STEL-AVIVO
Senpaŭze
6
JARKUNVENO
DE ISAE
Dudeko da interesatoj
pri sciencaj aferoj, inter ili 6 ISAE-anoj, ĉeestis vendrede, la 28-an de
julio, la laŭstatutan dumkongresan jarkunvenon de Internacia Scienca Asocio
Esperantista (ISAE). La prezidanta raporto informis pri la rezulto de la
komencjara balotado: elektiĝis por la nova ISAE-estraro prof. Eichner (Aŭstrio),
prof. Haszpra (Hungario), s-ro Sugano (Japanio), d-ro Weichert (Svedio) kaj
prof. Sachs (Germanio) - la lastnomita samtempe estis elektata ISAE-prezidanto.
Tute internacia estraro do respondecas por la asociaj aktivecoj dum la trijara
estrarperiodo por 2000, 2001 kaj 2002.
ISAE en kiu asocio unuiĝas
fakuloj kaj interesiĝantoj pri sciencaj aferoj, celas la disvastigadon de la
Internacia Lingvo en ĉiujn sciencajn kaj teĥnikajn sferojn. Al tiu celo servas
ankaŭ la asocia organo “Scienca Revuo”, kiu peras sciadon pere de originalaj
artikoloj kaj aliaj sciindaĵoj el la vasta mondo de scienco.
Estas projektita la
eldono de prifakaj kompendioj kiel kromkajeroj al Scienca Revuo por subteni la
instruadon de studentoj, ekz. kadre de Akademio Internacia de la Sciencoj
(AIS) San Marino. Per pligrandigo de la delegita reto de ISAE kaj reaktivigo
de la statutaj ebloj por krei landajn filiojn kaj fakajn sekciojn, ISAE celas
pli efikan sciencan laboron. La nova estraro ankaŭ alstrebas kunlaboron en
terminologio, ekz. kadre de la regule en Prago okazanta Kolokvo pri Apliko de
Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), same kiel pli da faka interŝanĝo kun
la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA).
(k. n. 258)
EKZAMENA
SESIO
DE
UEA/ILEI
Estis 2 kandidatoj,
unu el Sud-Afriko por la meza nivelo, unu el Aŭstralio por la elementa nivelo.
Ambaŭ sukcesis kun la mencio BONA.
Gratulon al ili!
Mireille
Grosjean,
prezidantino
de la surloka ekzamena komisiono
Tel-Avivo
30-an de julio 2000
LA
TUTA MONDO
AŬDAS
NIN
ILERA, la
Internacia Ligo de Esperanto-radio-amatoroj, havas amatoran radio-stacion en ĉambro
1823 de tiu ĉi hotelo (Dan Panorama!). Grandan antenon ni starigis sur la
tegmento. Ĝi estas tre efika, tiel ke ni jam atingis radio-amatorojn en ĉiuj
kontinentoj. Ni atingis multajn landojn. Inter ili estis i.a. Brazilio, Usono,
Aruba-insuloj, Ĉinio, Japanio, Kubo, kaj ĉiuj landoj de Eŭropo. Eĉ la
Antarktikon ni kontaktis kaj tien informis, ke Esperanto vivas kaj bone
funkcias. Entute ĝis hieraŭ ni kontaktis pli ol 1700 staciojn, inter ili
diversajn en Esperanto.
Krom mikrofonon kaj
morso-klavon ni ankaŭ uzas komputilon por skribaj komunikoj simile kiel en
interreto.
Post la kongreso ĉiu partnero
ricevos nian konfirmkarton kiel memorigilon, memkompreneble presitan en
Esperanto.
(k. n. 322)
AŬKCIO
Kiel kutime, en la Aŭkcio
oni vendos tre valorajn raraĵojn, kiuj estas normale malfacile haveblaj. Krom
la librojn, oni aŭkcios ankaŭ aliajn esprantaĵojn, interalie ankaŭ
kongresnumeron 1 por la 86-a UK, okazonta en Zagrebo.
La Aŭkcion
gvidos s-ro Humphrey Tonkin.
