STEL-AVIVO
Senpaŭze
5
AZIA
AGADO
Okazos dufoje la kunsidoj
pri azia movado:
- la UNUA kunsido okazos en
la nomo de Azia Komisiono, kadre de fermita kunsido, je la 13h30 dimanĉe en la
salono Dratwer, kaj partoprenos nur KAEM-anoj kaj po unu plenrajtigita
reprezentanto de landaj asocioj.
- la DUA kunsido okazos je
la 14h15 lundon en la sama salono,
nome de azia agado, kiun rajtos partopreni ne nur ĈIUJ azianoj sed ankaŭ
ali-kontinentanoj. KAEM bonvenigas
multajn partoprenantojn en la kunsido.
A›TORAJ
DUONHOROJ
Dimanĉon:
je la 11h00
Gunnar Gallmo, aŭtoro de “Mokrokalvo”, interpreto de skandinavaj mitoj;
je la 16h00
Yasuo Hori, regula kunlaboranto de “Monato”, aŭtoro de tri volumoj de “Raportoj
el Japanio”.
Lundon je la
16h00 Geraldo Mattos.
AFRIKO
(2)
Vendredon,
la 28-an de julio 2000 okazis la dua afrika kunveno. Dek tri gesamideanoj
klopodis serĉi rimedojn por progresigi la movadon en Afriko. Temis ĉefe pri
efektivigo de la plano
PRIORITATO
AFRIKO
La ĉi-sekva
agad-programo de UEA havas la nomon de simila programo de UNESKO, kvankam la
enhavo, en tiu ĝenerala kadro, rilatas precipe al tio, kion la
Esperanto-movado povos fari en Afriko dum la venontaj jaroj. La vorto “prioritato”
montras la punktojn, kiujn afrikanoj trovas prioritataj en sia agado.
1-a
punkto: Esperanto: lingvo afrika - Temas pri komenca instruado de la lingvo al
afrikanoj laŭ la ĝisnuna praktiko. Pli da emfazo estu donata al instruado pere
de afrikaj lingvoj, al instruado fare de afrikanoj mem, al instruado de
perfektigaj kursoj, al tradukado al Esperanto de literaturaj verkoj en afrikaj
lingvoj, al verkado de libroj fare de afrikanoj.
2-a
punkto: Esperanto: movado afrika - Temas pri klopodoj por stabiligi la movadon
en landoj, kie ĝi ekzistas, doni prestiĝon al ekzistantaj Landaj Asocioj kaj
fondi aliajn en landoj, en kiuj ili ne ekzistas. Ankaŭ pri
la stabiliĝo de la Afrika Oficejo temas ĉi tiu punkto. La landaj
movadoj komencu financi sin mem kaj gvidi la informadon ankaŭ
al lando, kie nun ne estas esperantistoj.
3-a
punkto: Esperanto-lernejoj - Temas pri malfermo de lernejoj en afrikaj landoj:
akirado de grundo kaj konstruado sur ĝi de la lernejo. En ĉiu
lando, la lernejoj funkciu kiel normala enlanda lernejo laŭ la
enlandaj leĝoj, kaj Esperanto estu instruata en ili. La unua eksperimento
okazos en Togolando.
4-a
punkto: Helpo al afrikaj lernejanoj - Kolektado de eŭroplingvaj
lernolibroj, ĉefe pri teknikaj fakoj, kaj donacado de ili al
afrikaj lernejanoj.
5-a
punkto: Fondaĵo Afriko - Temas pri kolektado de sufiÊe granda kapitalo, el kies
rento oni povos financi la agadon en Afriko.
6-a
punkto: Realigo de etaj projektoj - Temas pri trovado de helporganizoj, grupoj
aŭ
unuopuloj, kiuj financu projektojn de afrikaj esperantistoj. Bestobredado,
agrokulturo, fiŝado, ktp.
