Infana kongresetoLa Internacia Infana Kongreseto okazos samtempe kun la UK, de mardo la 25a de julio ghis la 1-a de aùgusto. La infanoj renkontighos en la kongresejo en Tel Avivo marde tagmeze. La kongreset-ejo trovighas en la 40-hektara junulara vilagho "Hadassim", situanta 30 km nordoriente de Tel-Avivo, apud Netanja, kaj 12 km de la maro. Ghi servas kiel regiona lernejo por 1800 gelernantoj, en klasoj 7-12. Malgranda komunumo de proksimume 60 familioj, kiuj laboras kun la gejunuloj, vivas surloke. Nia IIK tamen okazas dum la feria periodo kaj la ejo estos preskaù malplena. Ekzistas multaj servoj por la lernantoj: kuirejo, granda manghejo, lavejo, biblioteko, auditorio por kunvenoj kaj prezentadoj, amfiteatro, sportejoj (inkluzive de gimnastikejo kaj naghbaseno), komputila centro. La IIK- programo inkluzivos desegnadon, model-konstruadon, skechadon, rol-ludadon, verkadon kaj rakontadon kaj liberan uzon de la modernaj sportaj kaj edukaj instalajhoj, inkluzive de la naghejo kaj komputiloj. Pliaj informoj haveblas che la IIK retpagho. Aghoj: 6-14. Pli junaj infanoj estos konsiderataj laù individuaj cirkonstancoj. La infanoj estu sufiche memstaraj kaj havu sufichan konon de Esperanto por kompreni simplajn instrukciojn kaj komuniki kun aliaj infanoj. Aligho: che la gvidanto, Stefan MacGill (adreso), kun pago al la CO de UEA. Kotizo: 195 euroj ghis la 31.1.2000, 215 euroj ghis 31.3, 230 ghis 31.5, poste 250. 15% rabato por pli ol unu infano de la sama familio. Kongresetaj bildoj |