LUNDON,
je la 16h30
en
la salono LAPENNA
RAPORTO
PRI FAKKUNSIDO DE OOMOTO
La fakkunsido de Oomoto
okazis sub la titolo de la kongresa temo de la 9h30 ĝis la 11h30 ĵaŭde en la salono Zamenhof. Oni
prezentis preĝon por mondpaco per ŝintoisma rito, Ludon de Jakumokotoo (japana
tradicia dukorda citaro), du kantojn el “Aizenka” (Amobonaj kantoj), prelegon
pri la kongresa temo, lumbildojn pri Oomoto-agado, japanan dancon, aikidon (unu
el japanaj batalartoj) kaj teceremonion. En ĝi ĉirkaŭ 200 personoj partoprenis
kaj gustumis “matĉa”-n (japanan verdan teon).
Takano (k. n. 1139)
Jarĉefkunveno
de IKEF
La 28-an de julio en la
Ĝenerala Kunveno (jarĉefkunveno) de IKEF
(Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) 20 ĉeestintoj (15 membroj, 5
interesitoj) aŭskultis kaj akceptis la raporton pri la agado de IKEF en 1999 de
prezidanto Franz Josef BRAUN kaj la financan raporton de la financa konsilanto
Roland ROTSAERT. La jaro 1999 estis sukcesa: la nombro de membroj plialtiĝis
de 136 al 149; la enspezoj estis pli altaj ol la elspezoj; la eldono de
“INKOTERMOJ 2000” (esperantigo de “INCOTERMS 2000” de la Internacia Komerca
Ĉambro en Parizo) estis laŭplane realigita por ĉi tiu kongreso (havebla en la
libroservo); nova retpaĝaro (www.ikef.org) estis establita, kaj ĝenerale la
aktivecoj plialtiĝis.
En la elektoj al la estraro
estis reelektitaj prezidanto Braun kaj la estraranoj d-ro Rainer Kurz (Germanio)
kaj s-ro WANG Tianyi (Ĉinio), de kiuj la dujara oficperiodo finiĝos ĉi- monate.
Ĉefa temo en la diskutado estis la estonta terminara laboro. Oni decidis, ke la
“Laborplano 1998-2000” establita kaj akceptita en 1998 en Montpeliero kadre de
la UEA-kampanjo 2000 por internacia lingva ordo, estos daŭrigata je pliaj 3
jaroj, do ĝis 2003.
(k. n. 786)
JURISTOJ
KUNSIDIS
La 27-an de julio, je
la 17h15 kunsidis 12 membroj de la Esperanta Jura Asocio (EJA), prezidate de la
prezidanto de la Asocio s-ro Kep Enderby. Post disdono de la lasta numero de la
revuo “Jura Tribuno Internacia”, oni elstarigis la taŭgecon de la revuo kaj la
bonan laboron de ĝia redaktoro s-ro Jose Maria Rodriguez. Pro neĉeesto de la
sekretario, oni ne povis raporti pri la laboro farita dum la jaro. Kelkaj
interesaj proponoj aperis, inter ili tiu de advokato s-ro Faria de Bastos el
Portugalio pri starigo de reto de advokatejoj en la Eŭropa Unio, pri verkado de
artikoloj en la revuo pri diverslandaj sistemoj pri civila kaj krima juroj, kaj
pri la studo de ebleco ke nia asocio aliĝu al la Internacia Jura Asocio.
(k. n. 136)
ZAGREBO
INVITAS
Ni invitas vin al la prezento de la 86-a
UK okazonta en Zagreb, lundon , la 31-an de julio, je la 11h30 enla salono Lapenna.
La
kongresa temo:
KULTURO
DE DIALOGO - DIALOGO INTER KULTUROJ
LA
KONGRESEJOJ
Dum la
Universala Kongreso en Zagreb la kongreso okazos en du ejoj: La koncertejo
“Vatroslav Lisinski” kaj Fakultato de Elektroniko kaj Informatiko, nomata
FER.Ambaŭ ejoj troviĝas en la sama strato, ilin dividas la
urbodomo de Zagreb. La ejoj estos kunligitaj per busetoj. La koncertejo “Vatroslav
Lisinski” en sia ĉefa salono povas akcepti 2000 personojn. La
kongresanoj kiuj aliĝos post la unuaj 2000 spektos la malfermon en apudaj
salonoj apud la ĉefsalono. Ni invitas vin ĉiujn
al frua aliĝo kaj dankas pro komprenemo.
