Programo

Chi-tie vi trovas kelkajn programerojn proponitajn de la gvidanto.

BESTOJ, BRUOJ, KAJ PLI

Ni prezentas demandojn kaj respondojn por la pli junaj IIK-anoj au vizitantoj al nia hejmpagho. La demandoj havas kvar respondojn, A, B, C kaj Ch. Elektu la bonan respondon. Skribu la komenc-literojn de la bonaj respondoj kaj vi trovos sekretan frazon. Tiu frazo estas mallonga - kun nur du vortoj. Eble la frazo instruos al vi novan vorton!

1. Besto kiu bojas estas

A: kato. B: muso C: hundo Ch: pasero

2. Granda besto kun rostro kaj bona memoro estas

A: elefanto B: azeno C: leono Ch: kapro

3. La titolo de infanlibro el Kroatio estas "La Kamaradaro de Petro ________."

A: Shnurpeco B: Nodeto C: Bantego Ch: Ligilo

4. Kio estis la emblemo de la Infana Kongreseto en 1999?

A: abelo B: bovo C: cimo Ch: chevalo

5. Dolcha estas ___________.

A: citrono B: pipro C: salo Ch: sukero

6. Kiu estas la kvara litero de la Esperanta alfabeto?

A: B B: D C: Ch Ch: C

7. La rubriko en "Juna amiko" por etuloj estas 'La Unua _______"

A: Etagho B: Libro C: Leciono Ch: Infano

8. Fama poemo de Ludoviko Zamenhof estas "La _______"

A: Strato B: Vojo C: Avenuo Ch: Auto-shoseo

9. Besto kun longaj oreloj kiu blekas, sur kiu homoj povas sidi estas

A: elefanto B: azeno C: leono Ch: aglo

10. La infana Kongreseto en 1999 okazis apud la Diabla ________.

A: Maro B: Rivero C: Lago Ch: Oceano

11. Trioble ses minus kvinoble du estas _______.

A: sep B: ok C: nau Ch: dek

Skribu la komenc-literojn:

____ ____ ____ ____ ____ ____ ____ ____ ____ ____ _____


Komuna ludo: "La Magazeno"

La partoprenantoj de IIK ricevas komunan heredajhon. Ili ricevas tri etaghan konstruajhon en la mezo de granda urbo. Ghi staras che la angulo de du chefaj stratoj. Multaj homoj vizitas tiun lokon. La konstruajho nun estas malplena. Krome ili ricevos milionon da steloj, kondiche, ke ili planu kaj malfermu mult-fakan vendo-centron en tiu loko. En la IIK, okazos la plana konferenco por tiu projekto. Jen kion ili decidos:

La magazeno havos ses fakojn: du grandajn (po duona etagho) kaj kvar etajn (po kvarona etagho). Kiuj estos tiuj fakoj?

La magazeno havos restoracion kiu okupos duon-etaghon kaj distran centron, same grandan.

Kie oni loku tiujn ok partojn de la magazeno? Kial? Kion oni povos acheti en la ses butikoj?

Preparu menuon por la restoracio. Kion oni instalu en la distra centro? Kial?

Kiom da chef-pordoj estu por la publiko? Kie ili estu? Kiel la klientoj atingu la suprajn etaghojn, per liftoj, rulshtuparoj au ali-maniere? Kian muzikon oni ludu en la magazeno (se entute).

Enpensu nomon por la magazeno, kaj bonan sloganon.

Kiajn uniformojn au vestajhojn portos la vendistoj en la magazeno? Desegnu ilin!

Pretigu afishon por la malfermo de la magazeno.

Kiel la magazeno reklamu sin? Kion oni planu por la malferma ceremonio? Kiujn famulojn oni invitu?

Pretigu du-minutan televidan reklamon por ghi. Vi aktoros la reklamon.

KVIZO pri la VIDBENDO "MAZI en GONDOLANDO"

Jen demandoj. Ili havas kvar respondojn, sed nur unu estas bona. Skribu la komenc-literon de la bonaj respondoj kaj vi vidos sekretan frazon pri la rakonto.

1. La nomo de la princino estas:
A: Sonja B: Sandra C: Silvja D: Manjo

2. Kiam la komputilo faras multajn kopiojn de la princino, Korvaks _______.
A: ghojas B: timas C: eskapas per trajno D: riparas la komputilon

3. Unue Karlo kalkulas ____________.
A: arbojn B: monon C: florojn D: domojn.

4. La chefo de Gondolando estas:
A: Korvaks B: policisto C: Mazi D: Regho.

5. Mazi kaj Karlo eskapas de la malliberejo. ___ saltas de la fenestro.
A: Li B: Shi C: Ili D: Ghi

6. Karlo estas la palaca ____________.
A: kuiristo B: ghardenisto C: komputisto D: sklavo

7. La kopioj de la princino rekuras al la komputilo, fine restas nur _____.
A: kvar B: tri C: du D: unu

8. Karlo saltas en la helikopteron. Li estas ___________.
A: kuragha B: stulta C: princino D: dormanta

9. Mazi estis malseka, char li estis en _________.
A: akvo B: malliberejo C: danghero D: sablo

10. Regho kaj Reghino vivas dum multaj jaroj, Karlo kaj la princino estas pli _______.
A: malbelaj B: maljunaj C: junaj D: stultaj

11. La soldatoj saltas el la helikoptero kaj _______ Karlon.
A: salutas B: admiras C: amas D: kaptas

12. Mazi malsatas, do li iras al ________ kie li vidas park-horloghojn.
A: urbo B: arbaro C: la palaco D: malliberejo

13. Karlo amas la princinon, do li donas al shi _________.
A: kukon B: rozon C:motorciklon D: biskviton

14. Por la eskapo, Karlo kaj la princino ______ motorciklon.

A: uzas B: shtelas C: rifuzas D: saltas Jen la sekreta frazeto. Tion eble kriis Mazi al Karlo, kiam ili eskapis el la malliberejo.

__ __ __ __ __ __ __ __ __ __ __ __ __ __ !

Dum la IIK, ni prezentos novan kvizon pri la vidbendo Mazi en Gondolando. La eldoninto de la bendo, Internacia Esperanto-Instituto donacis kvin sonbendojn kun i.a. la kantoj el la bendo. Tiujn ricevos la plej lertaj respondontoj.