| La Infana Kongreseto en 2000 |
Tio okazos samtempe kun la 85a Universala Kongreseo de Esperanto, de mardo la 25a de julio ghis la unua de augusto. Buso portos la infanojn kaj la gvidantojn de la kongresejo de la UK en la 25a kaj reportos ilin en la lasta tago. Unu dum-kongresa vizito estas ankau planata kadre de tut-taga ekskurso al Tel-Avivo, kaj krome oni planas viziton al akvo-parko "Shfajim". La detala programo estos elformita, kiam ni scios la aghojn kaj interesojn de la partoprenontoj, sed certe inkluzivos desegnadon, model-konstruadon, skechadon, rol-ludadon, verkadon kaj rakontadon.
| La kongresejo |
La kvardek-hektara junulara vilagho "Hadassim" situas 30 km. nord-oriente de Tel-Aviv, apud Netanja, kaj 12 km. de la maro. Ghi servas kiel regiona lernejo por 1800 gelernantoj, en klasoj 7-12. La plimulto estas tagaj studentoj, proksimume 550 vivas en la vilagho mem. Malgranda komunumo de proksimume 60 familioj; kiuj laboras kun la gejunuloj, vivas surloke.
La Kongresa Sekretario kune kun anoj de LKK vizitis la vilaghon kaj la prizorgantojn oktobre, kaj raportis ke "Hadassim" estos ideala kongresejo. La tereno enhavas 13 viv-domojn, lernejon kun 65 klasoj, kaj la necesajn servodomojn. Ekzistas kompleksa servo por la bezonoj de la lernantoj: kuirejo, granda manghejo, lavejo, biblioteko, auditorio por kunvenoj kaj prezentadoj, ampiteatro; sportejoj (inkluzive gimnastikejon kaj naghbasenon), komputora centro funkcianta ghis la malfruaj horoj, kaj nature, san-servoj.
| Pri la lernejo mem |
Krom la specialaj klasoj por novenmigrintoj, en la klasoj lernas kune la eksteraj kun la internaj studentoj. Por 14-18-jaruloj, ekzistas unu-du klasoj por novenmigrintoj, kiuj lernas el speciale ellaborita kursoplano. Iniciatita delonge en Hadassim, tiu edukado estas rekonata de la Ministerio pri Edukado kaj havas grandm sukceson.
La edukaj kaj disciplinaj postuloj kaj la eduka sistemo en Hadassim estas sama,j kiel en la plimulto en la lernejoj de Israelo. Tamen, ekzistas emfazita kompreno por la bezonoj de infanoj en specialaj cirkonstancoj, kiel novemnigrintoj, kaj infanoj, kiuj travivis familian krizon.
Fondita antau 51 jaroj, Hadassim sorbis ekde tiam infanojn el multaj landoj. Nuntempe la infanoj devenas el trideko da landoj.
Tiu tuto igas la junularan vilaghon "Hadassim'' tre konvena ejo por gastigi la Internacian Infanan Kongreseton.
| BONVENON! |