Konatighu kun la gvidanto de la infanaj kongresetoj

Stefan MacGill

Naskighis en Nov-Zelando en 1948. Denaska esp-isto. Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando (1964) kaj aktivulo tie ghis 1972. Universitataj studoj chefe en geografio. Diplomighis instruisto por elementaj lernejoj en 1974. Volontulo (la dua en la programo) en la CO de UEA (1976), oficisto (1977-86). Redaktoro/kunordiganto de Jarlibro (76-86), teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez de TEJO (77-79), prez. (1979-80). Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna amiko (1986-96). Vicprez. de ILEI (1989-92 kaj 98-), prezidanto (1992-94). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ilia sekretario (1989-95).

Profesie ekde 1989 verkas manlibrojn kaj help-tekstojn por komputilaj programoj (optika karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas esperantajn instru-materialojn. Interesighas pri transporto; precipe fervojoj kaj iliaj horaroj.

Vivis dek jarojn en Nederlando (1976-1986), ekde tiam en Hungario. Havas du filinojn, Karina (1990) kaj Hajnal (1992), ambau denaskaj esp-istoj, kiuj partoprenis en Renkontighoj de Esperantistaj Familioj (REF) sed ghis nun ne en Infana Kongreseto.

Eldonajhoj:

1979 La lauta vekhorlogho. 32-pagha legolibro.

1981 Tridek roluloj. 84 paghoj. Kvin teatrajhetoj por lingvo-lernantoj.

1985 Pordoj. 88 paghoj. Simplaj teatrajhetoj por lingvo-lernantoj.

1986 Strech' ech, Stechj Skech'. 88 paghoj. Ne-simplaj skechoj.

1989 La lauta vekhorlogho. 200 paghoj. HEA. Kvar rakontoj kun ekzercoj.

1989 Gheneralaj scioj. IHLS. Libreto de kviz-demandoj en Esperanto.

1989 Gvidilo por la elementa kaj meza niveloj de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.

1990 Fonetika interpunkcio kaj aliaj skechoj (kasedo kaj libreto).

1991 Najbaroj kaj boroj. 216 paghoj. Edistudio. Du teatrajhoj kun ekzercoj.

1991 Tendaraj tagoj' kajero 1: 44 paghoj. ILEI. Komunik-stila lernolibra serio.

1992 Tendaraj tagoj' kajero 2: 52 paghoj. ILEI. Komunik-stila lernolibra serio.

1993 Tendaraj tagoj' kajero 1: 48 paghoj. ILEI. Reviziita dua eldono.

1994 Tendaraj tagoj' kajero 3: 72 paghoj. ILEI. Komunik-stila lernolibra serio.

1996 Mazi en Gondolando: traduk-helpado. Apoga materialo (ne eldonita).

1997 Tendaraj tagoj' kajero 2: 72 paghoj. ILEI. Funde reviziita dua eldono.

1998 Ekzercoj por lecionoj 1-4 de la vid-bendo "Pasporto al la Tuta Mondo"

1999 Okulo. 44 paghoj. Kolorilustrita lernolibro por tre junaj komencantoj.