STEL-AVIVO
Senpaŭze
4
KONGRESA
TEMO
KIA
KULTURO? KIA PACO? KIA LINGVO?
(Humphrey
Tonkin)
En tiu ĉi unua prezento de
la kongresa temo, Humphrey Tonkin levis kelkajn demandojn por konsidero de la ĉeestantoj.
Ni ilin prezentas al la kongresanaro ĝenerale, kun instigo ke oni partoprenu
la ceterajn kunsidojn pri la kongresa temo.
1. Ĉu Esperanto estas aŭtentike
alia ol aliaj lingvoj? Ĉu ĝi vere povas roli kiel lingvo de la paco?
2. Se jes, ĉu ni
devas ŝanĝi la metodojn, kiujn ni uzas por utiligi kaj disvastigi Esperanton?
3. Kiujn konkretajn paŝojn
ni povas fari por plifortigi la rolon de Esperanto kiel lingvo de la paco?
4. Kiun rolon ni povas ludi
kiel privataj civitanoj en la lukto por pli justa mondo kaj la kreo de kulturo
de paco?
5. Kiel mastrumi mondon de multaj
kulturoj kaj multaj lingvoj?
TRANSPORTO
POR REVENFLUGOJ
Kongresanoj kiuj mendis
transporton al la flughaveno bonvolu NEPRE viziti la giĉeton Loĝiga servo aŭ/kaj
Ekskursoj por informi pri la detaloj: dato, dato de reflugo, horo, flugmaniero,
hotelo de kie oni ekas, horo de la starto de la hotelo. Sen tio ne eblas
organizi la transporton kaj LKK ne respondecas pri eventuale neuzota servo. Se
vi ne loĝas en iu el la kongresaj hoteloj aranĝitaj pere de UEA (Dan Panorama,
Metropolitan, Tal, Top, Moss, Adiv, Sun Bat Jam) vi devas informi kie kolekti
vin por la transporto.
KONFIRMADO
DE
FLUGOJ
Ĉiuj kongresanoj kiuj venis
fluge devas MEM rekonfirmi siajn reflugojn almenaŭ 72 horojn antaŭ la foriro ĉe
siaj respektivaj flugkompanioj. Ĉiuj akceptejoj de la hoteloj devas laŭleĝe fari tion por ĉiuj klientoj. Se estas
iuj ajn ŝanĝoj de la reflugaj detaloj bonvolu nepre informi la ekskursan giĉeton
(Esti Saban) pri tio.
ESTRARO
RESPONDAS
Viglis, kiel kutime, la
neformala renkontiĝo de la Estraro kun la membraro de UEA. La pridemandado
tuŝis plurajn temojn ekde la malfacilaĵoj por blinduloj partopreni UK-oj al la
rolo de estrarano pri kulturo. Apartan atenton oni dediĉis al la utiligo de
Interreto en la nuna interna kaj ekstera informado kaj kiom UEA ekspluatas ties
eblecojn. Kiel kutime, la publiko prezentis ankaŭ plendojn ligitajn al la nuna
kongreso, kun aparta atento al la problemoj ĉe junulargastejoj, al la maltaŭgeco
de la kongresejo ktp. La ĉeestantaro starigis poste demandojn pri la estontaj
UK-oj: kiel oni elektas landon, urbon, ejon. Kaj fine oni tuŝis politikajn
temojn kiel la neŭtralecon de UEA kaj la alvenintajn dum la jaro plendojn
rilate la nunan UK-on.
LA
RENDEVUA TABULO TROVIĜAS KONTRAŬ- FLANKE DE LA SALONO ZAMENHOF EN LA VESTIBLO.
ATENDAS
VIN MULTAJ LETEROJ.
