| Freshaj novajhoj |
Teksto el la Kongresa Libro de la UK
| LA INFANA KONGRESETO |
Junulara vilagxo Hadassim provizas idealan kaj plene ekipitan situon por la 33a Internacia Infana Kongreseto. Infanoj kaj adiauontoj kolektighu che la enirejo de la kongresejo je 17.00 en mardo la 25a de julio. Ni veturos 30 km. ghis la vilagho.
La infanoj vizitos la kongresejon en vendredo 28a julio, kadre de tut-taga ekskurso en Tel-Avivo. Ili partoprenos en ero de la Tago de la Lernejo. Estos okazo por gepatroj renkonti siajn infanojn.
Gvidantoj estos Ankica Jagnjic (organizonto de IIK en 2001) kaj Stefan MacGill (la konstanta komisiito). Helpanto estos Anna-Maria Pinter kaj tri el la infanoj (signitaj sube H).
Partoprenontoj ghis nun alighintaj aghas inter 6 kaj 16-jaraj, averaghe 12. Laulande: Belonia (H) kaj Ideal (H) Gabalda (Fra.), Michaela Frank, Elisabeth Binanzer (Ger.), Karina MacGill (Hun.), Tali (H), Maya kaj Ran Wandel (Isr.), Julia Yamato (Jap.), Tina Tisljar (Kro.), Kristine (Nor.), Zsuzsa Szo"cs, Anabella Jugvert, Krisztina Bartos, Csaba Kerekes (Rum.). Partopreno de kelkaj dependos je subtenoj. Fondajho de ILEI kontribuis, kiel ankaù aliaj amikoj de IIK. Donaco al la Gepatra Kaso de la UK helpos ilian kuneston.
La partopenontoj jam prezentas sin kaj siajn familiojn kaj mondojn per desegnajhoj, rigardeblaj en la hejmpagho de IIK. Vizitu tion tra la paghoj de UEA, sub Servoj/Kongresoj, au che la rekta adreso: www.geocities.com/amik99_1999
En la programa sekcio de la hejmpagho vi trovos kvizeton pri bestoj, taùga por etuloj (5-9-jaraj), kun kash-vortoj troveblaj per solvado. Aperas ankaù kvizo pri la vidbendo, "Mazi en Gondolando". Ni aperigos pliajn, kaj dum la IIK okazigos grandiozajn kvizojn (infanoj pretigos kelkajn). Hejmpaghe ni antaùprezentas komunan ludon kiun realigos la pli aghaj partoprenantoj en IIK; la grupo ricevas urbocentran konstruajhon kaj monsumon. Ili rajtas starigi magazenon kun ses fakoj, restoracio kaj amuzejo. Ili kune planos la tuton, decidante nomon kaj sloganon por la vendejo, desegnante uniformojn, elektante varojn kaj fine aktorante televidan reklamon.
Aldone al tiaj pli formalaj eroj ni lasos liberan tempon por ludi, sporti kaj naghi. Ni ekskursos unu tagon al la akvo-parko Sfajim. Multaj partoprenontoj estas muzikemaj kaj teatremaj. Do, ni atendas instigan semajnon kune!