Israelo , la lando de la Biblio

La biblia historio de tiu-chi eta lando kushas en profundo de chirkaù 4000 jaroj. En kelkaj lokoj ghi trovighas nur kelkajn centimetrojn sub la tero, dum en la aliaj la historio kushas sub kelkaj tavoloj de civilizacio.

En tiu-chi kompakta lando enestas la voko al la Praavoj sekvi la Eternulon. Chi tie Dio parolis al la profetoj kaj preparis la historion de chi-tiu sankta Tero. Tiu-chi antikva rekvizito ekigas sanktajn memorojn en la imago de chiuj, kiuj ekhaltas por mediti pri la grandaj mirakloj.

Kun la Biblio en via mano, vi povos reveki tiujn eventojn starante en la aùtentika chirkaùajho, kiu revivigas tiujn eternajn historiojn. Kaj tiel vi povos travivi la spiritan karakteron, kiel ghi estas menciita en la libro Genezo 13, 17: "Levighu, trairu la landon laùlonge kaj laùlarghe, char al vi Mi ghin donos" .

Galileo: la Anunciacio kaj la religia agado de Jesuo Kristo

Galileo estas starpunkto plena de inspiro al kristana pilgrimado al Israelo.

Nazareto, la urbo de la surmontaj kristanaj preghejoj, estas la tradicia loko de la Anunciacio (Anonco pri la koncipiteco de Jesuo): la puto de Maria, la metiejo de Jozefo, Kana, kie Jesuo faris la unuan miraklon de la nupto-mangho, Tabha, chemare,konata pro la miraklo de la fishoj kaj la pano. Ligite al la prediko sur la monto, ni havas la Monton de la Felicho. Kapernaumo estis la centro de la agado de Kristo, post kiam li forlasis Nazareton.

La Lago de Tiberiado

En kelkaj lokoj chirkaù la Lago de Tiberiado (hebree: Lago Kineret), eblas shipveturi en tiu-chi dolchakva lago kaj ghui la okazon enprofundighi en preghon, mediti kaj cerbumi. La lago situas 222 metrojn sub la marnivelo. Kiam oni alrigardas la vaston de la lago, facile eblas pensi, ke ju pli la aferoj shangighis dum 2000 jaroj, des pli multe restis senshangha en tiu-chi regiono, kiu elvokas tiom multajn bildojn elpasintece.

Ree al la bordo: ech la moderno ighas parto de la travivajho. Inter la diversaj lokoj trovighas kibucoj, t. e. la famaj agrikulturaj komunumoj de Israelo; Kelkaj el ili funkciigas ankaù bone ekipitajn hotelojn surloke. Chu vi tranoktas en kibuco aù en urba hotelo, en gastejo aù en hospico, chiuj tiuj lokoj havas sperton je gastigo de pilgrimantoj kaj estas sentivaj al la bezonoj kaj atendoj de tiuj gastoj.

Pli multe atendos vin en la tuta Galilea regiono: kampadejoj kaj naturrezervejoj, Kruckavaliraj fortresoj, olivarbejoj kaj multaj diversepokaj arkeologiaj sitoj. Chiuj ili kune formas richan mozaikon en tiu-chi multkolora regiono.

En la suda pinto de la lago de Tiberiado, kie ghia akvo formas denove la riveron Jordano, trovighas fama speciala baptejo por pilgrimantoj. Tie, inter ombrodonaj riverarboj, pavimitaj ramploj ebligas al la vizitantoj komfortan kaj sekuran aliron al la akvo de l` rivero dum chiuj sezonoj, ech per rulsegho.

Oni pilgrimas Jerusalemon

Se aliaj lokoj estas karaj stonoj, Jerusalemo (hebree: Jerushalajim) estas la krono. Chirkaù chi, en malsamaj direktoj, trovighas Bet-Lehem kaj la Placo de la Kripo, Ejn-Karem, kiu ligighas kun Johano la Baptisto, la pavilonoj de Maria kaj Marta kaj la loko en kiu Jesuo Kristo komencis la paradon al la Sankta Urbo.

Chi tie chiu loko renaskighas kaj estas eble vidi kaj viziti chiun el ili: la Monto Olivarba, la Monto Ciono, la tombo de la rego Davido, la ghardenoj kaj kaverno de Getsemano, la Ghardeno de la Tombo, la lokoj de diversaj okazintajhoj kaj mirakloj… tiuj montoj kaj vojoj, kiuj estis parto de la eterna pejzagho de la urbo.

En la koro de Jerusalemo trovighas la Malnova Urbo, chirkaùata de murego. En ghi tentas la imagon la homa vivobruo, la kostumoj, la koloroj kaj la aromo. La vizitanto emas kredi, ke la etoso ne estis tro malsama en antikvaj tempoj. Arabaj aù armenaj kolportistoj ofertas siajn varojn, ekde elektitaj legomoj ghis ekzotaj tapishoj. Infanoj petolkuras inter dece vestitaj achetantaj arabaj virinoj. Judortodoksaj barbuloj marshas en siaj nigraj apartigantaj kostumoj. Ankaù la kristanaj diservantoj el la tuta mondo paradas en siaj tradiciaj vestoj de pastroj, monahinoj ktp. Chiuj tiuj transformas la Malnovan Urbon en enorman travivajhon por vizitantoj, kiuj venas el chiuj mondanguloj.

Kredantoj el la tri grandaj monoteismaj religioj konstruis en tiu Sankta Urbo siajn kultejojn dum la lastaj jarmiloj kaj jarcentoj: La Okcidenta Muro, la apudaj tuneloj kaj la Monto de la Templo, kiuj estas sanktaj por la judoj; la moskeoj de la Islamo, starantaj sur la sama monto; Abundo da preghejoj, kiuj servas la diversajn kristanajn konfesiojn kaj de kiuj parto estis konstruita en multaj punktoj de la mesia agado de Jesuo en Jerusalemo.


Preghejo de la Sankta Tombo

El ili la plej elstara estas la Via Dolorosa (Vojo de Doloroj), kie Kristo faris sian lastan vojon. La pilgrimantoj-vizitantoj laùkutime sekvas tiun vojon laù la tradiciaj konataj Haltejoj, tretante sur la samaj vojshtonoj sur kiuj Jesuo mem marshis, ghis la lasta punkto: la Preghejo de la Tombo.

Jen urbo kun pasinteco de mirakloj kaj nuntempo de kunvivado kaj espero!

Ree al pagho "Vidindajhoj"