INTERESAĴOJ PRI LA BELARTAJ KONKURSOJ
Dum la kunveno de Belartaj
Konkursoj, dum kiu enkonduke parolis Vilmos Benczik, prezidanto de la Komisiono
pri Belartaj Konkursoj, ni aŭdis, ke ĝis nun 600 verkistoj estis premiitaj. El
tiuj 600 premioj, al Marjorie Boulton iris 22 premioj. La plej multajn premiojn
en la 51-jara ekzisto de la Belartaj Konkursoj gajnis Britio - pli ol 100 premiojn,
dum la duan lokon okupas Hungario kaj la trian Italio.
ILI
ESTIS ĈI TIE
Laŭ longtempa tradicio,
en UK-oj ni ĉiam volonte spektas Naciajn Vesperojn, kiuj povas rakonti multon
pri la gastiga lando. Tamen, la karakteron de Israelo pli konvene spegulas…
Internacia Vespero. Ĉar tiu nomo ja pli taŭgus por la spektaklo de la folklora
trupo Anaĥnu Kan (“Ni estas ĉi tie”), kies dancoj kaj kantoj radikas jen en
Hispanio, jen en Rusio kaj Litovio - kio ne mirindas en lando kun loĝantoj
enmigrintaj el ĉiuj mondregionoj, kiuj kunportis siajn tradiciojn kaj kutimojn
en la malnov-novan patrujon. La lertmovaj junaj dancistoj kaj beltembraj
korusanoj de Anaĥnu Kan katenis la atenton de saloneg-pleno da kongresanoj,
same kiel ĝiaj du solo-kantistoj. Alternis melodioj tutmonde konataj kun muzikeroj
judaj kaj jidaj; ni estis eĉ komplezitaj, pli ol unu fojon, per Esperantlingva
kantado.Videble ne sufiĉis du horoj da movoj kaj melodioj: la entuziasma
spektintaro nur hezite disiris post unu sola biso.
A›TORAJ
DUONHOROJ okazas en la Libroservo.
Vendrede vi povas renkonti
je 11h00 Moissej BRONŜTEJNO kaj
je 16h00 Claude PIRON.
Venu, aŭskultu, demandu
– aĉetu kaj legu!
ĈU
LA ZAGREBA KONGRESO
JAM
KOMENCIĜIS?
Vi certe jam povis vidi ke
estas vigle ĉe giĉeto de sekvontjara UK, al kiu jam aliĝis pli ol 40
geesperantistoj. La organizantoj miras pri nombro de alikontinentaj aliĝantoj,
inter kiuj la plej multaj estas brazilanoj.
Hodiaŭ la giĉeton vizitis ankaŭ
reprezentantoj de la plej granda kroata turisma agentejo “Generalturist” kaj
Kroata turima unuiĝo kiuj kunlaboras pri organizado de UK en Zagreb.
La zagrebanoj tre serioze
komprenis kio atendas ilin kaj jam nun vi povis rimarki ilin dejori ĉe diversaj
servoj de telaviva kongreso por spertiĝi,
Ĝojigas la fakto, ke la
plej granda kroata gazeto “Veĉernji list”, kiu promesis per ĉiutaga informado pri
UK kontribui al sukceso de la 86-a UK jam eklaboris tiucele. Nome, ili aperigas ĉiutage informojn pri tio kio
okazas en Tel Avivo. Tial ni povus diri ke la zagreba kongreso jam komenciĝis,
AFRIKO
EN ISRAELO
La 27-an de aprilo 2000
Afriko plurfoje aperis en la salonoj de la kongresejo:
- En la salono Hodler
la komitatanoj pliafoje pritraktis la raporton pri la agado en Afriko.
- En la salono Maschler
okazis komitata gruplaboro. S-inoj
Renee Triolle kaj Tantin Ackermann laboris kun Gbeglo Koffi. Ili povis
paroli pri gravaj aferoj koncerne la movadon en Afriko.
- En la salono
Olswanger okazis la unua afrika kunveno. Pli ol tridek kongresanoj a"dis
raportojn pri la movado en Afriko. Ĉeestis kvin afrikanoj: 4 el Sudafriko kaj unu
el Togolando. La movado en Sudafriko, Tanzanio, Ganao, Niĝero, Kongolando,
Madagaskaro, Benino, Senegalio ktp. estis priparolita. Ne mankis vortoj pri la
rilatoj inter afrikanoj kaj eksterafrikanoj; la kunvenantoj ricevis la novan
planon “Prioritato Afriko”, pri kiu ili parolos dum la dua kunveno.
