STEL-AVIVO
Senpaŭze
1
Bonvenon
al Tel Avivo!
La varmon vi povas lasi ekster la kongresejo, sed
ne la bonhumoron kaj la varman akcepton. Ni, la LKK estis laborantaj dum
monatoj por tiu kulmino, por ke via surteriĝo en Tel Avivo estu kiel eble plej
agrabla kaj senproblema,kaj ni esperas ke tiel efektive estis. La kongresa
kuriero estos nia informilo, kaj ĝia nomo fidele reprezentas la kongresurbon:
dum unu semajno la Verda Stelo gastos en Tel Avivo, jen do STelAvivo. La
enloĝantoj de Tel Avivo karesnomas sian urbon "urbo sen paŭzo". Tial
STel Avivo senpaŭze. Nome de la LKK mi esperas ke dum la venonta semajno vi senĉese ĝuos la verd-stelan vivon en Tel Avivo !
Amri Wandel
PROGRAMŜANĜOJ
KONGRESA
TEMO 2 (Wandel) ŝoviĝas unu horon pli poste kaj okazos la 27-an de la 14h30 ĝis
15h30 h en la salono Hodler.
LA
POTO: Pro la limigita kvanto da spektantoj necesas akiri (senpagajn!)
biletojn por la teatraĵo “La poto”, kiu okazos: vendredon je la 20h00 en la salono Zamenhof kaj dimanĉon je
la 16h00 en la salono Cvetkova (domo
Ŝalom Alejĥem). La biletojn oni povas ricevi ĉe la Informejo.
La busoj al la domo Ŝalom
Alejĥem ekiras de la Kongresejo je la 15h00 .
AKCEPTO
POR LA MEMBROJ DE SOCIETO ZAMENHOF okazos duonhoron pli poste, je la 19h00
(vendrede) en salono Olswanger.
INTERKONATIĜU
SURPLAĜE
Kiel
menciite en la Kongresa Libro, paĝo 17, la Interkona vespero ĉi-jare konsistas
el du partoj: la unua estas la ordinara interkonatiĝa parto kiu okazos en la
salono Zamenhof, kaj la dua okazos en la ĝardeno Charles Klor vid-al-vide de
la Kongresejo ekde la 21h00 ĝis la noktomezo. Necesas aĉeti anticipe
enirbileton ĉe la Informejo kiu funkcios ankaŭ vespere. Por la prezo de 50
sikloj vi ricevos laŭplaĉan tipan manĝon kaj trinkaĵojn kaj la amuzigajn
anekdotojn kaj belegan pejzaĝon de malnova Jafo.
1168 lijo-p S-ino Lilia Ionkova, ¨.K. Levski-G Blok
30; BH A; Ap. 30, BG-1836 Soßa, Bulgario
1169 kuch-s S-ino Barbara Kucharska, Sobiesiaka
59/23, PL-42-606 Tarnowskie Góry, Pollando
1170 igse-p S-ro Ivan Georgiev Sergiev, Dame
Gruev 45, BG-2790 Jakoruda, Bulgario
1171 vmal-i Dipl. inĝ. Veikko Mäki-Luopa, Paasitie 20 A, FI-00830 Helsinki, Finnlando
1172 dmnu-z S-ino Anna Dumanska-Uócsowska, ul. Dobra
29/6, PL-00-344 Warszawa, Pollando
1173 etra-i Eduardo Trápani, Casilla de
Correo 1040 Cavia 2724/103, UY-11000 Montevideo, Urugvajo
1174 lfbu-a S-ro Alain Laufenburger, 895-0012
Kagoshima ken Seandai-shi, Hirasa-Cho, 4191-5, Japanio
1175 cwik-p S-ro Michael Cwik, Sijsjeslaan 22,
BE-3080 Tervuren-Moorsel, Belgio
1176 snfl-r S-ino Sunfloro Birkeli, Kyrkjegata 11,
NO-4200 Sauda, Norvegio
1177 oian-y S-ino Stoianka Stoilova Stoianova, z.k.
Lulin 5 Blok 509, vh B, ap 21, BG-1359 Sofio, Bulgario
1178 nmsl-e S-ino Namsook Lee, Chung Wonjo
Naturkuracejo Kwangmyong2-dong, 50-5, Kwangmyong- si - 423-012, Korea Resp.
1179 fsel-g S-ro Frank Selten, Butzbacher
Str. 46, DE-60389 Frankfurt/Main, Germanio
1180 kesa-l S-ro Karl-Ernst Salzmann, Zweibrückerer
Str. 37-39, DE-76829 Landau, Germanio
1181 mbha-i S-ro Mark B. Haskell, 1508 Highcrest
Cir, Valrico FL 33594, Usono
1182 thks-e S-ro Thomas K. Smith, 9906 Branford Ct.,
Riverview 33569, Usono
1183 mosg-z S-ino Maja Orsag, Generalturist,
Kongresni odjel Praŝka 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio
1184 zsza-p S-ino Zsuzsanna Gulyás, Rákos u.98 I.9,
HU-1155 Budapest, Hungario
1185 mbea-u S-ino Maria Bea V. Hoekstra, 65 B Strout
Green Road, London, Britio N4 3EG
1186 kdeg-o F-ino Cristina de Giorgi, Via L. Pera
10, IT-56100 Pisa, Italio
1187 mybo-x S-ro Myron A. Bondelid, 3143 Goldenspur
Drive, Camarillo CA 93010-1621, Usono
1189 iint-g S-ro Iino Takashi, Honmachida 812-7, Machida-shi,
Tokyo, 194-0032, Japanio
REVENFLUGOJ
Kongresanoj kiuj mendis
transporton al la flughaveno bonvolu NEPRE viziti la giĉeton Loĝiga servo aŭ/kaj
Ekskursoj por informi pri la detaloj: dato, dato de reflugo, horo, flugmaniero,
hotelo de kie oni ekas, horo de la starto de la hotelo. Sen tio ne eblas
organizi la transporton kaj LKK ne respondecas pri eventuale neuzota servo.
TRANSPORTO,
HOTELOJ, KONGRESEJO
Eblas aĉeti SEMAJNAN
transportbileton inter la hoteloj (Metropol, Top, Tal, Moss, Adiv, Sun Bat
Jam). Ne eblas aĉeti TAGAJN biletojn, sed nur semajnajn. La biletoj kostas 40
USD kaj estas aĉeteblaj ĉe la Informejo.
La busoj ekiras je la 8h00 de
la hoteloj (eventuale necesos atendi iomete) kaj reiras de la Kongresejo al la
hoteloj je la 18h00.
LASTAJ
ALIĜOJ
INFANVARTEJO
Dum la tuta kongreso funkcios
infanvartejo de la 9h00 ĝis la 17-a en Danilando apud la naĝejo. Informoj en la
Informejo.
Saluto de la
vicurbestro de Tel Aviv-Jafo, s-ro Natan Wolloch.
Nome
de la urbo Tel-Aviv- Jafo kaj persone, mi ĝojas saluti la Universalan Kongreson
de Esperanto, kiu unua-foje gastas en la unua hebrea urbo. La urbo Tel Avivo
naskiĝis antaŭ naŭdek jaroj, ne longan tempon post Esperanto.
Ni tre
ĝojas gastigi la Universalan Kongreson en nia urbo, kaj esperas ke tiu elekto
montriĝos ĝusta kaj sukcesa.
Vi certe scias ke ĉefa
strato en Tel Avivo portas la nomon de d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto,
kiu estis judo kaj cionisto. Tiu strato estas konata al nia publiko pli ol
aliaj stratoj, ĉar tie situas centra medicina instituto kiu servas milojn.
La movado de Esperanto
estas por la valoroj de paco, homaj rajtoj kaj aparte la rajto uzi kaj eduki
per la nacia lingvo – valoroj kiuj speguliĝas en la temo de la kongreso en Tel
Avivo – “Lingvo kaj kulturo de paco”.
La enloĝantoj de Tel Avivo
salutas vin pro via internacia agado.
Mi
deziras al la partoprenantoj de la okdek kvina kongreso de Esperanto en Tel
Avivo fruktodonan laboron kaj ĝuon de la multaj turismaj kaj kulturaj travivaĵoj
ofertataj de mia urbo, kies slogano estas “urbo sen paŭzo”.
ĉiuj
kongresanoj bonvolu transdoni la tekstojn por sekvontaj numeroj de la kongresa
kuriero en la SALONO TVAROZEK Êiutage ĝis la 14h00 por eniri en la numero de la
sekvonta tago.
Ni
petas vin konsideri la fakton ke la kongresa kuriero estas paĝe limigita kaj ke
la redakta stabo decidos pri publikigo aŭ mallongigo de viaj tekstoj.
Mesaĝo
de Prof. Naomi Ĥazan,
vicprezidantino
de la
Israela
Parlamento.
Estu
bonvenaj al Israelo. La esperantistoj kunportas al la unua Universala Kongreso
de la nuna miljaro ne nur la provon eltrovi universalan lingvon kiu faciligu la
internacian komunikadon, sed ankaŭ fortan volon krei ponton trans la
diferencoj naciaj kaj etnaj. Tia mesaĝo de interhoma amikeco estas speciale
grava en nia regiono, kaj speciale nun, kiam ni troviĝas antaŭ gravegaj decidoj
kiuj restrukturos nian estontecon kaj la estonton de nia regiono.
Mi deziras al vi
fruktodonan laboron kaj sukceson en la evoluigo de komunikado inter la homoj ĉie
tra la mondo.
Salute,
Prof. Naomi Ĥazan
Saluto de s-ro Josi Sarid,
eksministro de edukado
Saluton!
Mi dankas al la honora
komitato de la monda kongreso de la parolantoj de Esperanto, kiu okazos en
Israelo kaj mi esprimas mian konsenton pri tio.
Bedaŭrinde mi ne povos esti
kune kun vi ĉe la malferomo de la kongreso, kaj do mi petas transdononi al vi
al viaj amikoj en la organiza komitato kaj al ĉiuj partoprenantoj de la
kongreso, el Israelo kaj el eksterlando, miajn bondezirojn kaj gratulojn por
via sukceso.
La tuta mondo, inkluzive
Israelon kaj mezorienton bezonas treege la lingvon Esperanto kaj la tiom
gravan mesaĝon, kiun ĝi disvastigas inter la homoj.
Mi bondeziras vin pro via
decido okupiĝi en tiu ĉi kongreso pri la kunvivado inter judoj kaj araboj en
Israelo, tiel sur la regiona kampo, inter ni kaj niaj najbaroj, kiel sur la
interna kampo inter judoj kaj araboj, civitanoj de Israelo. Okupiĝu en viaj
debatoj pri la manieroj helpi vin per la kulturo kaj la lingvo kiel rimedo por
edukado al paco, kunekzistado, toleremo, interkomunikiĝo kaj kompreniĝo inter
kaj ene de popolo kaj naciaj, ŝtataj kaj establaj.
Mi havas nenian dubon, ke
vi trovos en la ŝtato Israelo kaj en la israela socio unikan kaj specialan
laborgrupon en kiu vi povas agi kaj apliki viajn planojn.
Ni, en Israelo bezonas vin
treege kaj ĝojas helpi vin laŭ nia plejeblo.
Via, Josi Sarid