STEL-AVIVO

 

Senpaŭze

 

2



PROGRAMŜANĜOJ

KONGRESA TEMO 2 (Wandel) ŝoviĝas unu horon pli poste kaj okazos la 27-an de la 14h30 ĝis 15h30 h en la salono Hodler.

 

LA POTO: Pro la limigita kvanto da spektantoj necesas akiri (senpagajn!) bile­tojn por la teatraĵo “La poto”, kiu okazos: vendredon je la 20h00  en la salono Zamen­hof kaj dimanĉon je la 16h00 en la salono Cvetkova (domo  Ŝalom Alejĥem). La bile­tojn oni povas ricevi ĉe la Informejo.

La busoj al la domo Ŝalom Alejĥem ekiras de la Kongresejo je la 15h00 .

 

 


AKCEPTO POR LA MEM­BROJ DE SOCIETO ZAMEN­HOF okazos duonhoron pli poste, je la 19h00 (vendrede) en salono Olswanger.

 


AL-VOKO KAJ

PRO-VOKO DE AMANO

    Por plenumi la celojn de Esperanto necesas alfronti konfliktojn kaj antaŭ

juĝojn kaj utiligi la lingvon por krei kondiĉojn de paco kaj kom­preniĝo.

    Tiucele ni, partoprenantoj de la 1-a Seminario por arabaj esperantistoj en Amano, Jordanujo, de la 22-a ĝis la 24-a de julio 2000, diskutinte pri la temo “Tutmondiĝo kaj la arabaj landoj”, proponas al la membraro de UEA la jenajn realigindajn punktojn:

    1) UEA okupiĝu pri disvastigo de Esperanto precipe en landoj, kie ne ekzistas lokaj fortoj;

  2) Niaj fortoj estas limigitaj kaj sekve ni koncentru nian agadon ĉefe (kvankam ne ekskluzive) je unu-du el la arabaj landoj. Parto de nia celo estu krei en tiuj landoj arabajn espe­rantistojn kapablajn siavice disvastigi la lingvon en pliaj arabaj landoj;

   3) Jordanujo kiel facile alirebla lando kun favoraj kondiÊoj estu unu el tiuj landoj;

     4) Komencaj paŝoj estu:

   a) pretigo de taŭgaj arablingvaj inform-materialoj;

   b) organizado de kurso en Jor­danujo per utiligo de lokaj fortoj kaj internacia helpo;

    c) komunikado kun universitatuloj


en la koncernaj landoj cele al organizado de komunik-reto kaj eventuale de kunveno de fakuloj pri lingvaj kaj kulturaj problemoj kun internacia partopreno por interalie informi la fakulojn pri la valoro de Esperanto kiel uni­versitata stud-objekto;

ĉ) konversacioj inter la araba komisiono de UEA kaj israelaj esperantistoj pri la mani­eroj laŭ kiuj ili povas helpi en tiu ĉi iniciato.

Amano, la 24-an de julio 2000

 

 


ESPERANTLINGVA

VERKISTA ASOCIO

    Jarkunveno de EVA okazos dimanĉon, la 30-an de julio, salono Dratwer, inter 14h45 kaj 15h30.

    Ni prezentas al vi la staton de la EVA- enketo - julio 2000

KIUJ ESTAS LA PLEJ INDAJ VERKOJ EL LA ESPERANTO-LITERATURO?

Loko 1

1. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l’ riv­ero. - 11 voĉoj

2. Spomenka Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo - 11 voĉoj

 

Loko 2

K. Kalocsay: Streĉita kordo - 7 voĉoj

 

Loko 3

Francis: La granda kaldrono - 6 voĉoj

Rossetti: Kredu min, sinjorino - 6 voĉoj

Szathmari: Vojaĝo al Kazohinio - 6 voĉoj

 

Loko 4

5 voĉoj

Auld: La infana raso

Abel Montagut: La poemo de Utnoa

Spomenka Ŝtimec: Kroata milita noktlibro

Eli Urbanova: Hetajro dancas

Vladimir Varankin: Metropoliteno

 

La enketo daŭras. Se vi deziras voĉdoni, bonvolu lasi vian mesaĝon ĉe la Zagreba giĉeto (por EVA), ekde ĵaŭdo.

