Infana kongreseto

La Internacia Infana Kongreseto okazos samtempe kun la UK, de mardo la 25a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto. La infanoj renkontiĝos en la kongresejo en Tel Avivo marde tagmeze. La kongreset-ejo troviĝas en la 40-hektara junulara vilaĝo "Hadassim", situanta 30 km nordoriente de Tel-Avivo, apud Netanja, kaj 12 km de la maro. Ĝi servas kiel regiona lernejo por 1800 gelernantoj, en klasoj 7-12. Malgranda komunumo de proksimume 60 familioj, kiuj laboras kun la gejunuloj, vivas surloke. Nia IIK tamen okazas dum la feria periodo kaj la ejo estos preskaŭ malplena. Ekzistas multaj servoj por la lernantoj: kuirejo, granda manĝejo, lavejo, biblioteko, auditorio por kunvenoj kaj prezentadoj, amfiteatro, sportejoj (inkluzive de gimnastikejo kaj naĝbaseno), komputila centro. La IIK- programo inkluzivos desegnadon, model-konstruadon, skeĉadon, rol-ludadon, verkadon kaj rakontadon kaj liberan uzon de la modernaj sportaj kaj edukaj instalaĵoj, inkluzive de la naĝejo kaj komputiloj. Pliaj informoj haveblas ĉe la IIK retpaĝo: .

Aĝoj: 6-14. Pli junaj infanoj estos konsiderataj laŭ individuaj cirkonstancoj. La infanoj estu sufiĉe memstaraj kaj havu sufiĉan konon de Esperanto por kompreni simplajn instrukciojn kaj komuniki kun aliaj infanoj.

Aliĝo: ĉe la gvidanto, Stefan MacGill (adreso), kun pago al la CO de UEA. Kotizo: 195 euroj ĝis la 31.1.2000, 215 euroj ĝis 31.3, 230 ĝis 31.5, poste 250. 15% rabato por pli ol unu infano de la sama familio.

Kongresetaj bildoj

Ree al kovrilpaĝo