Bonvolu
ĉe
la zagreba giĉeto preni kroman prospekton pri Zagreb por viaj
geamikoj!
OPINIOJ
PRI LA TEATRAĴO EL LA PUBLIKO
Honore al la gastiganta
lando, zagreba aktorino Vida Jerman surscenigis “La Poto”-n de Ŝalom Alejĥem,
kunlabore kun aktoro Ranko Stojiĉ. Granda investo de energio, granda profesia
engaĝiĝo, digna atento al la hebrea kulturo.
Ni petis komentojn de
la publiko.
• Mi ŝatus vidi pli
fortan aktivecon de la rabeno.
• Mi preferus ke Vida
ne tenu la saman kreŝĉendon dum la tuta spektaklo.
• Vida estas unika.
• Mi ne komprenis la
teatraĵon, mankis al mi kultura fono.
• Mi konsilus pli bonan
redaktadon de la teatra broŝuro.
KIO
ESTAS TIO?
Dum ĵaŭda renkonto de
matematikistoj oni pridiskutis, interalie, du prefiksojn (pozitivan kaj
negativan) per kiuj oni prononcu iun ajn nekutiman aŭ eĉ kutiman nombron.
Ĉu vi scias, ekzemple, kiel
prononci unuon kun ... dudeko da nuloj (=1020)?
Jen la solvo: aj-dudek (por 1020)
kaj mi-dudek (por 10-20).
Kio estas tio, ĉu aĉa
reformaĵo aŭ utila invento?
PERDITA
KAJ RETROVITA
Multaj el ni perdis ie
survoje dum la jaroj la veran celon de nia agado. Vendrede, ni povis retrovi
ĝin. Atilio Orellana Rojas prelegis pri la projekto “Indiĝenaj Dialogoj” - fluo
de libera, rekta komunikado inter la indiĝenaj popoloj.
La projekto celas uzi
Esperanton kaj la interreton, kiel ilon de rekta komunikado inter la homgrupoj
kiuj plej bezonas kaj mankas ĝin. Ili nun havas problemojn komuniki eĉ en siaj
propraj landoj, kaj kun la najbaraj indiĝenaj popoloj. Tia propono,
tutmonda komunikado kun la aliaj
popoloj kun similaj problemoj ŝajnas esti eĉ pli utopia ol nia “fina venko”,
tamen estas la vera realigo de la celoj de Esperanto. Se jam post la du unuaj
kursoj povas esti rekta komunikado inter kontaktpersonoj de Tlingita (Alasko),
ŝora, Samea kaj Komia (Rusio), Mapuĉa (Ĉilio) kaj Majaa (Gvatemalo), Brunka kaj
Bribria (Kostariko), Batva (Ruando), Manipura, Ho, Bodo kaj Garasia (Barato),
Papua (Novgineo), Tamang (Nepalo), Tamaŝeka (Burkino, Niegero kaj
Ma"ritanio), Berbera (Maroko) tio estas admirinda komenco.
(k. n. 403)
KUNVENO
DE AERA
En la salono Maschler, la
30-an de julio okazis kunveno de AERA (radio-a"skultantoj), al kiu
partoprenis kaj radio-a"skultantoj kaj la redaktoroj de pluraj
radio-stacioj kiuj sian programon elsendas en Esperanto. La kunvenon prezidis
s-ino Barbara Pietrzak, la redaktorino de Pola radio. Kvankam la Radio Varsovo
elsendas jam 41 jarojn, Ĉina Radio Internacia - 35 jarojn, Radio Havano - 12
jarojn - estis interese a"di, ke elsendas anka" Radio Bratislavo,
Radio Vieno, Radio Romo, Radio Koreio ... kaj ke radio elsendoj en la
Internacia Lingvo estas a"skulteblaj je alia flanko de la mondo. Tamen,
por ke ĝi fariĝu pli a"debla kaj vere internacia, la programo devas
orientiĝi al interreto.
S-ino Pietrzak deziris
substreki rolon de la elsendoj kaj a"skultantoj, des pli ĉar la Pola Radio
intencas de tempo al tempo enkonduki novajn rubrikojn, bazitajn je proponoj kaj
reago de a"skultantoj.
