Internaciaj Infanaj Kongresetoj

La Internacia Infana Kongreseto (IIK) estas unu-semajna feria kunveno por infanoj inter 6 kaj 13 jaraj, kiuj flue parolas la internacian lingvon, Esperanto. La celataj infanoj venas esence el du fontoj: ili lernis la lingvon de la gepatroj au parencoj en familia rondo (foje kiel du- au tri-lingvaj denaskaj parolantoj) au ili lernis la lingvon en lernejoj, kluboj au kulturaj centroj.

La infanaj kongresetoj okazadis unu-foje jare tra la lastaj tridek jaroj, tipe en la fino de julio, paralele kun, kaj proksima al la Universala Kongreso de Esperanto. La UKE estas la plej granda kunveno por esperantistoj, kutime arigante inter 2,500 kaj 3,000 parolantoj. La plej granda okazis en Pollando en 1987 kaj altiris pli ol sep mil adpetojn, por celebri la centjaran datrevenon de la lingvo.

Evidente, la Infanaj Kongresetoj altiras malpli da partoprenantoj, kun tipe inter 25 kaj 40 infanoj. Tio signifas, ke familieca etoso estas konservebla. La programo estas kompilita inkluzivi vastan gamon da aktivecoj: ekskursoj, naghado, komuna kantado, legado kaj verkado de rakontoj, aktorado de skechoj kaj rol-ludado kaj multe pli. La organiza teamo estas internacia kaj ampleksas minimume po unu gvidanton por kvin infanoj. Neniuj tradukistoj necesas; la infanoj komunikas rekte en Esperanto. Efektive, multaj infanoj el diversaj landoj starigis firmajn amikecojn, kiuj evoluis tra pluraj jaroj tra kelkaj infanaj kongresetoj. Ekde 1999, la infanoj, instruistoj kaj gepatroj ligitaj al IIK kontaktos unu la alian per la komputila reto TTT.

Pro la fakto, ke la kongresetoj estas destinitaj al fluaj parolantoj de Esperanto, la cetero de la tekstoj en la nuna TTT-ejo aperas nur en Esperanto.

Kien plu?

Por havi informojn pri la gvidanto klaku chi-tie

Por pli da fona informado pri Esperanto klaku chi-tie

Por enkonduka kurso en Esperanto por vialingvaj parolantoj klaku chi-tie

Por kontakti la Esperanto-Asocion en lando(j) de via lingvo klaku chi-tie

Por informoj pri la venonta IIK, iru al Venonta IIK

Por listo de partoprenontoj de la venonta IIK, iru al Venonta IIK, partoprenontoj