7-a
punkto: Integriĝo de Afriko en la tutmonda Esperanto-komunumo - Ne manku
afrikanoj en la gvidorganoj de la internaciaj Esperanto-organizaĵoj, precipe
TEJO kaj UEA. Estu klopodoj, ke afrikanoj povu ofici en la CO de UEA, volontuli
por UEA aŭ TEJO.
La tuta agado okazos
sub la respondeco de la Afrika Komisiono de UEA, kiun vi povos kontakti rete je
la adresoj: Gbeglo Koffi - esp.togo@cafe.tg aŭ Hans
Bakker - hbakker@groenlinks.nl.
Ĉiuj
partoprenantoj faris belegajn proponojn, kiuj ege helpos en la realigo de la
plano. La disponebleco de la sudafrika movado kontribui en tio estas tute
granda sukceso jam. Ĉar Afriko helpas al Afriko. Afriko ŝatus esti memstara: la
realigo de la projekto igos, ke la movado en Afriko, per sia funkciado daŭre,
ne atendos, ke mono unue iru en la kason de la Afrika Fondaĵo. Aliaj
kongresanoj kontaktu la Afrikan komisionon, proponante rimedojn.
OPINIOJ
PRI LA 85-a UK
LA›DOJ
La prelego “Juda
humuro” estis perfekta. Bonŝance jam hejme mi legis fake pri la temo. Kun plej
granda intereso kaj plezuro mi aŭskultis.
Elkoran dankon! (k.n. 647)
KRITIKOJ
Starante mi ĉeestis dum
aranĝo en salono Dratwer. Ĉirkaŭ 8 personoj sidis sur la planko. Mi iomete ne
komprenis la situacion, ĉar estis loko por dek pliaj seĝoj. (k. n. 474)
Mi volis partopreni en
iu ekskurso sabate. En la unuaj tagoj la atendovico estis longa. Kiam mi devis
pagi, neniu ekskurso havis liberajn seĝojn. “La koverto estis malplena”. Mi
esperis, ke ili povos havi alian
liston. (k. n. 331)
KUNVENO
DE
EPĈ-LEGANTOJ
En la salono Hodler
okazis kunveno de legantoj de “El Popola Ĉinio”, kiun prezidis la redaktoro kaj
partoprenis ĝin redakcianoj. La gazeto, kiu en majo festis sian 50-jariĝon,
fariĝis grava informilo de la Ĉina Respubliko kaj E-movado ĝenerale. Estis proponoj ke la gazeto iom ŝanĝu
la redakciajn tekstojn, ke estonte ĝi aperigu pli da literaturaĵoj, pli da tekstoj
pri Esperanto tra la mondo, eĉ pri apero de la infana paĝo.
Kvankam “El Popola Ĉinio” fariĝis
fakte internacia, kun kelkmil abonantoj tra la tuta mondo, la partoprenintoj
estis por plia internaciiĝo de la gazeto.
Krom tiu kunveno
okazis ankaŭ kunveno de aŭskultantoj de Ĉina Esperanto Radio Internacia, kiu
antaŭ nelonge festis 35-an datrevenon. Fakte, ĉi tiu radio-stacio ne estas aŭdebla
tra la mondo, pro kio la ĉeestantoj klopodas ke ĝi atingeblu pere de interreto.
Tiam la aŭskultantoj estus dekoble pli multaj.
(k. n. 670)
IKEF, Internacia
Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, lundon vizitos la faman ESHED, produktanton de
robotoj kaj aliaj altteknologiaj sistemoj.
Aliĝu ĉe la budo de
IKEF.
Partopreno en
buskostoj: 20 sikloj.
Forveturo: lundon je la
9h00, antaŭ la kongresejo.