Inter la berlina kaj
tel-aviva kongresoj, pere de Pola Radio estis starigita elsendo pri NATO kaj la
E"ropa Unio (kiuj estis dediÊitaj al tiamaj okazintaĵoj en E"ropo kaj
Pollando).
Samtiel estis enkondukita religia
(precipe katolika) rubriko kaj samtiel unufoje monate literatura rubriko, kaj
oni eÊ planas enkonduki porinfanan rubrikon.
Inter la geredaktoroj de
radio stacioj kiuj elsendas en Esperanto, estas interŝanĝitaj spertoj, kaj
estis dirite, se la radio-programo estus en interreto a" elsendata per
satelito, tiam estus kontentiga a"skultado kaj reagoj de la
a"skultantoj.
(k. n. 670)
POŜTISTOJ
La 30-an de julio
okazis la ĉefkunveno de IPTEA (Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista
Esperanto-Asocio), kiun prezidis prez. Veikko Maki-Luopa el Finnlando (k.n.
1171).
Li prelegis pri la plej
nova telekomunikada servo t.n. INTERNET (Interreto), kiu ekfunkciis komence en
Usono en 1969 fare de la tiea Ministerio pri Defendo. Hodiaŭ ĉiun kvinan
sekundon al la Interreto estas aligita nova komputero, do pli ol 6 milionojn
jare.
La komputero estos alligita al la telefonreto per modemo,
kiu transformas la digitalajn signalojn de la komputero en la analogajn voĉsignalojn
por la telefonreto kaj male. Antaŭ la transmisiotan mesaĝon oni devas skribi
por la adreso ”www. NOMO.XYZ (=landliteroj)”. La tri unuaj literoj “www”
signifas “World Wide Web” (Monda Vasta Ondaro = MOVO). En Esperanto oni povus
skribi ankaŭ Tut-Tera Teksaĵo = TTT, diris Leif Holmlund el Svedio.
Per Interreto oni povas
telekomuniki ne nur tekstojn kaj bildojn, sed ankaŭ aŭskulti muzikon kaj
rigardi TV-programojn. Oni povas “foliumi” aŭ “surfadi” retpaĝojn, faritajn
de diversaj gazetoj, TV-kanaloj, entreprenoj, lernejoj, aŭ ordinaraj homoj.
Kolektanto de uzitaj
telefonkartoj el Slovakio proponis al la IPTEA, aldoni al la filatelo novan
branĉon kiu povus esti nomata “telefonkart-kolektado”. ŝi jam prezentis multajn
tiajn kartojn kun belaj fotoj kaj desegnaĵoj.
Veikko
Maki-Luopa (k.n. 1171)
ĈIES
HELPO BEZONATA
Kongresano Sigitas Zilionas
(k.n. 1051) alveturis per aŭto el Litovio. Post la longa vojaĝo, lia aŭto estis
priŝtelita apud nia kongresejo. Ni ĉiuj povas helpi lin por almenaŭ parte
kompensi lian perdon, ĉu per malgranda monhelpo, ĉu aĉetante interesajn libron
kaj kompaktdiskon el Litovio ĉe la stando de “Litova Stelo”.
Istvan
Ertl
JARKUNVENO
DE
NEFUMANTOJ
En la salono Maschler, la
30-an de julio 2000, okazis Jarkunveno de nefumantoj - TADEN, kun 20
partoprenantoj.
La prezidanto kaj redaktoro
de “Puraj Pulmoj”, s-ro Jan BEMELMANS, donis la ĝeneralajn informojn: kio
estas TADEN, kio estas ĝia agadkampo kaj informis pri evoluo de scioj kontraŭ
fumado kaj fumismo, sed ankaŭ pri kuracado de kancero kaj aliaj malsanoj. Lige
kun fumado li alvokis la ĉeestantojn se eble el diversaj landoj fariĝi membroj
kaj estraranoj. Estis sugestite,
ke en la kongresa regularo aperu artikolo pri nefumado en la kongresejo. La
estraro ricevis salutleterojn, inter kiuj de Marjorie Boulton, en kiu ŝi donas
sian starpunkton pri la agado de la estraro.