 

 


Israelo -ata/-ita;

vojaĝo tratempa

 

    Vi sciis ke vi venos al lando de antikvo, de malnovo kiun moderno apudas kaj kunas. Tamen, necesas la ekstertempaj gestoj de preĝantoj Jerusalemaj, de nargile-fumantoj, de bazaraj marĉandantoj kaj eĉ bilet-ven­dantaj busŝoforoj por konfirme konsciigi al vi la antaŭscion. Ĉi-lande la historio, tiu kiun majusklo, enestas ne nur la memoron, sed ankaŭ la ĉiutagon. Konversacioj malofte limiĝas al vetero kaj cetero; eĉ turisto kelk­taga sentas ke Israelo havas kelkajn dimen­siojn pliajn ol tiuj de buntaj poŝtkartoj.

    Kiom da Israelo kapteblas per la sensoj? Brula suno kaj onda maro sur via haŭto, spi­coj de melongena salato kaj dolĉo baklava sur via lango; la nazo signalas neglektitajn rubosakojn ĉe trotuaroj, sed pli ofte tikliĝas de logaj parfumoj virinaj; viajn orelojn vun­das grincaj balgo-busoj kaj gorĝaj konsonan­toj… Dume viaj okuloj — ili finfine ricevas por tuta jaro porcion da ĉielbluo, sunflavo, marŝaŭm-blanko kaj da pala oro de domoj en Jerusalemo…

    Kaj kion ricevas la cerbo? Tio ĉi forte dependas de vi mem. La gazetoj rakontos al vi, horon post horo, kion deciduloj fore transmaraj volas (ke la alia volu) fari pri kelkaj ĉi-lokaj megatunoj da malnova ŝtono — ŝtono tiom pli ol nura ŝtono. Libroj rak­ontos al vi, jarmilon post jarmilo, kion tiuj ŝtonoj estas vidintaj. Homoj rakontos al vi, jaron post jaro, kiaj travivoj ilin ligas al tiu Ĉi terpeco, ankoraŭ tiom fremde fora por la plejmulto el iliaj geavoj.

    Spirite sata de ĉio sensita kaj sentita, vi revenas al la kongresejo. Kaj tie, post via tempovojaĝo tra unika lando, vi retrovas vian intiman spackapsulon, en kiu via verda familio vojaĝas ekstertempe, UK-post-UK-e, serĉe al planedo sur kiu alteriĝi.

 

Istvan Ertl

 


ESTAS

MALPERMESITE

FUMI EN LA

KONGRESEJO

 

 


SUKCESOJ

DE INFORMADO

 

• La 15-an de julio Doron Modan parolis kelkminute pri la UK en la plej aŭskultata radio-kanalo, en nokta magazino.

• Sciigoj pri la kongresa inaŭguro kaj pri la nova granda vortaro Esperanto-hebrea de Josef Murĵan aperis en tri diversaj gazetoj.

• 50 minutoj da malstreĉa konversacio kun Josef Ŝemer pri diversaj aspektoj de Espe­ranto, muzike ilustrata, estis/estos dufoje aŭdebla en la israela radio (Ondo A), la 22- an de julio kaj la 29-an, sabate, je 20h00.

• La 25-an, en matena radio-programo de Kanalo 2 partoprenis Tali Wandel, 16-jara denaska esperantistino, kaj lingvisto d-ro Podolsky. Al la abrupta demando “Kial Esperanto mortis?” Podolsky respondis: “Ĝi ne mortis; ĝi estis murdita de Hitler kaj Sta­lin.”

• La alia filino Wandel, Maja, aperis la 25- an de julio en tre spektata televid-programo “La nova mateno”. Pro la mallongeco de ŝia apero la programisto pardonpetis: “pro Camp David”.

• La 26-an de julio la patro Wandel, Amri, anoncis en radio pri la UK en 20 sekundoj “oraj” Ĉirkaŭ la 7h00, kiam milionoj aŭskultas novaĵojn dum matenmanĝo, duŝado aŭ stagnado en trafikŝtopiĝo.

• La 28-an de julio, la ruslingva programo “Kalejdoskop” de la 1-a (nacia) kanalo televida elsendos je 15h00 intervjuon, proze kaj kante, kun nia multflanka artisto rus­landa Moissej Bronŝtejn kaj kun la armena esperantistino Knarik Davtjan.

• La 31-an de julio aperos en la kongresejo skipo de la sama nacia kanalo, por prepari 10-minutan raportaĵon por la programo “Monda rigardo”, elsendotan vendrede, la 3-an de aŭgusto, je 21h00.

• Ĵurnalistoj de la junulara eldono de la gazeto “Ma’ariv” vizitos la okazejon de la Infana Kongreseto vendrede, la 28-an de julio.

• Radio-kanalo de klasika muziko elsendos la 3-an de aŭgusto intervjuon kun Doron Modan.


