis kun la emeritiĝo de
la eksa estro de la E-redakcio de Radio Polonia, red. Andrzej Pettyn, okazis
kelkaj ŝanĝoj, enkondukitaj laŭ sugestoj de niaj geaŭskultantoj.
Estis interalie anstataŭigita la religia informbulteno
per la bulteno kulturtema, estis enkondukitaj sportaj felietonoj. Viglan
reagon de la aŭskultantoj elvokis la reenkonduko de la ĉiumonata
literatura elsendo. Ne malpli viglan intereson elvokis la porinfana rubriko.
Oni parolis pri novaj programeroj aŭdiĝantaj el Varsovio pri la
pola membreco en NATO, nova magazino, dediĉita al
la klopodoj membriĝi en la eŭropuniaj strukturoj, “Pollando
en Eŭropo”.
Oni konstatis senĉesan
bezonon de korespondaj kontaktoj inter la aŭskultantoj
kaj redakcio, pruvantaj la valoron kaj bezonon de la ĉiutaga
lingvomedio, tre grava aparte por izolitaj esperantistoj. Multe da atento oni
donis al la utiligo de la E-elsendoj por la kreo de la komuna E- kulturo.
Barbara
Pietrzak, estro de la E-elsendoj de Pola Radio
OFICIALE
FONDIĜIS
ASTRONOMIA
ESPERANTO-KLUBO
La iniciatinto kaj
kunordiganto de la klubo,
d-ro Alex Mikishev, bonvenigis la 17 ĉeestantojn per priskribo de la ĝisnuna
aktivado kiu konsistis ĉefe el regulaj ĉiusemajnaj bultenoj per Interreto, kaj
interŝanĝo de informoj kaj prilaboro de Astronomia Terminaro per tiu metodo,
sed ankaŭ per eldono de 72-paĝa “Astronomia Almanako 2000”.
La kunveno, post diskuto,
principe akceptis konservi la ĝis nun uzitan nomon de la Klubo, sed prokrastis
ĝis la venonta kunsido de AEK Êe la “Kvinpetalo” decidon pri estontecaj
kotizoj.
En la daŭro
de duona jaro AEK akiris 62 membrojn kaj interesatoj en 22 landoj, el kiuj
multaj estas profesiaj aŭ amatoraj astronomoj.
Kuraĝigite de tre sukcesa kunveno la Klubo daŭrigos
sian eldonan programon kaj grave kontribuos al jam aranĝita Astronomia kurso ĉe
la “Kvinpetalo” en Bouresse (Francio) de la 1-an ĝis la 5-an de septembro.
Ĉiu deziranto povas viziti
nian klubon virtuale ĉe la TTTejo: hhtp:/members.xoom.com/astro esp kaj sendi
al la Klubo mesaĝojn laŭ astro-esp@esperanto.nu.
Kiel
skribi bele?
Ankaŭ dum
tiu-ĉi kongreso oni vidas, ke ankoraŭ kelkaj ne uzas
tekstprogramon, kiu kapablas skribi ĉapelitajn literojn. Oni vidis i. a. por “ĉi”
: cxi, c^i, chi.
Jen ebleco, kiu kostas
nenion kaj por kiu vi eĉ ne devas enŝovi disketon, kion ja kulturaj homoj ofte
ne ŝatas aŭ povas. Unikodo tre verŝajne jam estas en via
komputilo kaj atendas uzon.
Se vi posedas WORD, provu
la sekvantan proceduron:
Malfermu
novan dokumenton en WORD. Notu la tiparon, kiun vi uzas. Poste alklaku: enmeti,
special-signoj. Dekstre de la aperanta listo aperas “scroll”-ŝovilo. Per ĝi serĉu
ĉapelitan
Esperanto-literon, ekzemple la literon “ĉ”. Se ne aperas scroll-ŝovilo, aŭ se ne
enestas la Esperanto-literoj, reiru en la dokumenton kaj elektu alian tiparon.
Mi sukcesis kun Garamond,
Lucida Sans Unicode, Lucida Console kaj aliaj.
Alklaku la
Esperanto-literon, poste alklaku “enmeti” kaj la litero estos en via teksto.
Per mallongilo, angle
“shortcut” tio funkcias ege pli komforte: post la alklako de la litero alklaku
sinsekve: mallongilo, novan mallongilon puŝi, Ctrl c, alordigi, fermi. Por la
majuskla C uzu simile mallongilo,
Ctrl. Sh c, alordigi, fermi. La samon faru por ĉiuj
E-literoj.
En la dokumento oni skribas
ilin simple per Ctrl <litero>, majusklojn per Sh Ctrl. <litero>.
Post kiam la mallongiloj
estas instalitaj je unu tiparo, ili ankaŭ funkcias je ĉiuj
aliaj Unikodo-literaroj.
Averto: literaroj kun
larĝeco de pli ol 100 kB verŝajne enhavas Esperanton.
Hans Welling, KN 322,
e-poŝto dj4pg@gw.ab6gw.ab6qv.ampr.org. e-poŝto estu nur .txt, ne WORD aŭ MIME-formato bv.