Kun tri mil jaroj da historio, sed ankoraù juna ... Marshi sur dumiljaraj pavimoj aù sur moderna vivoplena promenstrato... Jerusalemo estas samtempe plenaera muzeo kaj vigla, moderna urbo, kie la pasinteco vivas ene de la nuntempo.
La unika karaktero de Jerusalemo tentas la sensojn. Tio okazas en la orkolora aùroro de la sunlevigho respegulighanta de chiu konstruajho; en la nigrevestitaj viroj kaj knaboj, kiuj rapidiras al la sinagogo; en la miksighantaj sonoj de la preghejaj sonoriloj kaj la vokvortoj de la muezino, kiu invitas al pregho; en la chirkaùhasto de la homoj, kiuj iras al siaj chiutagaj aferoj en la plej ekstraordinara urbo en la mondo.
La energio de Jerusalemo esprimighas en la interago de la antikvo kaj la moderno, la sankta kaj la sekulara, la surtera kaj la spirita. Vizito al la Sankta Urbo estas valora sperto, en kiu la ekscita nuntempo vivas apud la historia pasinteco.
Chu oni serchas Jerusalemon de la spirito, chu la vivan, richigan ferion - la multaj niveloj kaj aspektoj de la legenda urbo plenumas chiun esperon kaj promeson.
Aparta sperto
Ekde kiam la regho Davido elektis antaù 3000 jaroj Jerusalemon kiel sian chefurbon, kaj lia filo Salomono konstruis la Unuan Templon, la nomo de la urbo elvokas chiam imagojn de beleco kaj respekto, aktiveco kaj ekscito. Kaj hodiaù, same kiel dum la antikva tempo, Jerusalemo estas samtempe destino de sennombraj pilgrimantoj, la sidejo de registaro kaj vigla metropolo, kiu ofertas chiun aktivecon- de la chiutaga ghis la sublima.
Estas stimule promeni tra kelkaj el la unikaj urbokvartaloj kaj absorbi ilian unikan karakteron: kvartalo kie ortodoksaj judoj konservis la etoson de orienteùropa urbo; alia kvartalo kiu havas panoramon al la Antikva Urbo kaj ghiaj muregoj; tria kvartalo kun ekskluzivaj domoj de la turka epoko kaj artgalerioj; kaj alia, en la sino de la Antikva Urbo, en kiu arabaj komercistoj en pitoreska orienta chiohava bazaro ofertas al la vizitantoj buntajn varojn.
La lasta pilgrimado
Dum la biblia epoko la judoj pilgrimis la Templon tri fojojn jare, dum la festotagoj, por plenumi la religian devon de la oferdonado. Estis la pilgrimo de Pasko, kiu venigis Jesuon Kriston al la Urbo. Laù la tradicio la nokta rajdo de Mahometo chielen, por tie ricevi la Sanktan Koranon, ekis de la Templa Monto.
Tial chiuj tri monoteismaj religioj estas intervenintaj en la teksajhon de la urbo, chiu respektanta kaj okaziganta pilgrimojn al ties variaj sanktaj lokoj: judoj al la Okcidenta Muro de la Templa Monto kaj al la malnovaghaj trezoroj de la Juda Kvartalo; Muzulmanoj al la gloraj moskeoj che la pinto de la Monto Moriah; kaj kristanoj el chiuj konfesioj al la multnombraj preghejoj konstruitaj en la lokoj, kie Jesuo Kristo marshis.
Kredantojn el chiu religio nutras persona " Jerusalemo de la Spirito ".
Vizito al tiu-chi urbo estas neforgesebla sperto.

Universalaj valoroj – Universalaj trezoroj
Jerusalemo eksponas siajn artefaktojn de la pasinteco kaj la trezorojn de la moderna epoko en diversaj variaj vojoj, ekde arkeologiaj parkoj ghis subchielaj skulptajhoj de famkonataj artistoj. La parlamentejon ("Knesset") ornamas tapiserio de Marc Chagall. En la Sanktejo de la Libro kushas la valoregaj pergameno-rulajhoj de la Morta Maro, surskribitaj de ermitoj kiuj vivis en kavernoj antaù 2000 jaroj.
Tre vizitinda estas la fama Muzeo de Israelo kun siaj arkeologiajhoj, richaj kolektoj de Judajhoj ("Judaica") kaj modernartajhoj.
Atesto pri la terurajhoj de la juda Kataklismo dum la Dua Mondmilito ("Holokausto ") oni trovas en la nepre vizitenda muzeo-memorigejo " Jad-Vashem ".
Praktikaj faktoj
Aliro: Jerusalemo trovighas je veturdistanco de duonhoro de la flughaveno Ben-Gurion kaj unu horo de la kongresurbo Tel-Avivo.
Vetero: somere estas varme, kompreneble, sed tute ne humide. Tial oni konsideras la someran veteron en Jerusalemo multe pli komforta ol tiu de Tel-Avivo.
Rekomendo: oni dedichu al vizitado de tiu-chi malnov-nova urbo minimume 4 tagojn!