(k. n. 670)
Ja sonis kritiko al
tiuj kiuj kontra" la reguloj fumĝenis tiujn kiuj estas malimunaj. Sed anka" dankon pro la
interveno de KKS kaj la kongresa kuriero.
(k. n. 181)
AŬTORAJ
DUONHOROJ
Lundon
je la 16h00
Geraldo
Mattos.
KUNVENO
DE LIBE
La kunvenon de LIBE,
okazintan la 30-an de julio inter la 16h15 kaj 17h00 ĉeestis 16 kongresanoj,
inter kiuj 8 vidhandikapitoj, el 7 landoj. Prezidis Jan Bemelmans (NL). Post voĉa sinprezento de la ĉeestantoj, li
skizis la funkciadon de LIBE (1954, post UBO/UABE). La Jarlibro de UEA informas
pri ĝi inter aliĝintaj Fakaj Asocioj. Kontentigas la kongresa materialo en
adaptitaj formoj (Oni laŭdas la tujan ricevon de la brajla programo). krom la
specifa sinprezento, blinduloj bezonas pli da priskriboj dum ekskursoj.
Eva Bojaĝieva mallonge
prezentas la 66-an Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj en Plovdiv
(BG, 5-12 aŭg.).
Grava sciigo rilatas la
forpason de la kasisto/ redaktoro de LIBE, Jan Verheule, lastjare.
Rekte tuŝas la
partoprenantojn la evoluo pri la decido ke vidhandikapulo sen akompananto ne
rajtas aliĝi al UK. Pluraj
reagis kolere. Jan Bemelmans persone retkontaktis estraranojn de UEA, kiuj tuj respondis. KKS Raŝiĉ retmesaĝis
ke tiusence la Kongresa Regularo unufoje estis aplikita al persono kiu en
Adelajdo (1997) ĝenis ankaŭ neesperantistojn.
La konkludo ke la kongreso
ne respondecas pri la sekureco de handikapitoj, ja liberigas la vojon al aliĝo
de sendependaj partoprenontoj. S-ino N. Kasymova insistas ke tio aperu en la
revuoj “Esperanto” kaj “Esperanta Ligilo” (porblindula).
S-ino Olena Posivana aparte
laŭdas japanajn vidantojn, kiuj senpage dissendas la interesan “La fratoj” en
brajlo. Jan Bemelmans petas ke iu transprenu de li, tro ŝarĝita, la voĉlegadon
de “Esperanta Ligilo” (por 12 pagantaj abonantoj). Fine s-ro Ilja Miklaŝevskij
petas kunlaboron ĉe interŝanĝo de Esperanto-materialoj, i.a. per la reto.
ĴURNALISTOJ
KUNVENIS
Dimanĉon, la 30-an de
julio, en la salono Maschler, kunvenis ĵurnalistoj sub la iniciato de TEĴA
(Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio). La kunvenon prezidis vicprezidanto
s-ro YAMASAKI Seiko, anstataŭ s-ro Stefan Maul, kiu forestis pro malsano.
Kolektiĝis 11 kongresanoj, inkluzive de 5 TEĴA-membroj. La sekretario/kasisto
laŭtlegis saluton de la Prezidanto S. Maul, kiu skribis interalie: “Kiel scias
precipe la ĵurnalistoj inter vi, la ankoraŭ daŭranta revolucio en komunikado -
precipe la pli kaj pli potenca interreto - draste ŝanĝis kaj ŝanĝos ankaŭ laboradon de ĵurnalistoj. Bedaŭrinde la
teknika progreso ofte estas akompanata de perdo de kvalito. Rapideco pli gravas
ol solida informado, distro pli gravas ol serioza enhavo ktp. Jen defio por
konsciaj ĵurnalistoj.” La sekretario klarigis la historion de la Asocio por la membroj kaj raportis ke la
financa stato de la Asocio estas solida por permesi eldonadon de la organo
“Internacia Ĵurnalisto”, 3-4-foje jare, post la krizo antaŭ kelke da jaroj. Du
el la ĉeestantoj aliĝis al la Asocio.