Tiu unua apero de Afriko en
Israelo iel montras la homojn
kiuj vere interesiĝas pri la movado en Afriko. La afrikanoj dankas Êiujn, kaj
precipe s-inojn Renee kaj Tantin kiuj sincere subtenas Afrikon.
(k. n. 95)
INFANA
KONGRESETO VIGLAS, VIZITOS ...
Rapide amikiĝis
la 18 infanoj, eĉ kelkaj antaŭ ekiro al la kongresejo, junulara vilaĝo
Hadassim, 30 km norde de Tel Aviv. Pro la multaj devenlandoj (CA, FR, DE, HR,
HU, IL, JP, NO, RO) eblecoj krokodili mirinde malgrandas. Duono de la infanoj
estas denaskuloj; Êe aliaj la nivelo tre varias - kiam infana ludado postulas
komunikadon, oni atingas mirigajn solvojn kaj progreson.
Post interkonigaj ludoj kaj
tuttaga ekskurso al akvo-parko ŝfaim, la infanoj pentris tolaĵojn, kiujn ili
montros en la Tago de la lernejo (salono Lapenna ekde 11h40). Kiu volas
konatiĝi kun ĉi tiu unika pluvivigejo de nia lingvo - venu al tiu kunsido de
ILEI, kiu komenciĝos je la 9h00.
(k.n. 264)
REZULTOJ
DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA
EN
2000
POEZIO:
1-a premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro “Neĝa
fantazio”;
2-a kaj 3-a premioj: ne aljuĝitaj.
Honoraj mencioj: Stefan MacGill (Hungario) pro
“Letere etere”, kaj Nikola Raŝiĉ (Nederlando) pro “Telefonvoko al postmoderno”.
Partoprenis 40 poemoj de 17 aŭtoroj el 12
landoj.
PROZO:
1-a premio: Julia Sigmond (Rumanio) pro “Mi ne
estas Mona Lisa”;
2-a kaj 3-a premioj: ne aljuĝitaj.
Honoraj mencioj: Claude Schroeder (Francio) pro
“Amletero” kaj Tibor Kristaly (Hungario) pro “Leon-vilaĝo”.
Partoprenis 11 verkoj de 8 aŭtoroj el 8 landoj.
TEATRAĴOJ:
Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 1 verko de 1
aŭtoro.
ESEO:
Premio “Luigi Minnaja”: Sten Johansson (Svedio)
pro “Kiel legi - ĉu legi - Stellan Engholm?”;
2-a premio: Nikola Raŝiĉ (Nederlando) pro
“Digrafio: speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo”;
3-a premio: Sten Johansson pro “Belartaj
Konkursoj de UEA 1950-1999”;
Honora mencio: Carmel Mallia (Malto) pro “La
vojo”.
Partoprenis 4 eseoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj.
KANTO
PREMIO “Ahn Song-san pri Kanto”: Tarcisio Lima
(Brazilo) pro “Diskanto” kaj “Ĉi-paĝa dezir’”;
2-a premio: Anja Karkiainen kaj Vesa Polkki
(Finnlando; resp. teksto kaj muziko) pro “La koroj batu”;
3-a premio: ne aljuĝita.
Partoprenis 6 kantoj de 4 aŭtoroj aŭ aŭtoraj
duopoj el 3 landoj.
INFANLIBRO:
Premio “Infanlibro de la Jaro 1999”: “La avo en
la ĉareto” de Gudrun Pausewang, tradukita el la germana kaj eldonita de Nora
Caragea (Germanio).
Partoprenis 5 libroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.
VIDBENDO
(La konkursaĵoj prijuĝotaj dum
la UK; la rezulto anoncota en la Fermo.)
