Oficiala Antaŭkongreso en Jordanio kaj Israelo22 - 25 julio
Sub la alta aŭspicio de lia moŝto prof. Faisal O. Al-Refou'h
La antaŭkongreso en Jordanio konsistos el du seminarioj kaj riĉa turisma programo: Seminario en Amano
Seminario en Neve Shalom / Wahat-el-Salam (Pacoazo)
A1 Oficiala Antaŭkongreso en Jordanio kaj Israelo
Sabato,22.07 Matene forveturo de Tel-Avivo norden al la ponto Sheik Hussain [ Ŝeik Ĥusejn ]. Transveturo de la ponto kaj vizito al Um Kais, de kie sterniĝas bela pejzaĝo al la Galilea Lago. Poste al kastelo Adjlun [ Aĝlun ], elstara ekzemplo de la araba/islama arkitekturo el la 12-a jarcento, konstruita de Usama Ibn Munkiŝ ( Munqich ), kiu venkis la krucmilitistojn en la jaro 1189, por kontroli la ĉefan limpasejon inter Jordanio kaj Sirio. Daŭrigo suden al la elstara romia urbo Jerash [ Ĝeraŝ ], norde de Amano. Duhora pieda vizito de ĝiaj bele konservitaj ruinoj de temploj, preĝejoj, teatroj, kolone ĉirkaŭitaj stratoj, forumo kaj multe pli. Daŭrigo al Amano kie, post mallonga orientiĝa rondveturo, oni alvenos al la luksa hotelo Le Meridien, por vespermanĝo kaj tranoktado. Dimanĉo,23.07 Post la matenmanĝo veturigo suden al Petra. Mallonga ĉevalrajdado (alternative kaleŝveturo) ĝis la uedo (kanjoneto) Siq, kiun oni trairos piede. Admirado de imponaj monumentoj de la nabata kulturo, kiu floris antaŭ pli ol mil jaroj. Reveno al la hotelo en Amano por vespermanĝo kaj tranoktado.
Lundo,24.07 Post la matenmanĝo eblos elekti inter du alternativoj:
Transiro de la limo inter Jordanio kaj Israelo, kaj veturo al Neve Shalom (arabe: Wahat-el-salam, Esperante: Pacoazo) unika vilaĝo 30 km okcidente de Jerusalemo, kie judaj kaj arabaj familioj loĝas kaj laboras harmonie. Vespermanĝo kaj tranoktado en la hotelo de Pacoazo. Mardo,25.07 Seminario "Paco kaj Kunekzisto" kaj tagmanĝo. Posttagmeze veturigo al la Kongresejo en Tel Avivo.
Alternativa programo por tiuj kiuj ne partoprenos en la seminario:
Inkluzivita: veturo de flughaveno al hotelo Tal en Tel-Avivo
( kie loĝos ĉiuj ) kaj poste de Tel-Avivo per luksa turisma buso ( klimatizita ) kun profesia ĉiĉerono kaj E-lingva interpretisto, 3-taga ekskursado, 2 tranoktoj en luksa hotelo Le Meridien kaj unu nokto en Pacoazo, ( kun 3 matenmanĝoj,
3 vespermanĝoj kaj tagmanĝo en Pacoazo ), kaj ĉiuj enirbiletoj
menciitaj en la itinero. ( Programo en Pacoazo, depende de la
elekto/mendo ).
Bv. noti: eblas mendi nur la tritagan ekskurson en Jordanio, sen la aldona tago en Neve Shalom. En tiu kazo la kotizo inkluzivas nur veturigon de ponto Allenby al la hotelo en Tel Avivo (sen vespermanĝo kaj tranoktado) en la vespero de 24.7. Prezoj. Loko en: unulita ĉambro 475 EUR; dulita ĉambro 385 EUR. Sen Pacoazo: 379 EUR / 309 EUR. Nur Pacoazo ( seminario aŭ turisma alternativo ): kun lunĉo - 52 EUR; sen lunĉo - 29 EUR.
P1 Tritaga postkongreso en Jordanio2 - 4 aŭgustoMardo, 2.8 Matene veturigo de Tel-Avivo norden al la ponto Sheik Hussain, limpasejo al Jordanio . Vizito al Um Kais, de kie sterniĝas bela pejzaĝo al la Galilea Lago. Poste, al kastelo Adjlun [ Aĝlun ], elstara ekzemplo de la araba/islama arkitekturo el la 12-a jarcento, konstruita de Usama Ibn Munkiŝ ( Munqich ), kiu venkis la krucmilitistojn en la jaro 1189, por kontroli la ĉefan limpasejon inter Jordanio kaj Sirio. Daŭrigo suden al la elstara romia urbo Jerash [ Ĝeraŝ ], norde de Amano. Duhora pieda vizito de ĝiaj bele konservitaj ruinoj de temploj, preĝejoj, teatroj, kolone ĉirkaŭitaj stratoj, forumo kaj multe pli. Daŭrigo al Amano, kie, post mallonga orientiĝa rondveturo, oni alvenos al la kvarstela hotelo Le Meridien por vespermanĝo kaj tranoktado. Merkredo,3.8 Post la matenmanĝo veturigo suden al Petra. Mallonga ĉevalrajdado (alternative kaleŝveturo) ĝis la uedo (kanjoneto) Siq, kiun oni trairos piede. Admirado de imponaj monumentoj de la nabata kulturo, kiu floris antaŭ pli ol mil jaroj. Reveno al Amano por vespermanĝo kaj tranoktado. Ĵaŭdo 4.8 Post la matenmanĝo veturo al Madaba kaj vizito al katedralo de Sankta Georgo, kie oni vidos la plej malnovan nuntempe ekzistantan mapon de la Sankta Lando - mirinda mozaiko farita ĉ. la jaro 560 PK (post Kristo). De tie, mallonga busveturo al la monto Nebo (laŭ la tradicio tie situas la tombo de Moseo), de kie videblas panorama pejzaĝo de la Jordana Valo kaj la Morta Maro. Vizito al la preĝejo sur la montopinto, kun ĝiaj grandaj konservitaj mozaikaoj el la bizanca epoko. Veturigo al Ponto Allenby. Transiro al Israelo, kaj veturigo al Tel Avivo, Jerusalemo aŭ al la flughaveno Ben Gurion.
Inkluzivita: veturo de Tel-Avivo per luksa turisma buso kun faka ĉiĉerono kaj E-lingva interpretisto, 3-taga ekskursado, 2 tranoktoj en luksa hotelo Le Meridien ( kun 3 matenmanĝoj kaj 2 vespermanĝoj ), kaj ĉiuj enirbiletoj
menciitaj en la itinero.
Prezoj. Loko en: unulita ĉambro 395 EUR; dulita ĉambro 318 EUR. |