Dum la Universala Kongreso okazis la 53a sesio de Internacia Kongresa Universitato. Kiel kutime de 1995, okazis sesio komuna kun kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj, proponanta la kursarojn "Shekspiro tutmonda", de prof. Humphrey Tonkin, kiu verve prezentis la Shekspiran verkaron pere de E-tradukoj, kaj "Flavius Josephus", de d-rino Vera Barandovska-Frank, kiu konatigis la auxskultantojn kun plej fama historiisto, dokumentinta la dramajn okazajxojn en la kongreslando antaux 2000 jaroj. Kromeokazis kvin IKU-prelegoj: d-rino Eva Bojagxieva instruis pri citokinoj de la homa imunsistemo, kaj d-ro Vilmos Benczik prelegis pri la kvar komunikadaj revolucioj kaj la homa lingvo. Prof. Amri Wandel, IKU-rektoro, ligis sian prelegon al la Biblio, komparante la historion de Genezo kun la modernaj teorioj pri kosmologio kaj pri evoluo de vivo sur la Tero. D-ro Hans Eichhorn klarigis kial la moderna psikiatrio estas venena kaj pri alternativo de gxi. D-ro Ulrich Lins fermis la serion prelegante pri la juda E-verkisto Israel Lejzerowicz.
Jen tezoj de kelkaj IKU-prelegoj: