La infanoj en la Infana Kongreseto kreis amikan kaj varman etoson. Malpli bonvena estis la ankoraù pli varma atmosfero. Por eskapi de tio, bone servis la baseno de la IIK-ejo en Hadassim, 30km norde de Tel Avivo. De dekstre: Ideal, Belonia (FR), Ran, Maya (IL), Krisztina, Zsuzsa (RO), David (IL) kaj Csaba (RO).
Enakve, petolado kaj amuzado regis - inkluzive de komplikaj kapto- kaj liberigo-ludoj. En la foto Kristine (NO) kaj Maya donas kornojn al Davido - tiuj de Julia (JP) ankorau alvenas. Mici (DE) alrigardas.
La IIK-ejo havas besto-angulon. De dekstre Belonia, Ideal (FR) kaj Anabella (RO) karesas mustelon.
Aliaj bestoj en Hadassim ne restas en tiu angulo, ekzemple katoj, kiuj vizitis la IIK-dormejon nokte. Kresoj kaj pozoj: de maldekstre Tali (IL), Belonia (FR), David (IL) kaj Elizabeto (DE).
En komuna ludo, IIKanoj eniris tri grupojn. Ili devis plani propran magazenon. Unu tasko estis verki nomon kaj sloganon por la vendejo kaj prezenti tion en afisxo. Jen la rezulto de la grupo "Blua laguno": Maya, Tina (HR), Julia, Kristine kaj Mici.
Jen la grupo "Bunko", Krisztine, Zsuzsa, Karina kaj Csaba.
Jen la grupo "Jojo" (dufoje "bona" en la hungara). Tali, Belonia, Ran, Elizabeto, Ideal kaj Anabella.
Tri manlaboraj sesioj estis popularaj. La infanoj pentris tolopecojn, plektis pojno-rubandojn kaj en la foto pretigas bidojn por bakado kaj uzo en kolcxenoj. Julia, Maya, Kristine, Ran kaj Elizabeto.
La manlaborado okazis sub la gvido de Ankica (HR), kun granda tasko doni instrukciojn, respondi demandojn, demonstri la teknikon.