Kongresanoj skribas

Ĉi - tie ni prezentas reeĥoj de partoprenintoj de la kongreso. Ni komencu de la letero de la Prezidento de UEA, kiu venis tuj post la UKo.

Foto-albumo de diverslandaj kongresanoj. Tre interesa paĝaro, kiun faris Beate Mielke el Berlino.

Letero de ges-roj Pompilio el Japanio:

Kara S-ro Wandel,
Mia edzino kaj mi revenis hemen antau dek tagoj kaj kiel eble plej baldau ni volas gratuli vin kaj la tutan LKK-n pro la sukcesa kongreso kiun vi chiuj tiel lerte kapablis organizi.
Speciale vin ni volas danki pro la amikaj sentoj kiujn vi montris al ni.
Ni sincere esperas ke estos baldau alia okazo por renkontighi kaj chiukaze chiam memoru ke nun vi havas en Japanio du pliajn geamikojn.
Kun niaj plej koraj salutoj sincere viaj
(-)
Glauco kaj Hiroko


Kara Amri,

Reveninte al Japanio, mi volas vin kaj viajn gekolegojn gratuli pro la UK, kiu por mi estis granda travivajho. Ni ghoju, ne nur, ke ghi okazis, sed ke ghi disvolvighis tiel sukcese. Do, valoris la atendado kaj la penoj.

Mi nur bedauras, ke la tempo estis tro mallonga por iom pli funde ekkoni Israelon, sed de nun mi strebas reveni por pli longa restado.

Al vi, la aliaj LKK-anoj kaj chiuj helpantoj dankon!

Kore salutas
Ulrich Lins


Kara Josi,

tre koran dankon por tiuj belaj, varmaj vortoj.

Ni vere tre volonte vin helpis. Estis ankau por ni gxuo.

Elkoran dankon ankau al vi pro viaj vere heroaj kaj bonrezultaj laboroj. Aparte mi volas danki vin persone pro via nesubakvigebla bonhumoro, vere elstare!

kore kaj amike
via
bernhard


From: Floreal Gabalda To: Amri Wandel

Karaj cxiuj,

rapide pasas la tempo. Nun ni denove hejmas, sed niaj pensoj flugas al vi. Kun gxojo kaj nostalgio pri belega kaj varma vetero (cxar cxe ni pluvas) ni rememoras nian pli ol trisemajnan agrable travivitan restadon en via lando.

Mi jam estis en Israelo antaux 3 jaroj. Nun mi kompletigis miajn sciojn kaj spertis novajn agrablajn travivajxojn. Cxifoje mi ekkonis vian cxarman hejmon, placxan cxirkauxajxon, belajn pejzagxojn kaj novajn interesajn lokojn. Cxio tio restos eterne gravurita en mia memoro kaj registrita sur plurnombraj fotoj. Ni kore dankas pro via varma, amika akcepto, simpatio kaj agrabla gastigado.

Ne laste ni volas gratuli vin pro la sukcesinta UK, kie cxio sxajnis perfekta. Almenaux ni ne sentis iun mankon. Kredu, mirakloj ne okazas. Nur danką al la fortostrebo kaj nelacigebla strecxo de cxiuj LKK-anoj kaj aliaj helpantoj ni gxuis tre interesan Kongreson plene kaj agrable. Nun vi cxiuj meritas agrablajn, ripozplenajn tagojn.

Amike viaj
ge-Gabaldoj


Kara Josi,

Dankon por via tre rapida respondo. Dankon ankau por viaj komplimentojn pri mia gicxetlaboro, sed veraj komplimentojn iras al vi. Mi subskribas cxiujn komplimentojn pri vi kiujn mi audis dum solena fermo de kongreso. Mi nur aldonas ke vi estis jxusta homo sur jxusta loko. Kaj tre grave vi ne kusxis, jam cxiu momente estis preta por helpi.

Mi esperas ke homo kiu laboros via laboro en Zagrebo estos almenau sama kiel vi. Izrael vere estas mirinda lando kaj mi devas denove veni, sed nur en printempo! Mi sxvitis kiel neniam. Jeruzalem mi certe vizitos denove. Intertempe mi esperas ke vi estos unu el "3000" kongresanoj en Zagrebo. Nikola diris ke povus esti pli. Granda laboro atendas nin.

Mi deziras al vi multe da paco en venonta tempo,

Amike Faruk.