En la ESPERANTOLOGIA
KONFERENCO (dimanĉon inter la 14h45 kaj 18h00, salono
Hodler) aŭdeblos jenaj prelegoj
Geraldo Mattos: EN LA
KOMENCO ESTAS LA VORTO (KIEL FARI VORTOJN).
Christer Kiselman:
PRISKRIBO KAJ NORMIGO DE MATEMATIKAJ TERMINOJ
CSEH-KURSO
kaj CSEH-SEMINARIO: Cseh aranĝoj fariĝis tradiciaj dum UK-oj. Ili ĉiam
reaktualigas ĉi tiun tipe Esperantan instrumetodon, pliriĉigitan per la
videokursa materialo Mazi en Gondolando. En la seminario oni studos kiel uzi la
Mazi-materialon pli efike. La seminario estas destinita al instruistoj, kiuj
deziras lerni la metodon aŭ akiri ateston pri ĝi. La seminarianoj devas havi la
libron “Baza Cseh-kurso” (10,90 eŭroj ĉe la Libroservo de UEA) kaj ankaŭ
observi la kurson. La kurson kaj la seminarion gvidos Atilio Orellana Rojas de
IEI en Hago. La partopreno en ambaŭ aranĝoj estas aparte pagenda. La kotizo por
la kurso estas 65 guldenoj kaj por la seminario 90 guldenoj por loĝantoj de A-
kategorio; por loĝantoj en landoj de B- kategirio la kotizoj estas 20 kaj 40
guldenoj respektive. La kotizo por la seminario inkluzivas la observadon al
la kurso.
HELPU
AL
HELPFLEGISTO
Naskiĝinte en togolanda vilaĝo en 1958, s-ro Kossi
Logossou, esperantisto ekde 1986, havis multe da vivmalfacilaĵoj: morto de la
gepatroj kaj fratoj, longtempa malsaniĝo, soleco, ktp. Feliĉe la Providenco
helpis, ke li nun, dank’ al katolikaj fratinoj de la vilaĝo, estas
helpflegisto. Li tiel havas iom da mono por vivteni sin. Sed lia situacio estas
nun pli malbona, ĉar multajn parencojn li prizorgas. Li ne povas ne fari tion,
sed ankaŭ devas pensi pri sia estonteco. Plia lernado por fariĝi flegisto estas
por li la sola solvo. Nun kiel li povas atingi tiun celon? Helpo de
esperantistoj estas bezonata. Helpemuloj kontaktu s-ron Gbeglo Koffi, estrarano
de UEA pri la Agado en Afriko.
(Mal)ĝojiga
sciigo al
GEFUMANTOJ!
Ĉar
ESTAS STRIKTE MALPERMESITE FUMI en la kongresejo, EKFUNKCIIS
FUM-ANGULO
Êe
la kongreseja lifto-halo.
Dankon
pro via
komprenemo.
SURLOKAJ
ALIĜOJ
1203
dmbm-j s-ro M. Gal Dembo,
124 Hagalil-str., IL-326 83 Haifa, Israelo
1204
s-ro Conrad Jackisch, llee N. Glienicke 2, 14482 Potsdam, Germanio
1205
s-ino Helen S. Merrick, 1085 Ranchero Y # 12, San Jose, CA, Usono
1206
s-ro Tadaŝi Naruo, Tenon-kjo, Kameoka-ŝi, Kioto-ju, Japanio
1207
s-ro Michael England, Langholms 6.20, 11733 Stockholm, Svedio
1208
s-ro Estacio Sardeiro Rodriguez, Caixa Postal 5049, Brazilandia - DF,
Brazilo
1209
s-ro Adair Sasconcelos, Caixa Postal 5049, Brazilandia - DF, Brazilo
1210 s-ino Shirlene V.
