STEL-AVIVO
Senpaŭze
3
Mesaĝo
de la
Ĝenerala
Direktoro
de
Unesko
Kun plezuro mi transdonas
korajn salutojn al la partoprenantoj kaj organizantoj de la 85- a Universala
Kongreso de Esperanto, kunveninta en Tel-Avivo sub la temo “Lingvo kaj
Kulturo de Paco”. Efektive,
Esperanto estas lingvo de paco, kreita por forĝi kompreniĝon inter ĉiuj homoj.
Estas ege konvene diskuti
pri “Lingvo kaj Kulturo de Paco” en la jaro 2000, proklamita de Unuiĝintaj
Nacioj Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Unesko vidas lingvon kiel vere
la ĉefan rimedon de dialogo, kaj dialogo akcelas interkompreniĝon. Lernado de
lingvoj, de lingvoj de aliaj popoloj kaj aliaj kulturoj, estas valora kontribuo
al “la laboro por antaŭenigi reciprokan konon kaj interkomprenon de popoloj”,
kiel difinas la bazajn celojn de Unesko ĝia konstitucio. Lingvolernado
malfermas la pordojn de komunikado kun aliaj kaj prezentas ŝancojn krei novajn
ligojn de interkompreno kaj amikeco. Jen ankaŭ la kialo, pro kiu lastatempa
rezolucio de la Interparlamenta Unio alvokas la ŝtatojn kuraĝigi siajn
civitanojn lerni lingvojn. Lingvoj, kiel iloj por pacaj rilatoj inter la nacioj
de la mondo, estas instrumentoj de kulturo de paco nun, kiam tutmondiĝo mallongigas
distancojn kaj pliefikigas komunikilojn.
Estas evidente, ke por
praktike realigi kulturon de paco, bazitan sur respekto al la vivo kaj digno
de ĉiu homo, sur senperforto, sur kultura diverseco kaj sur dialogo sen fanatikismo,
lingvo estas unu el la plej taŭgaj iloj. La fakto ke la lingvo de tiu ĉi
internacia kon-
greso estas Esperanto,
atestas pri la bona volo de ĉiuj partoprenantoj el tiom da landoj kaj pri la
forto de la Esperanto-movado, kiu ĉiam aktivis por starigi kontaktojn inter diversaj
popoloj, kontribuante al internaciaj kompreniĝo kaj paco per forigo de lingvaj
baroj.
Ni gratulas Universalan
Esperanto-Asocion pro tiu ĉi iniciato kaj, esperante ke la dialogo disvolvita ĉi
tie helpos akceli la pacprocezon kaj amikajn rilatojn en tiu ĉi regiono, mi
deziras al la Kongreso plenan sukceson.
Koichiro
Matsuura
NULIGO
DE TRANSPORTO
“AL”
KAJ “DE”
LA KONGRESEJO
Pro
teknikaj problemoj
la
semajna transporto de la
hoteloj
al la Kongresejo,
kaj
reen, devis esti
NULIGITA.
Ĉiuj,
kiuj mendis la bileton por tiu servo rericevos la monon.
Mesaĝo
de d-ro
L.
C. Zaleski-Zamenhof
Sinjoro
Prezidanto, Sinjoro Vicurbestro de la gastema urbo Tel-Avivo, Gesinjoroj
Honoraj Gastoj, Gesinjoroj Lokaj Komitatanoj,
Saluton al vi, estimataj
gesinjoroj, saluton al vi, geamikoj, venintaj de tre diversaj proksimaj kaj
malproksimaj lokoj sur nia terglobo, por kongresi, ĉe la sojlo de miljaroj, en
la patrolando de popolo, ene de kiu la Iniciatinto de nia lingvo serĉis iam
siajn antikvajn originojn.
Vi venis kongresi al la patrolando de Abrahamo, de
Jakobo, de Moseo kaj de Kristo, sed ankaŭ patrolando de Hillelo, teologo
vivinta tie antaŭ ĝuste du miljaroj, filozofo kies ideoj inspiris iamaniere la
Zamenhofajn.
Vi venis al la sankta lando
de tri grandaj religioj, lando de Dio, “kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj
egale en koro (Lin) sentas”.
Vi alvenis tien en la Jaro
de Kulturo de Paco, do, laŭ la difino de Unesko, jaro de la kompreno, de la
toleremo kaj de la solidareco inter la popoloj kaj inter iliaj kulturoj. Kulturo
de Paco, signifanta kulturon de valoroj, de kondutoj, gvidantaj senperforte al
universala justeco garantionta al ĉiu ajn la vivantan realecon de homaj rajtoj.