(k. n. 59 kaj k. n. 670)
KOMITATA
LABORGRUPO II
Temo:
Agado en Afriko
Tri komitatanoj, nome
Renee TRIOLLE, Tantin ACKERMANN kaj GBEGLO Koffi, povis pritrakti sep punktojn:
1. KONFLIKTOJ
INTER SAMLANDAJ ESPERANTISTOJ
Notindas, ke en kelkaj
landoj jam malaperas konfliktoj. Por ne inciti aliajn konfliktojn, necesas, ke
rivalaj grupoj ne ricevu apogon de eksterafrikaj esperantistoj, kiuj bonvolu ĉiam rilati/kontakti kun la
respondeculoj pri la Afrika agado, kiam ili ŝatus helpi al E-grupoj en Afriko.
2.
MISKONDUTOJ DE AFRIKAJ ESPERANTISTOJ
Furoras petoj
diversaj kaj misuzo de la adresoj
en la Jarlibro. Kiuj ricevas petojn de afrikanoj pri io ajn, tiuj ĉiam respondu
al la afrikanoj. Neniu estas devigata doni kio estas de li/ŝi petata. Neniu
afrikano ofendiĝos kiam oni ne donos tion, kio estas petata. Ili komprenos la
afablajn respondojn, kiuj klarigos al ili, ke ne decas petadi. Afrikanoj
bezonas pli la amon de siaj gesamideanoj ol ties monon. Pri la misa uzo de la
Jarlibro, rimarkiĝas, ke ne nur afrikanoj faras tion. Tial estas necese, ke ĉiuj
esperantistoj estu singardaj kiam al ili venas leteroj kun strangaj petoj/proponoj en aliaj
lingvoj, pri komerco, moninterŝanĝo, ktp. Ili simple ne respondu tiujn
leterojn. La Laborgrupo rekomendas, ke la CO daŭre disponigu la Jarlibron al ĉiuj
por ne puni esperantistojn de la lando, de kie venas la petoj.
3.
BUĜETO POR ESTRARA AGADO
Ĉar neniu estrara
posteno povas aktive funkcii, kiam ne estas mono disponigita al ĝi la
Laborbrupo opinias oportune proponi al la komitato, ke ĝi disponigu buĝeton por
la agado de ĉiu estrarano.
4.
ORGANIZADO DE UK EN AFRIKO
La nuna stato de la
movado en ĉiuj unuopaj landoj en Afriko ne ebligas okazigon de UK en Afriko,
sed plej favoras regionajn renkontiĝojn, kiujn partoprenu ankaŭ eksterafrikaj
esperantistoj. La partopreno de eksterafrikanoj pruvos al la afrikanoj:
- esperantistoj - ke
ili estas subtenataj de aliaj esperantistoj,
- neesperantistoj - ke
ne nur Afriko lernas Esperanton, kaj tial ili interesiĝos pri nia afero.
Eksterafrikaj esperantistoj do klopodu
viziti regule Afrikon.
5.
RAPIDA KOMUNIKADO
Neniu dubas, ke la
Interreto estas necesa. Sed afrikanoj ne havas la rimedojn: manko de komputiloj
estas la unua problemo. Dume, ekster Afriko homoj tiom sekvas la modon, ke ili
regule havigas al si novajn maŝinojn. La
malnovaj fariĝas forĵetendaj. Konsilindas sendi tiajn komputilojn kaj
ceterajn al Afriko, per helpo de flugkompanioj kaj aliaj internaciaj entreprenoj,
al kiuj direktindas petoj pri
transporto al Afriko.
6.
ESPERANTO EN LANDOJN, KIE NE JAM ESTAS ESPERANTISTOJ
La Laborgrupoj
rekomendas bone koncentri la fortojn por zorgi pri la jam ekzistantaj E-kernoj.
Enkonduko de Esperanto ekzemple en Etiopion ne nun tre necesas. Sed se en tiaj
landoj estas interesatoj, al tiuj estu prezentata la E-lernado.
7.
REALIGO DE LA PLANO “PRIORITATO AFRIKO”
La progresigo de la
Agado en Afriko bezonas apartan paŝon. Tial estas starigita la plano PRIORITATO
AFRIKO. Tiu plano jam ekfunkcias, sed bezonas pli da rimedoj. La esprantistaro
estas petata la planon subteni morale kaj finance. Interesiĝo pri la projekto
“Prioritato Afriko” multe helpos plibonigi la agadon.