KONGRESAJ GRATULOJ AL LA NOVA PREZIDENTO DE ISRAELO

La Tel-Aviva UK koincidis kun la kulmino de febra politika lukto pri la prezidenta posteno de la kongreslando. Sendepende de la rezulto, la Kongreso ne povis "malvenki", char ambau kandidatoj estis ligitaj al ghi: Shimon Peres estis ghia Alta Protektanto kaj Moshe Katsav membro de la Honora Komitato. La rilato de Katsav al la UK ekestis jam en junio 1997, kiam li en sia tiama funkcio de vicchefministro kaj ministro pri turismo akceptis la gheneralan direktoron de UEA dum lia esplorvojagho al Israelo.

La 31-an de julio, kun malgranda margheno kaj fakte surprize, Katsav venkis en la decida balotado. Kun subskriboj de la prezidanto de UEA kaj tiu de LKK, la 85-a UK sendis al li jenan gratulmesaghon, akceptitan de la kongresanaro per aplaudo en la Solena Fermo:

Al la estimata prezidento de Israelo, S-ro Moshe Katsav

La 1212 partoprenantoj de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis hodiau fermita en Tel-Avivo, gratulas vin pro via elektigho al la alta ofico. Tiu chi gratulo estas des pli varma pro la fakto, ke vi estas membro de la Honora Komitato de la Kongreso, kaj pro via persona kontribuo al la decido okazigi la Kongreson en Israelo, kiam kiel ministro pri turismo vi akceptis la gheneralan direktoron de UEA, s-ron Osmo Buller. La kongresanoj bondeziras, ke vi sukcesu realigi vian intencon esti prezidento de chiuj israelaj civitanoj, preter diferencoj de gento, religio kaj politikaj opinioj, kaj uzi vian influon por helpi la shtaton de Israelo progresi sur la malfacila vojo al paco.

Grandestime,

Hon. Keppel Enderby Q.C.
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Prof. Amri Wandel
Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato

Respondo de la Prezidento de Israelo, s-ro Moshe Katsav

Jen la traduko:

La Prezidento
Jerusalemo, 19 okt 2000

Al Prof. Amri Wandel
Prezidanto de la LKK de la
Universala Kongreso de Esperanto

Shalom kara Prof. Wandel,

Multajn dankojn por la bondeziroj kaj la gratuloj kaj speciale por la varmaj vortoj kiuj estis por mi fonto de kuraghigo kaj kauzis al mi grandan plezuron.
Ni devas elstarigi la unuigan, agi por la forigo de la strechoj en la socio kaj konduti en reciproka estimo kaj en la spirito de nacia pacigho. Ni agu kune por efektivigi la shtatajn kaj naciajn defiojn kiuj trovighas antau ni.

Koran saluton por s-ro Keppel Enderby, la prezidanto de UEA.

Kun saluto de bona nova jaro,

Moshe Katsav

Ree al la Postkongresa pagho