ANONCETOJ

 

• • •

 

En la kongresa Libroservo eblas aĉeti bildkar­tojn pri Israelo kun esperantlingva teksto kaj poŝtmarkojn.

 

• • •

 

Bonvolu ne forgesi aboni “Litovan stelon” por la jaro 2001 ĉe ties giĉeto kaj viziti kunvenon de la legantoj lunde je la 17h15 en la salono Olswinger.

La Redakcio

 

• • •

 

Perditaj aĵoj - se troviĝis - haveblas en la Informejo.

 

• • •

 

Se iu hazarde prenis en la redaktejo de la kuri­ero la libron “La serĉado de la perfekta lingvo” de Umberto Eco, ni petas redoni ĝin, ĉar ĝi estas donaco de ĉarma filino al sia patrino. Dankon!


CSEH-KURSO kaj CSEH- SEMINARIO estas

aranĝoj aparte pagendaj!!

 

La enskribiĝoj al la Seminario estos akceptataj ĉe la enirejo al la salono OLSWANGER  merkrede kaj al la Cseh-Kurso ĵaŭde ĉe la salono DRATWER. Tiam bv pagi ĉe la enir­pordo al la salono.

 

La aliĝintoj nepre havu ĉe si ĉiutage la kvitan­con por rajti eniri la salonon!

 

Se estas interesitoj por observi la funkciadon de la metodo, tiuj rajtas ĉeesti, sed la organi­zantoj petas al tiuj resti en la salono de la komenco ĝis la fino de la leciono. Por tia observado oni devas pagi NIS 40,00 por unu leciono kaj tion oni povas fari ĉe la enirpordo de  la salono de la Cseh-aranĝoj.

 

                             La organizantoj

 

 

SURLOKAJ ALIĜOJ

1190 mybo-x  s-ro Myron Bondelid, 3143 Goldenspur Drive, Camaillo, CA 90310, Usono

1191 hhrn-z   s-ro Horst H. Benemann, Kurt-Schumacher-Str. 4, 63263 Neu-Isenburg, Germanio

1192              s-ino Renata Kedzior, 2956 Sable Ridge Dr., Ottawa, Kanado

1193              s-ino Amanda Lee, 2956 Sable Ridge Dr., Ottawa, Kanado

1194              s-ino Maria J. Meirelej de Aquino, Rua  Tiradentes, 360/304, 36015-360 Juiz de

                     Fora, Brazilo

1195              s-ro David Herx, Auf dem Haeselberg 16, 54516 Wittlich, Germanio

1196              s-ino Nora Woelk, Kastanienallee 1, 14471 Potsdam, Germanio

1197              s-ino Anabella Jungvert, Bicsado, Rumanio

1198              s-ro Csaba Kerkes, Biscado 4038, Rumanio

1199              s-ino Krisztina Bartos, Biscado, Rumanio

1200              s-ino Zsuzsa Szocs, Biscado, Rumanio

1201              s-ro Valentin Melborg, Nordurbraut 33, IS-220 Hafnarfjorour, Islando

1202              s-ino Bruna Dittmann, Bleichstr. 71, 63065 Offenbach, Germanio

 

ADRESŝANĜO

532. Mirreile Grosjean ekde la 9-a de a"gusto havos novan adreson:

                     Grand-rue 9, pf 9, CH-2416 Les Grenets 


KVIZO

ĉu vi volas esti kandidato por la kvizo “Kiu estos la ĉampiono de la kleruloj?”, kiu okazos dimanĉon je 16h30 en salono Lapenna? Ni serĉas multesciulojn, kiuj konkuros kadre de tiu kvizo. Sentimuloj anoncu sin ĉe la Informejo, plej laste ven­drede je la 12h00.

 

PROSPEKTOJ PRI ZAGREBO 2001

Aperis du belaj prospektoj pri la kongresa urbo 2001. Se vi ne trovis ilin en via kon­gresa dokumentujo, bonvolu preni ilin ĉe la zagreba giĉeto ekde ĵaŭdo.

 


INTERNACIA

ARTA VESPERO

     Artistoj, kantistoj, deklamistoj, kaj ĉiuj kiuj ŝatus prezenti dum la Internacia arta vespero, bon­volu kontakti Elena Puĥova kaj/aŭ Mojssej Bronŝtejn en la oficejo de LKK hodiaŭ (ĵaŭdon) ek de la 10h00 ĝis la 13h00. Bonvolu konsideri, ke ne necesas profesia nivelo, sed tamen sufiĉe alta kvalito.