Kulturo de Paco, kontraŭstarante la minacon de pereo de la diverseco de nia
spirita heredaĵo, kies postlason ni ŝuldas al la estontaj generacioj.
Vi venis por debati la
rolon de la LINGVO ene de tiu KULTURO de PACO, debati la rolon de la LINGVO
kiel vehiklo de la kultura diverseco, diverseco prezentanta substancan faktoron
de la spirita riĉeco de la homaro. Vi venis por debati la rolon de la LINGVO NEŬTRALA,
lingvo ne ambicianta anstataŭi iun ajn lingvon nacian, ŝirmon de nacia kulturo,
tamen, en ĝia rolo de LINGVO INTERNACIA, kontribuanta al la kompreno kaj, pere
de kompreno, al la toleremo de kulturo de la najbaro, LINGVO servanta tiamaniere la ĉefajn faktorojn de la
KULTURO de PACO.
nia lingvo neŭtrala portas en si
implicite la Zamenhofan idealon de toleremo kaj de la amikeco, de la frateco
interhoma. La vortoj de lia “Preĝo sub la Verda Standardo”: ... kuniĝu la fratoj,
plektiĝu la manoj, / antaŭen kun pacaj armiloj!/ kristanoj, hebreoj aŭ
mahometanoj, / ni ĉiuj de Di’ estas filoj ... sonas tie ĉi ankoraŭ pli forte.
En la nomo de la familianoj
Zamenhof mi deziras al la 85-a Universala Kongreso de Esperanto plenan
sukceson kaj fortan eĥon tra la mondo, hodiaŭ, same kiel hieraŭ, kulturon de
paco soifanta.
Mesaĝo
de la Ĝenerala
Sekretario
de Unuiĝintaj Nacioj
Estas por mi granda plezuro
transdoni miajn plej varmajn bondezirojn al la 85a Universala Kongreso de
Esperanto.
La komenco de nova
jarmilo donas al ni unikan okazon por pripensi nian komunan destinon, en momento kiam ni estas
interkonektitaj kiel neniam antaŭe. La avantaĝoj de tutmondiĝo estas evidentaj:
pli rapida ekonomia kresko, pli altaj vivniveloj, novaj ebloj. Tamen komenciĝis
reago, ĉar la distribuo de tiuj avantaĝoj ne estas tre egala kaj ĉar la
tutmondan merkaton ankoraŭ ne ankras reguloj sur bazo de komunaj sociaj celoj.
La aparta rolo de
Unuiĝintaj Nacioj en la nova tutmonda erao deriviĝas el la universaleco de nia
membraro kaj niaj agadoj kaj el la komunaj valoroj kiujn esprimas nia Ĉarto. Estas
nia tasko certigi, ke tutmondiĝo donu avantaĝojn ne nur al iuj sed al ĉiuj, ke
paco kaj sekureco realiĝu ne nur por kelkaj, sed por multaj; ke ebloj ekzistu
ne nur por privilegiuloj sed por ĉiu homo ĉie. Pli ol iam ajn Unuiĝintaj Nacioj
estas bezonataj por transponti diferencojn inter ŝtatoj rilate al potenco,
kulturo, grandeco kaj interesoj – servante kiel la loko kie oni esprimas kaj
antaŭenigas la aferon de komuna homeco.
Dum via kunesto en
Telavivo, memoru ke ĉiu el ni povas fari ion por ke nia unueca mondo estu pli
bona mondo, kaj ke ĉiu el ni havas devon eluzi ĉiujn siajn eblojn. Unuiĝintaj
Nacioj povas krei eblojn, sed ĝi ne povas devigi vin uzi ilin. Ĝi povas gardi
pacon, sed gi ne povas devigi vin alproprigi ĝin. Ĝi povas helpi por identigi vojon al evoluado, sed ĝi ne povas
sola laŭiri tiun vojon. Al vi, la popoloj de la Unuiĝitaj Nacioj, apartenas la
tasko “kapti la tagon” kaj plej multe eluzi, por la bono de plej multaj homoj,
la eblojn kiujn prezentas tiu ĉi nova epoko. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.
(La lasta frazo estis
en Esperanto la ceteraj estas tradukitaj de la angla).
.