(k. n. 523)
BANKEDO KAJ
KONGRESA
BALO
“Mi ne bankedas, ĉar
la manĝo neniam valoras la elspezon”, mi ofte aŭdis dumkongrese. Ĉi- jare tio
certe ne taŭgas. Ne nur la pladoj estis tre diversaj kaj bongustaj, ankaŭ pri
trinkaĵoj oni bone zorgis. Eĉ post la deserto oni ne nur alportis kafon aŭ
teon, sed ankaŭ denove akvon kaj oranĝosukon tiel ke alvenintaj amikoj por la
balo iom povis profiti. La orkestro tiel bone muzikis ke homoj kiuj intencis
nur iom flari la etoson subite troviĝis inter la dancantoj. Granda surprizo
estis, ke la kantisto de nacia vespero denove kantis por ni. Preskaŭ
seninterrompe la muzikistoj ludis kaj la aŭskultantoj/dancantoj amuziĝis. Ĉu
nun iliaj piedoj doloras kiel la miaj?
(k. n. 182)
BRILAJ
PREZENTOJ
Ne estas kutimo laŭdi preleganton de la internacia
kongresa universitato antaŭ ol la serio de lia/ŝia prelegoj finiĝis. Mi tamen
jam nun volas atentigi ĉiujn legantojn de la kuriero pri la okazaĵoj en la
salono Olswanger, kie s-ro Tonkin eble klopodas prelegi pri la verkoj de
Shakespeare, sed ofte li vere ludas la spektaklojn. La homoj kiuj devas frue
vekiĝi por ĉeesti, revenas. Gajaj ridoj de tempo al tempo ondas tra la salono.
Kuniĝas memoroj pri legitaj aŭ viditaj spektakloj kun deziro spekti pli.
(k.
n. 182)
AĈETEBLAS
KASEDOJ
PRI LA
NACIA
VESPERO
Aĉetu
ĉe la Informejo!
KATOLIKA
MESO okazos dimanĉon je la 12h00 en la preĝejo de
Sankta Petro en Jafo, kiun oni atingas piede laŭ la strato apud la strando, aŭ
per buso n-ro 8, de la haltejo
kontraŭ la kongresejo. La meson celebros pastro Manfred Odenwald (k.n. 631).
MEDICINISTA
KUNVENO
Ĵaŭde, la 27-an de julio
okazis la kunveno de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). Ĉeestis 28
personoj el 15 landoj. Prezidis kaj raportis d-ro I. FERENCZY (k.n. 288). Li
raportis inter aliaj pri la sukcesa kunlaboro kun la fervojistoj (IFEF). Dum la
fervojistaj E-kongresoj UMEA donis la sanitaran deĵoron ili interŝanĝis
eldonaĵojn ktp.
La ĉi-jara UMEA -
SHINODA-PREMION ricevis s-ino GU JIENHUA (Ĉinio) pro sia verkita vortaro
Esperanta-ĉina-angla. Venontjare estos la 100- jara naskiĝdatreveno de d-ro
HIDEO SHINODA, iama prezidanto de la Asocio. Li mortis en la jaro 1984. UMEA
deziras inde festi la datrevenon. La Internacia medicinista E-konferenco okazos
en urbo OSIJEK, antaŭ la UK (Zagrebo, Kroatio).
Inter la alparolantoj,
prof. R. SACHS, prezidanto de ISAE salutis la ĉeestantojn kaj proponis viglan
kunlaboron kun la medicinistoj.
d-ro I.
Ferenczy (k.n. 288)
NACIA
VESPERO
Kvankam la kvalito de la
spektaklo estis tre kontentiga, oni povas bedaŭri, ke ĝi ne vere kongruis kun
la kongresa temo.
Dancistaro militvestita ne
tre taŭge ilustris “kulturon de paco”, krome dum kongreso de pacamantoj.
Oni povas ankaŭ esperi ke
la araba kulturo aperos alimaniere ol tra la Jemen- hebrea.
Mi eĉ konfesas, ke mi reve
imagis spektaklon finiĝantan apoteoze per komuna programero de du artistaj
grupoj, unu hebrea, alia araba, unuiĝintaj en esperantlingva kanto. Tio jes ja
estus respegulinta la kongrestemon “Lingvo, kulturo de paco”. Bonŝance, la
revo ĝuste ekzistas por helpi min eskapi la realan vivon.
