Oficiala Antaùkongreso en Jordanio kaj Israelo22 - 25 julio
Sub la alta aùspicio de lia moshto prof. Faisal O. Al-Refou'h
La antaùkongreso en Jordanio konsistos el du seminarioj kaj richa turisma programo: Seminario en Amano
Seminario en Neve Shalom / Wahat-el-Salam (Pacoazo)
A1 Oficiala Antaùkongreso en Jordanio kaj Israelo
Sabato,22.07 Matene forveturo de Tel-Avivo norden al la ponto Sheik Hussain [ Sheik Hhusejn ]. Transveturo de la ponto kaj vizito al Um Kais, de kie sternighas bela pejzagho al la Galilea Lago. Poste al kastelo Adjlun [ Aghlun ], elstara ekzemplo de la araba/islama arkitekturo el la 12-a jarcento, konstruita de Usama Ibn Munkish ( Munqich ), kiu venkis la krucmilitistojn en la jaro 1189, por kontroli la chefan limpasejon inter Jordanio kaj Sirio. Daùrigo suden al la elstara romia urbo Jerash [ Gherash ], norde de Amano. Duhora pieda vizito de ghiaj bele konservitaj ruinoj de temploj, preghejoj, teatroj, kolone chirkaùitaj stratoj, forumo kaj multe pli. Daùrigo al Amano kie, post mallonga orientigha rondveturo, oni alvenos al la luksa hotelo Le Meridien, por vespermangho kaj tranoktado. Dimancho,23.07 Post la matenmangho veturigo suden al Petra. Mallonga chevalrajdado (alternative kaleshveturo) ghis la uedo (kanjoneto) Siq, kiun oni trairos piede. Admirado de imponaj monumentoj de la nabata kulturo, kiu floris antaù pli ol mil jaroj. Reveno al la hotelo en Amano por vespermangho kaj tranoktado.
Lundo,24.07 Post la matenmangho eblos elekti inter du alternativoj:
Transiro de la limo inter Jordanio kaj Israelo, kaj veturo al Neve Shalom (arabe: Wahat-el-salam, Esperante: Pacoazo) unika vilagho 30 km okcidente de Jerusalemo, kie judaj kaj arabaj familioj loghas kaj laboras harmonie. Vespermangho kaj tranoktado en la hotelo de Pacoazo. Mardo,25.07 Seminario "Paco kaj Kunekzisto" kaj tagmangho. Posttagmeze veturigo al la Kongresejo en Tel Avivo.
Alternativa programo por tiuj kiuj ne partoprenos en la seminario:
Inkluzivita: veturo de flughaveno al hotelo Tal en Tel-Avivo
( kie loghos chiuj ) kaj poste de Tel-Avivo per luksa turisma buso ( klimatizita ) kun profesia chicherono kaj E-lingva interpretisto, 3-taga ekskursado, 2 tranoktoj en luksa hotelo Le Meridien kaj unu nokto en Pacoazo, ( kun 3 matenmanghoj,
3 vespermanghoj kaj tagmangho en Pacoazo ), kaj chiuj enirbiletoj
menciitaj en la itinero. ( Programo en Pacoazo, depende de la
elekto/mendo ).
Bv. noti: eblas mendi nur la tritagan ekskurson en Jordanio, sen la aldona tago en Neve Shalom. En tiu kazo la kotizo inkluzivas nur veturigon de ponto Allenby al la hotelo en Tel Avivo (sen vespermangho kaj tranoktado) en la vespero de 24.7. Prezoj. Loko en: unulita chambro 475 EUR; dulita chambro 385 EUR. Sen Pacoazo: 379 EUR / 309 EUR. Nur Pacoazo ( seminario aù turisma alternativo ): kun luncho - 52 EUR; sen luncho - 29 EUR.
P1 Tritaga postkongreso en Jordanio2 - 4 aùgustoMardo, 2.8 Matene veturigo de Tel-Avivo norden al la ponto Sheik Hussain, limpasejo al Jordanio . Vizito al Um Kais, de kie sternighas bela pejzagho al la Galilea Lago. Poste, al kastelo Adjlun [ Aghlun ], elstara ekzemplo de la araba/islama arkitekturo el la 12-a jarcento, konstruita de Usama Ibn Munkish ( Munqich ), kiu venkis la krucmilitistojn en la jaro 1189, por kontroli la chefan limpasejon inter Jordanio kaj Sirio. Daùrigo suden al la elstara romia urbo Jerash [ Gherash ], norde de Amano. Duhora pieda vizito de ghiaj bele konservitaj ruinoj de temploj, preghejoj, teatroj, kolone chirkaùitaj stratoj, forumo kaj multe pli. Daùrigo al Amano, kie, post mallonga orientigha rondveturo, oni alvenos al la kvarstela hotelo Le Meridien por vespermangho kaj tranoktado. Merkredo,3.8 Post la matenmangho veturigo suden al Petra. Mallonga chevalrajdado (alternative kaleshveturo) ghis la uedo (kanjoneto) Siq, kiun oni trairos piede. Admirado de imponaj monumentoj de la nabata kulturo, kiu floris antaù pli ol mil jaroj. Reveno al Amano por vespermangho kaj tranoktado. Jhaùdo 4.8 Post la matenmangho veturo al Madaba kaj vizito al katedralo de Sankta Georgo, kie oni vidos la plej malnovan nuntempe ekzistantan mapon de la Sankta Lando - mirinda mozaiko farita ch. la jaro 560 PK (post Kristo). De tie, mallonga busveturo al la monto Nebo (laù la tradicio tie situas la tombo de Moseo), de kie videblas panorama pejzagho de la Jordana Valo kaj la Morta Maro. Vizito al la preghejo sur la montopinto, kun ghiaj grandaj konservitaj mozaikoj el la bizanca epoko. Veturigo al Ponto Allenby. Transiro al Israelo, kaj veturigo al Tel Avivo, Jerusalemo aù al la flughaveno Ben Gurion.
Inkluzivita: veturo de Tel-Avivo per luksa turisma buso kun faka chicherono kaj E-lingva interpretisto, 3-taga ekskursado, 2 tranoktoj en luksa hotelo Le Meridien ( kun 3 matenmanghoj kaj 2 vespermanghoj ), kaj chiuj enirbiletoj
menciitaj en la itinero.
Prezoj. Loko en: unulita chambro 395 EUR; dulita chambro 318 EUR. |