| La partoprenantoj |
| Karina MacGill |
Saluton! Mi estas Karina! Mi estas 9-jara. Mi havas hundon, ghia nomo estas Edi. Shi estas knabino kaj estas bruna. Mia fratino havas katon, kiu same estas bruna kaj ghia nomo estas Garfield. Ghi estas knabo. La hundo shatas la katon, sed la kato ne shatas la hundon tiom multe, char la hundo volas preni ghin kaj porti ghin, sed la hundo tiel faras tion, ke ghi prenas ghin per la hauto de la nuko. Mi iras en la tria klaso de la lernejo. Mi lernas la francan. Mi ricevas notojn de tri ghis kvin. [Unu = :-( Kvin = :-) ]. Mi shatas konstrui aferojn; mi jhus konstruis modelojn de tri domoj, el skatoletoj. Mi shatas iri al ekskursoj. Jen bildo de ni kune en nia ghardeno, en la pasinta vintro.
Panjo estas hungara, pachjo estas el Nov-Zelando; la hejma lingvo dekomence estis Esperanto kaj restas tiel. Sekve, ambau knabinoj estas denaskaj parolantoj. Kompreneble, la hungara estas ilia plej forta lingvo. La anglan ni intensigis nur kiam ili estis tri-jaraghaj, kiam Esperanto estis jam firme fiksita. Tion Hajni nun studas lerneje kaj kurse; krome Pachjo regule parolas al ambau angle; respondoj kutimas esti alilingvaj! Vizito al Nov-Zelando en 1996 forigis la negativan sintenon de Karina al la angla. Ambau volonte partorpenas esperantajn aranghojn: dufoje REF (Renkontigho de Esperantistaj Familioj), dufoje IF (Internacia Festivalo) unufoje PSI (Printempa Semajno Internacia), sed neniam ghis nun IIK.
| Hajnal MacGill |
Saluton! Mi estas Hajni. Mi estas 7-jara; mi estas en la dua klaso. Mi havas unu fratinon kaj mi havas unu katon. Mia fratino havas unu hundon. La hundo tre shatas ludi. La kato tre shatas se ni karesas ghin. Mi iras danci du-foje semajne en la kultur-domo. Mi tre shatas iri danci; mi iras jhaz-baleti. Mi havas unu pachjon kaj panjon. Ni loghas en Hungario; mi shatas loghi chi tie.
| Michaela Barandovska-Frank (Mici) |
| Tali Wandel |
Mi nomighas Tali. La 9an de Februaro, 2000, mi estos 15. Mi jam tri foje partoprenis infanan kongreseton kaj tre ghuis ghin. Mi tre shatas desegni, audi rok/rap musikon kaj glisi sur la negho per "snowbord"-negh-glisilo. Por kiu ne scias kio tio estas, mi ne povas rakonti en vortojn, mi nur skribos: la venonta fojo vi iros skii, ne skiu, luu snowbord kaj lernu glisi kun ghi. Post vi provis ghin, vi scios kiel ghi estas.
| Maja Wandel |
Mi nomighas Maya, mi loghas en la vilagho Makabim en Israelo. Mi jam partoprenis la infanan kongreseton kun mia fration en Francio. Mi shatas gimnastikon , orientighon, muzikon, bicikli, naghi, skii Mi havas 11 jarojn, mi estas en la sesa grado. Mi havas du esperantistajn amikinojn unu el Francio kaj unu el Slovakio.
| Raneto Wandel |
Mia vera nomo estas Ran, kiu en la hebrea signifas "kantas" sed mia karesnomo estas Raneto. Mi ankorau ne havas ses jarojn, kaj tial pachjo skribas por mi. Mi shatas ludi kun miaj amikoj, kaj havas multajn ludilojn. Mi shatas desegni kaj ludi per komputilo kaj rakontojn pri dinozauroj.
| Julia Yamato |
Julia estas 11-jara japana knabino. Shi ludas pianon kaj fluton. Shatas naghi, skribi nomojn per japana kaligrafio, kuri stafete kaj kesto-saltadi. Ankau shi shatas hundon.
| Bartos Kristina |
Mi estas Bartos Kristina. Mi estas knabino. Mi havas 11 jarojn. Mi estas
lernantino. Mia lernejo havas la nomon "Scoala Generala Nro 1". Mi logxas en la
vilagxo Bixad (Biksado) en la distrikto Cavasna (Kavasmo), en la lando Rumanio.
Biksado estas montvilagxo, tre bela. La naturo estas mirinda. Cxirkau nia vilagxo
estas multaj arbaroj. En ili vivas sennombraj sovagxaj bestoj: ursoj, lupoj, vulpoj,
aproj, leporoj, sciuroj, cervoj, kapreoloj kaj aliaj.
En la sekvaj leteroj mi povas rakonti al vi pli multe pri mi, pri mia familio, pri mia
vilagxo, pri mia lando.
Kun plezuro mi lernas Esperanton, cxar tiel mi povas havi multan geamikojn en la
tuta mondo.
Amikece, mi salutas vin,
Kristina (la kvina klaso).
| Jungvert Annabella |
Saluton! Mi estas Jungvert Annabella. Mi havas 12 jarojn kaj frekventas la kvinan
klason cxe la Scoala Generala n-ro 1 en Bixad, Rumanio.
Mia patro nomigxas Jungvert Jozefo kaj mia patrino nomigxas Jungvert Ildiko. Mi
havas fratinon. Sxia nomo estas Jungvert Sidonia. Mi logxas en Bixad. Gxi estas
belega monta vilagxo. Tra nia vilagxo fluas la rivero Olt.
Mi lernas Esperanton por koni aliajn infanojn de sur nia planedo Tero. Nia
instruisto estas Mihai Trifoj.
Amike mi salutas vin,
Jungvert Bella.
| Kerekes Csaba |
Saluton! Mi estas Kerekes Csaba. Mi havas 13 jarojn kaj frekventas la sesan
klason en Bixad. Mia patro nomigxas Agoston kaj mia patrino Edit. Mi havas du
fratojn. La nomoj estas Istvan (Stefano) kaj Tamas (Tomaso). Mi logxas en
Biksado. Gxi estas belega monta vilagxo. Mi lernas Esperanton por koni aliajn
infanojn sur nia planedo Tero. Mia instruisto estas Mihai Trifoj.
Amikece mi salutas vin,
Kerekes Csaba