(k. n. 479)
ALVOKO
AL KRISTANOJ
Karaj kaj estimataj
kristanaj gefratoj inter la partoprenantoj de la 85-a UK!
La KELI-prezidanto pastoro
Adolf Burkhardt petis la germanan KELI-membron Gerhard Hofmann preni la
respondecon pri la kunveno de la Kristana Esperanta Ligo Internacia.
La KELI-kunveno okazos lunde (31-an
de julio) inter 12h30 kaj 14h00 en la salono Dratwer (Golan). Kune kun d-ro
Puramo Chong, kiu estas KELI-membro ekde 25 jaroj, G. Hofmann preparis
programon, kiu verŝajne estos interesa por ĉiuj kristanoj. Interalie vi aŭdos
salutvorton de A. Burkhardt per sonbendo kaj prelegeton de P. Chong pri la
situacio de kristanismo en ambaŭ (suda kaj norda) Koreioj.
Ĉar dum nia UK ne okazos ekumena
diservo ni tre kore invitas ĉiujn kristanojn partopreni al la KELI- kunveno.
Gerhard Hofmann Puramo Chong
FERVOJISTA
KUNVENO
Vendrede, la 28-an de julio
okazis la kontaktkunveno de IFEF. Istvan Gulyas, vicprezidanto de IFEF
prezidis kaj raportis pri la pasinta IFEF-kongreso.
La kunvenon ĉeestis 21
kongresanoj el dekunu landoj.
En la nomo de la
Estratro de UEA Petro Chrdle salutis la ĉeestantojn, kaj detale informis pri la
sekvontjara IFEF kongreso okazonta en Tabor (Ĉeĥio).
D-ro Imre Ferenczy,
prezidanto de UMEA faris fakprelegon pri la spertoj de la kunlaboro inter
fervojistoj kaj medicinistoj.
Poste sekvis vigla diskuto pri
movadaj aferoj, varbeblecoj, edukado kaj pri la manko de la junularo en la
Esperanto- movado.
(k. n. 287)
ATENTU!
Hungardevenaj esperantistoj kiel kutime dum la UK-oj oni renkontiĝas la 30-an
de julio 2000 (dimanĉe) je la 19h30, ĝis la 20h30 en la salono Hodlet. Oni
atendas vin. VARUNK.
SAT-kunveno
La 27-an de julio en la
salono Maschler inter la 11h45 kaj 12h30 okazis kunveno de SAT, kiun gvidis Yamasaki
Seiko. La SAT-plenumkomitaton reprezentis Floreal Gabalda. Partoprenis 40
homoj, el kio 14 nemembroj de SAT.
Nome de faka agado de UEA
la kunvenon salutis Petro Chrdle. Sian mesaĝon al la kunveno sendis Yves
Peyrant, kiu elstarigis la neceson de unuiĝo por trovi taŭgan solvon de la
ekzistantaj krizoj.
El la demandoj de la
partoprenantoj ni elstarigu la jenajn:
- Jacques Caubel
rekomendas, ke la landnomoj klare aperu, sed la respondo ricevita estis, ke
SAT-membroj estas mondcivitanoj, kaj tial la landnomo ne gravas.
- Margarete Bettmann
demandis ĉu estas arabaj SAT-membroj.
Ĉar la asocio ne atentas pri tiaj statistikoj, la demando estas malfacile
respondebla. Ĉiuj, kompreneble ankaŭ araboj, estas bonvenaj en SAT
- Vincent Charlot petis
pri raporto el la ĵus okazinta SAT- kongreso en Moskvo. Yamasaki, kiu
partoprenis nur dum 3 tagoj, donis skizon. Li aparte elstarigis la proponon de
Martin Bustin, kiu sugestas ke la SAT-plenumkomitatanoj ne devige estu nur en
la sama urbo.
Kep Enderby, SAT-membro,
nuna prezidanto de UEA, elstarigis, ke la nocioj pri naciismo, naciulo estas
nur en la homaj mensoj, ĉar la homoj nur hazarde naskiĝas en unu aŭ alia loko.