Kara Amri,

Post la bela tago en via mezo mi finfine skribas kelkajn liniojn por danki vin kaj Gilan por ^cio kion vi faris por ke mi havu belajn memorojn pri la vizito al via hejmo! Mi forte esperas ke vi mem revenis hejmen senprobleme... Mi havis bonan voja^gon hejmen, sukcesis registri^gi nur ^gis Bruselo kaj poste per vagonaro voja^gis hejmen. ^Jaude mi jam denove devis labori en mia oficejo. La Israelaj fotoj (8 ruloj!) ^ciuj bone sukcesis kaj post ordigo mi certe mendos ankau por vi kelkajn kiel memoro al la kongreso kaj al mia vizito al via hejmo! Sciu ke al mi tre pla^cis la kongresa semajno, la postkongresa rondvoja^go kaj la ekskurso kun vi kaj viaj geamikoj en Jeruzalemo! ^Cio estas neforgesebla traviva^jo! ^Cu ^ciuj viaj geamikoj jam forvoja^gis? Mi esperas ke vi nun ^guos 2 belajn ferio-semajnojn kun via familio!

Benata


Kara Josi,

bonorde hejmen alveninte, mi ankorauxfoje volas gratuli vin, israelaj Esperantistoj, pro la bona realigado de la 85-a UK-o en Tel-Avivo. Estis agrablaj tagoj tie en la biblia lando. Pri la varma marakvo cxe la strando mi ankoraux nun revas.

La IKEF-aj arangxoj bonorde estis plenumitaj. Domagxe pro via enorma okupiteco vi ne povis partopreni. Pro via helpo, speciale por la vizito cxe ESHEDROBOTEC, mi ankorauxfoje kore dankas vin. Gxuu nun la fakton, ke la laboro estas malantaux vi.

Gxis revido, eble venontjare en Zagrebo. Korajn salutojn de Franz.

Franz Josef BRAUN
Hornisgrindestr. 8, D-77815 Bühl
Tel. 07223/942064, Fax 07223/942065
e-Post (e-Mail): F.J.Braun@t-online.de


Estimata sig-ro Shemer,
mi revenis de la 85a UK en Tel Avivo kun la plej bela rememoro pri tiu kongreso kaj mi volas per chi tiu e-mail sendi al Vi kaj al la LKKanoj plej korajn gratulojn kaj dankojn pro la belega Kongreso kiun vi organizis. Certe vi multe laboris sed la bona rezulto certe ghojgos vin.

Saluton al vi chiuj, fartu bone kaj ripozu trankvile
amike kaj samideane
Lea Fabbri
Kn. 988


Kara samideano Cvi,

Pere de tiu chi vojo ni (mi kaj mia edzino) volas ankoraufoje danki al vi por via laborego por la kongreso sed speciale por la P2 ekskurso al kiu ni partoprenis kiel la plej aghaj de la grupo de 38 personoj el 13 landoj, se mi bone kalkulis. Via lando estis por ni tre interesa kaj ni vidis kiel la israela popolo laboregas en chi tiu bolanta kaldrono de la sunego kaj politiko. Ni esperegas ke ambauflanke la fanatikaj zelotoj restos briditaj - unu el ili ni renkontis, kiam li surstrate intervenis en la eksplikoj Charly Nazaret. Kvankam ni estas malkredantoj kaj jhetas for de ni chiujn fabelojn, kiujn la homo mem kreis por si, ni kun granda interesigho rigardis ankau tiujn aferojn, kiujn multaj homoj kun larmoj en la okuloj spektis. Kun larmoj en la okuloj ni rigardis la tre imponan muzeon Jad Vashem. Ni shatus tie multajn horojn rigardi kaj legi, kvankam tre multajn bildojn ni tre bone konas el nia propra biblioteko pri la milito, kiujn ni havantaj, 75 kaj 77 jarojn, tiel intense travivis. La vitraloj de Marc Chagall en la sinagogo ni trovis unu el la plej belegaj artajhoj, kiujn ni iam ajn vidis en la mondo en kiu ni tiom multe vojaghis. Malagrablaj en via lando ni trovis la ardantajn temperaturojn, kiujn ni devis elteni, ni, kiuj kutimighis al temperaturoj de proks. 25° se almenau dumsomere la suno volas iom regali nin. Ofte estas malpli kaj kelkfoje ech 30° dum varma ondo. Alia malagrablajho ni trovis la por ni frenezaj prezoj, kiuj precipe batis nin, pensiulojn, ne disponantaj pri dika bankkonto au pri akcioj, kiuj dum la lastaj jaroj tiel furoras. Mi kaj mia edzino deziras al vi sanon kaj ankorau multajn jarojn dum kiuj vi povos labori por via lando.

Kun sinceraj salutoj,
Ru kaj Catrien Bossong, Nederlando,
kongresnrj 368 kaj 366


Kara Amri:

Mi profitas la okazon por gratuli vin kaj cxiujn organizintojn de la sukcesa UK en Telavivo.

Mi havis la nonan sxancon auxskulti vin per Pola Radio kaj mi povas nur vin gratuli.

Amike:
Ruben
(el Kolombio)


Ree al la Postkongresa paĝo