La
preciza titolo de la IKU-prelego de U. Lins en lundo (10h15 - 11h15) estas:
‘IZRAEL
LEJZEROWICZ - RADIKALA
ESPERANTISTO”
BECAVTA - ISRAELA
KLERIGA PROGRAMO. Elisabeth Schwarzer serĉas aliajn kongresanojn kiuj bone konas la klerigan programon
“Becavta”. Mi volonte interŝanĝos spertojn kaj kunlaboros. (k.n. 647)
Emfazoj
de la malferma parolado de Kep Enderby,
prezidanto
de UEA
Mi volas sugesti ke,
kaj simbole kaj loke, tiu ĉi Tel-Aviva kongreso estas elstara evento, kaj por
UEA kaj por Esperanto ĝenerale. Ĝi ne nur daŭrigas la politikon de UEA kongresi
en tiom da landoj tra la mondo kiom eblas, kaj farante tion, elmontri la uzon
de Esperanto kiel utila helpilo en la praktikaj aferoj de la nuntempa mondo,
sed ankaŭ, almenaŭ simbole, identigi Esperanton kun ĉiuj aliaj personoj de bonvolo
kiuj strebas havigi pacon tra la mondo.
Por iuj el ili aparte, tiu
kongreso estas emocia kaj grava evento ĉar la inicianto de Esperanto, d-ro
Zamenhof estis judo kaj fieris pri sia judeco.
Tute aldone al tia
emocia ligo de d-ro Zamenhof al la kongreso, elstara ekzemplo de la laboroj de
UEA estis la seminario kiu okazis antaŭ kelkaj tagoj en Amano, Jordanio, kun la
temo “Tutmondiĝo kaj la arabaj landoj”.
Sekvas de tio ke la fundamenta
pravigo de niaj klopodoj, eĉ pli grava ol la disvastigo de Esperanto mem, estas
la celo helpi plipacigi rilatojn inter diversaj popoloj de la mondo. Mi ne
konsideras herezaĵo diri ke la disvastigo de Esperanto mem estas nur grava ilo
por tion fari.
Multaj supraĵaj pensantuloj
opiniemas ke lingvo estas nur komunikilo inter homoj. Lingvo sendube estas tia,
sed ĝi ankaŭ estas multe pli ol tio. Aliaj akceptas ke lingvo estas pli ol nur
komunikilo kaj opinias ke por plenigi la signifon, sufiĉas aldoni ke ĝi ankaŭ
estas identigilo de malsametnaj aŭ malsam- naciaj popoloj. Mi volas sugesti ke
tiuj lastaj opinioj ankaŭ subtaksas la tutan veran rolon de lingvo.
Mi devas diri ke mi opinias
ke niaj kritikantoj ofte pravas: ke unu el la kialoj por nia manko da sukceso
estas la fakto ke ni agas kvaza" ni kredas ke regon de Esperanto sole
sufiÊas por solvi la problemojn de la mondo. Niaj tiaj plendoj ĝenerale falas
sur surdajn orelojn. Aspektante kiel utopiemaj idealistoj, pacamantoj al kiuj
mankas praktikaj rimedoj nepre ne sufiĉas. Mi scias ke tio ne estas vero sed
tio ja estas la apero kion ni prezentas tro ofte al nia ĉirkaŭanta neesperanta
mondo. Kiel komunumo kiu ankaŭ estas movado, iel, ni devas salti kvalite el nia
nuntempa situacio por atngi novan etapon en nia evoluo,
TEATREMULOJ
KAJ SABATAJ
EKSKURSANTOJ
- ATENTON!
Averto pri publika
transporto vendrede vespere kaj sabate matene: bonvolu noti, ke vendrede ekde
la 16h00 kaj sabate ĝis la 18h00 ne funkcias la publikaj busoj en Israelo. La
sola publika transportilo kiu funkcias estas specialaj taksioj, troveblaj ankaŭ
apud la kongresejo. Konsideru tion koncerne la vendredan teatraĵojn kaj la
alvenon antaŭ la 8h00 por la tuttagaj ekskursoj.
Saluto
de Amri Wandel,
prezidanto
de LKK
Estimataj gastoj, karaj
geamikoj,
En 1967 devus okazi UK
en Tel Avivo. Pro la tiama milito tiu kongreso ne okazis. Unu salono de nia
kongresejo portas la nomon de la prezidanto de ĝia LKK, mag. Isai Dratwer.