Dieter Rooke demandis “Kio
estas SAT?”, kaj Gabalda sendos detalajn informojn.
(redakcia
teksto laŭ la protokolo de G. Ledon)
ARTISTOJ
KAJ ARTISTINOJ
KIE
VI ESTAS?!?
NI ATENDAS VIN
DIMANĈON JE LA 11h00 ANTA› la
ENIREJO de LAPENNA
Provludoj por
la Internacia arta vespero daŭros ĝis la 14h00 en la salono Zamenhof.
(Tiuj kiuj
venos post la 11h00 devas serĉi la malantaŭan enirejon (ĉe kafo-baro) al Zamenhof,
ĉar ne eblas eniri tra la salono Lapenna).
ANONCO
POR KANTEMULOJ
INTERNACIA
ĤORO
FUNKCIAS
Gvidas: Tova
Ben-Cvi (Israelo) kaj
Elena Puĥova
(Rusio-Ĉeĥio)
Venu laŭ la
tempo anoncita en la Kongresa libro.
(Vendredon kaj
dimanĉon je la 18h30
kaj lundon je
la 12h30).
Anonco
por la partoprenintoj de la
PLAĜBALO
(okazinta
lastan mardon)
La LKK
decidis redoni al vi parton de la pagita kotizo. Pri la preciza sumo oni povos
decidi nur post la fintraktado kun la “nutriga” restoracio. La repago estos
farota per kreditigo de la UEA-konto de la mendintoj.
KUNVENO
DE VIRINOJ NE MANKIS ANKAŬ ĈI-JARE
Ĵaŭde ek de la 10h45 ĝis la 11h30
en Salono Maschler okazis la
kunveno de Virina Agado. Ĉeestis 25 homoj kaj gvidis f-ino CHOI YUN HUY,
Hortensio.
Jam pasis du jaroj de kiam
ĝi fondiĝis kaj la ĉeestantoj rimarkis, ke membroj solidariĝas jaron
post jaron kaj ili proponas pli konkretajn aferojn por virina agado.
Estis kelkaj proponoj jene:
• ni aliĝu al UEA en baldaŭa
estonteco,
• ni elektu multe da
virinoj agemaj kaj laboremaj en Esperantujo,
• ni laboru ne nur ene de
movado, sed ankaŭ ekster ĝi,
• ni interŝanĝu
opiniojn kaj proponu per ret-poŝto,
Ne mankis kritikoj pri la
diskriminacio inter viroj kaj virinoj jene:
• ofte
oni elektas virojn por labori kaj virinojn por ornami eĉ en
Esperantujo,
Unu grava miskompreno estas
ke virina movado estas feminisma movado, sed ne.
Laste gvidantino proponis, ke ni
havu propran hejmpaĝon se eblas.
Virina agado daŭre
havas jarkunvenon en estontaj UK-oj kaj en aziaj kongresoj.
Apartan dankon al viraj ĉeestantoj,
speciale al d- ro Werner Bormann.
(k.
n. 227) hortensio@hanmail.net
TEMPOTRAKO
UNUAFOJE
EN UK
La TEMPOTRAKO estas sociala
terapio, kiu helpas la homojn liberiĝi de antaŭnaske spertitaj ŝokoj kaj traŭmoj.
Ĝi funkcias jam
plurajn jarojn en Germanio, iris dufoje al Afriko. En 1990, dum la Unua afrika
kongreso en Togolando, ĝi estis prezentita al la kongresanoj. En julio 1995
okazis unusemajna seminario pri ĝi en la ĉefurbo Lome de Togolando.
Travagante nun la tutan
mondon, ĝi atingas ankaŭ la Universalan Kongreson de UEA.
Dum la 85-a UK en Tel-Aviv
la metodo estas prezentata al la kongresanoj pere de Margareta Bettmann (k. n.
121) ĉe la budo “Tempotrako” - Afrika agado kaj Gbeglo Koffi (k. n. 95).