Areda, Caixa Postal 5049, Brazilandia - DF, Brazilo
1211
s-ino Oksana OsoÊenko, Miuca-Joav 51/517, 84796 Beer-ŝeva, Israelo
1212
s-ino Teresia Huffener, Ooststraat 47, 2547 XC Den Haag, Nederlando
1213
s-ro Wilfried E. w Bethge, Feldstr. 87, 28203 Bremen, Germanio
POSTKONGRESAJ EKSKURSOJ
(P1, P2)
Estas ege rekomendite
por la partoprenantoj de la ekskursoj, ĉeesti la kunvenon pri ĝeneralaj detaloj
koncerne tiujn ekskursojn: lunde, 31/7, ekskurso P1 al Jordanio - je la 10h00,
kaj ekskurso P2 al Israelo - je 11h00, en la salono Olswanger.
Tiuj kiuj ne povas ĉeesti
la kunvenon lunde, estas petataj kontakti - ĝis lundo - Miki (Mikaelon) a"
Nava ĉe la giĉeto Ekskursoj, por ricevi detalojn.
GRAVE
POR LA PARTOPRENANTOJ DE LA
EKSKURSO AL JORDANIO
1.
Bonvolu skribi viajn personajn detalojn (sur la anonctabulo) per klara
manskribo (per nekunligitaj literoj) - ekzakte kiel tiuj detaloj aperas en via
pasporto.
2.
Bonvolu alporti al la renkontiĝo validan pasporton + vizon al Jordanio.
3.
Kunportu la PRECIZAN sumon de 64 sikloj.
Via
kunlaboro ŝparos al ni longan atendadon ĉe la landlimo.
Bondeziras
al vi sukceson,
Nava Cinori kaj Mikaelo Karpati
Vi estas invitata al
SPIRITISMA KUNVENO (Salono Olswanger), lundon, la 31-an de julio inter la 12h00
kaj 13h30. (Spiritisma Pentate ŭko, Revelacio, Reenkarniĝo)
SANIĜO
PER SPIRITAJ FORTOJ - MEDICINE PRUVEBLA! En la prelego de Amikaro Bruno Groening la
kuracistino Katja Bueker prezentis la dokumentojn de saniĝo de surdeco kaj de
ostoporozo. Krome raportis pri
siaj saniĝo Detlef Meier de perturboj de la manĝkutimoj, deprimoj kaj pensoj
pri memmortigo, Harold Hombach de konstantaj dorsodoloroj kaj Anneke de Wal de
7-jara paralizo. Ripeto de la prelego estos en salono Maschler vendrede kaj
dimanĉe je la 9h00 kaj lunde je la 16h30.
ĈU VI SCIAS, KE ...
... en Belizo, Dominika Respubliko, Gvatemalo,
Haitio, Honduraso, Kubo, Panamo, Peruo kaj Salvadoro estas multaj dezirantoj
lerni nian lingvon, sed la manko de lernomaterialo estas granda malhelpo?
Por provizi la menciitajn
landojn per taŭgaj instruiloj estas bezonataj 1.000,00 eŭroj. Vi povas helpi
UEA realigi ĉi tiun projekton
per donacado de almena" NIS 10,00 al la fondaĵo “Ameriko”. Vian kontribuon
bonvolu transdoni al la UEA-kasisto aŭ ĉe la Amerika Budo.
(Atilio
Orellana Rojas, k.n. 525)
La Ligo de Samseksamaj
Geesperantisoj (LSG) invitas ĉiujn kongresanojn al sia informkunsido en la
salono Maschler, lundon je la 10h00. Tie ni diskutos la staton de gegejoj en
la regiono kun lokaj gastoj, kiuj
traktos la kongresan temon koncerne la vivon kaj akcepton de gegejoj en la
diversaj komunumoj.
Mi havas la agrablan
taskon refoje informi ke:
1. La Kongreso de LIBE
okazos en Plovdiv, Bulgario ekde la 5- a de aŭgusto 2000,
2. La Kongreso de la
fervojistoj (IFEF) okazos same en Plovdiv, Bulgario, en 2002.
La bulgaraj
esperantistoj bonvenigas vin en Plovdiv
Eva Bojaĝieva