Tridek tri jaroj pasis ĝis UEA kaj la Israela E-movado aŭdacis reprovi organizi
UKn en Israelo. Tio estis kuraĝa decido de UEA pro la risko, sed necesa por
montri ke UEA estas vere tutmonda. Ĉi foje la kongreso okazas, ne en la ombro
de milito sed kun la espero de pacnegocoj. Ĝi estis kuraĝa decido ankaŭ por la
Israela movado, kiu laŭ iuj ne estas sufiĉe forta por okazigi UKn. Tamen, tiu ĉi
kongreso ne povus okazi sen la entusiazmo kaj la sindonema laboro de malgrada
teamo de la LKK. Nome de la LKK mi kore bonvenigas vin al la 85a kongreso de Esperanto
en la urbo Tel Aviv. Ĝuu la kongreson, la urbon kaj la landon!
PROGRAMŝANĜOJ
KONGRESA TEMO 2
(Wandel) ŝoviĝas unu horon pli poste kaj okazos la 27-an de la 14h30 ĝis
15h30 h en la salono Hodler.
LA
POTO: Pro la limigita kvanto da spektantoj necesas akiri
(senpagajn!) biletojn por la teatraĵo “La poto”, kiu okazos: vendredon je la
20h00 en la salono Zamenhof kaj
dimanĉon je la 16h00 en la salono Cvetkova (domo Ŝalom Alejĥem). La biletojn oni povas ricevi ĉe la
Informejo.
La
busoj al la domo Ŝalom Alejĥem ekiras de la Kongresejo je la 15h00 .
KUNVENO
PRI
LA
KULTURPOLITIKO DE UEA
Ĉeestas 30 homoj, gvidas
Michela Lipari.
Post prezento de la kultura
agado de UEA (eldonado, Belartaj konkursoj, Serio Oriento-Okcidento), kaj de
festivaloj kiel KAFE en Francio, aŭ KEF en Skandio, sekvis diskuto ĉu UEA devas
aŭ povas havi kulturpolitikon; kiel ĝi povas influi - Ĉar Unesko mem ŝanĝis
sian ideon pri kulturo. Ni eventuale dediĉu Universalan Kongreson al nia propra
kulturo, espergante la esperantistojn. Ni ankaŭ instigu la esperantistojn sendi librojn al malpli favorigitaj kluboj tra la mondo. UEA
subtenu la iniciatojn (vidbendoj pri teatraĵoj, kompilado de tradukaĵoj, ktp).
Ĉar sola estrarano ne povas ĉion fari, kunlaborantoj estas bonvenaj.
(k.n. 482)
La
Komitato de UEA traktos la agadraporton de UEA pri la jaro 1999 en sia kunsido
morgaŭ matene (ĵaŭde) ekde la 9h00 en salono Hodler. En tiu kunsido estas
bonvenaj ĉiuj interesitaj kongresanoj. Ili rajtos paroli kaj starigi demandojn
pri la raporto.
Aŭtoraj
duonhoroj
en
la Libroservo.
Je 11h00 Agneta Emanuelsson
kaj Istvan Ertl prezentos du librojn, aperintan kaj aperontan, pri Valdemar
Langlet, holokaŭsta heroo esperantista.
Je 16h00 renkontu la poeton
Mikaelo Giŝpling.
ATENTU
PARTOPRENANTOJ DELA PRELEGO “HEBREA EKSPRESE”: Tiuj kiuj ĉeestis la
unuan lecionon merkredon, venu al la dua (kaj lasta) parto nur dimanĉon inter
15h45 kaj 16h15 (salono Dratwer) Por tiuj kiuj ankoraŭ ne ĉeestis la unuan
lecionon la sesioj okazos en la jenaj datoj: ĵaŭdon inter 15h45 kaj 16h45 kaj
dimanĉon inter 16h15 kaj 16h45.
ĉu
Vin interesas Astronomio?
La Astronomia
Esperanto-klubo (AEK), kiu aĝas nur 6 monatojn, jam kunigas 40 membrojn en 16
landoj.
Dum la UK ni kunvenos ĉe la
sekvaj programeroj:
Ĵaŭde, 12h45 (Maschler)
IAdEM
Vendrede,
14h00 (Lapenna) Prelego de Prof. Amri Wandel (enkadre de Kongresa Universitato)
Vendrede,
15h00 (Olswanger) ISAE
Lunde,
14h00 (Maschler) Fondkunveno de la AEK!
Kaj
ekster la kongresejo - vizito al Astronomia Observatorio, noktoĉiela
observado.
PETU
NIAN ĴUS APERINTAN “Astronomian Almanakon 2000”